Al la enhavo

Usono bezonas la militon.

de ustra, 2014-julio-29

Mesaĝoj: 465

Lingvo: Esperanto

Luib (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 17:03:30

klmn:
Luib:
Bone. Do la ukraina registaro estas faŝista aŭ akceptas faŝistojn laŭ tiu artikolo. Sed laŭ mia gazeto la registaro ankaŭ malpermesis uzon de naziaj simboloj... Kiu veras? Ni ne povas scii.

Eble la ukraina registaro estas faŝista/nazia, sed ni ne povas scii. Kaj mi ne volas scii, ĉar klaras, ke faras stultaĵojn kaj/aŭ malbonaĵojn.
Ne pli nazia ol Rusia registaro kiu incitas militon en Ukrajnio surbaze de nacieco (pro tio ke tie loĝas rus-devenaj homoj)
Rememoru argumentojn de Hitler kiam li intervenis Sudetojn
Kiam mi diras, ke la ukraina registaro malbonas, tio ne signifas, ke la rusa bonas. Nature Putino estas tre malaminda, verŝajne pli ol Poroŝenko.

vincas (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 17:43:10

Marc_1965:En Rusio nazia propagando estas malpermesa kaj leĝorompinto punas per pundomo, sed en Litovio nazia propagando estas lica, ĉu ne?
En Litovio nazia propagando ankaŭ estas malpermesita

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 18:14:24

vincas:
Marc_1965:En Rusio nazia propagando estas malpermesa kaj leĝorompinto punas per pundomo, sed en Litovio nazia propagando estas lica, ĉu ne?
En Litovio nazia propagando ankaŭ estas malpermesita
ridego.gif
oj, Vincas, vi estas nekorektebla

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 18:18:14

Luib:
klmn:
Luib:
Bone. Do la ukraina registaro estas faŝista aŭ akceptas faŝistojn laŭ tiu artikolo. Sed laŭ mia gazeto la registaro ankaŭ malpermesis uzon de naziaj simboloj... Kiu veras? Ni ne povas scii.

Eble la ukraina registaro estas faŝista/nazia, sed ni ne povas scii. Kaj mi ne volas scii, ĉar klaras, ke faras stultaĵojn kaj/aŭ malbonaĵojn.
Ne pli nazia ol Rusia registaro kiu incitas militon en Ukrajnio surbaze de nacieco (pro tio ke tie loĝas rus-devenaj homoj)
Rememoru argumentojn de Hitler kiam li intervenis Sudetojn
Kiam mi diras, ke la ukraina registaro malbonas, tio ne signifas, ke la rusa bonas. Nature Putino estas tre malaminda, verŝajne pli ol Poroŝenko.
Mi ne reagas al vortoj bona/malbona.

Sed tiu disĵetado de "faŝismo/naziismo" je ĉiuj direktoj ĉirkaŭe simple devalutigas la nociojn.
Tio estas rekta malrespekto al viktimoj kiuj reale suferis pro faŝisma aŭ naziisma terorreĝimoj dum 2a mondmilito

ustra (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 19:00:22

klmn:Mi ne reagas al vortoj bona/malbona.

Sed tiu disĵetado de "faŝismo/naziismo" je ĉiuj direktoj ĉirkaŭe simple devalutigas la nociojn.
Tio estas rekta malrespekto al viktimoj kiuj reale suferis pro faŝisma aŭ naziisma terorreĝimoj dum 2a mondmilito
Ekzakte! Rekta malrespekto kiel ekzemple al la viktimoj de Babij Jar, kie okazis amasmurdo fare de germanaj naziistoj kaj de ukrainaj kunlaborantoj de OUN kaj ĉefe Stepan Bandera. Hodiaŭ la kieva reĝimo omaĝas la tiamajn nazikunlaborantojn.

Ĉu Bandera estas granda ukraina heroo, klmn?

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 08:55:27

vincas:
Marc_1965:En Rusio nazia propagando estas malpermesa kaj leĝorompinto punas per pundomo, sed en Litovio nazia propagando estas lica, ĉu ne?
En Litovio nazia propagando ankaŭ estas malpermesita
En via fonto mi ne eltrovis mencion pri "en Litovio nazia propagando estas malpermesita". Se vi tie eltrovis la mencion bv havigu la citaĵon!

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 09:42:14

klmn:
Ne pli nazia ol Rusia registaro
Ĉu vi povas privi la vian diron per faktoj (faktoj sed ne fantazioj pri faktoj)?

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 10:00:52

Luib:
Kiam mi diras, ke la ukraina registaro malbonas, tio ne signifas, ke la rusa bonas. Nature Putino estas tre malaminda, verŝajne pli ol Poroŝenko.
Tio similas al skizofrenio: Poroŝenko intense ruinigis Ukrainion, masakris ukrainon sed "nature Putino estas tre malaminda".

Kvankam... ĉu eble tio estas ne skizofrenio, sed vasala devo?

Luib (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 11:14:14

Marc_1965:
Luib:
Kiam mi diras, ke la ukraina registaro malbonas, tio ne signifas, ke la rusa bonas. Nature Putino estas tre malaminda, verŝajne pli ol Poroŝenko.
Tio similas al skizofrenio: Poroŝenko intense ruinigis Ukrainion, masakris ukrainon sed "nature Putino estas tre malaminda".

Kvankam... ĉu eble tio estas ne skizofrenio, sed vasala devo?
Ŝajne mi devas ripeti: Kiam mi diras, ke unu registaro malbonas, tio ne signifas, ke la alia registaro bonas. Do mi ne komprenas vian argumenton. Poroŝenko eble "intense ruinigis Ukrainion", sed ĉu tio signifas, ke Putino estas perfekta?!?

Via aludo pri "vasala devo" estas severe rifuzenda. Mi por mi mem elektas, kion mi skribu. Sugesti, ke mi estas regata de la Usona registaro, estas unu el la plej grandaj stultaĵoj iam ajn diritaj aŭ skribitaj!

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 11:41:37

Luib:
Ŝajne mi devas ripeti: Kiam mi diras, ke unu registaro malbonas, tio ne signifas, ke la alia registaro bonas.
Do mi ne komprenas vian argumenton. Poroŝenko eble "intense ruinigis Ukrainion", sed ĉu tio signifas, ke Putino estas perfekta?!?
Ne. Sed vi skribis "Nature Putino estas tre malaminda, verŝajne pli ol Poroŝenko." malgraŭ ke Poroŝenko reale intense ruinigis Ukrainion kaj masakris ukrainon, dum Putin ne agas nenion similan. Kial vi opinias ke Putino estas tre malaminda, pli ol Poroŝenko?

Luib:
Via aludo pri "vasala devo" estas severe rifuzenda. Mi por mi mem elektas, kion mi skribu. Sugesti, ke mi estas regata de la Usona registaro, estas unu el la plej grandaj stultaĵoj iam ajn diritaj aŭ skribitaj!
Vi tro emociiĝas, trankviliĝu. Rezonu laŭorde. Ĉu via ŝtato ne dependas de Usono? Ĉu bankoj de via ŝtato ne plenumas usonan direktivon?

Reen al la supro