Al la enhavo

Usono bezonas la militon.

de ustra, 2014-julio-29

Mesaĝoj: 465

Lingvo: Esperanto

Luib (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 14:19:06

Marc_1965:...vi skribis "Nature Putino estas tre malaminda, verŝajne pli ol Poroŝenko." malgraŭ ke Poroŝenko reale intense ruinigis Ukrainion kaj masakris ukrainon, dum Putin ne agas nenion similan. Kial vi opinias ke Putino estas tre malaminda, pli ol Poroŝenko?
"Tre malaminda" eble estis troigita. Mi volis diri ion kiel "ne tre aminda".

Poroŝenko "masakris ukrainon"? Kiam? Mi ne aŭdis pri tiu afero (sed tio nature ne signifas, ke malveras: ne miskomprenu min!).

Ĉiaokaze: En Rusio estis mortigata Boriso Nemtsov, kaj tion eble faris "homo de Putino" (pruvoj ne ekzistas aŭ pruvojn mi ne konas, sed ankaŭ pruvojn, ke Putino ne faris tion, mi ne konas). Putino faras multajn aferojn por malpermesi eksprimon de opinioj (malpermeso de "geja propagando", observado de "fremdaj agentoj", ktp.)
Denove: tio ne signifas, ke Poroŝenko faras nenion "malbonan". La nova ukraina registaro ekzemple forigis maloficialigis la rusan lingvon, kaj verŝajne faris multajn aliajn aferojn kiujn mi ne priaŭdis aŭ forgesis...

Marc_1965:Ĉu via ŝtato ne dependas de Usono?
Kion volas vi diri?
Mia verŝajna respondo estos klara NE.

Luib (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 14:28:10

Marc_1965:Ĉu bankoj de via ŝtato ne plenumas usonan direktivon?
Jes. Sed la bankoj devas fari tion ne pro Usono sed pro la svisa akcepto de la kontrakto. Nure pro tio ke la svisa parlamento akceptis tion! (Poste, ne scieblas, ĉu la parlamantanoj akceptis pro ilia volo aŭ pro usonaj minacoj. Sed mi ne vidas, kiel la parlamentanoj ricevus informon sen publika scio.) Do tio ne signifas, ke Svislando dipendas de Usono.

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 15:28:05

Luib:
"Tre malaminda" eble estis troigita. Mi volis diri ion kiel "ne tre aminda".
Kial vi skribis "ne tre aminda"? Kion malbonan faris Putin laŭ vi?

Luib:
Poroŝenko "masakris ukrainon"? Kiam? Mi ne aŭdis pri tiu afero (sed tio nature ne signifas, ke malveras: ne miskomprenu min!).
Ĉu vi ne aŭdis pri Doneckon, Luganskon? Ĉu vi ne aŭdis ke ukraina nazia armeo bombardis (per kanonoj kaj raketoj) rebelojn urbojn kaj vilaĝon kaj murdis gefilojn, virinojn, gemaljunulojn?

Ĉu vi aŭdis ke Poroŝenko deklaris 4-n ondon de mobilizo. Kien malaperis homoj de 1,2,3 ondoj de mobilizo?

Luib:
Ĉiaokaze: En Rusio estis mortigata Boriso Nemtsov, kaj tion eble faris "homo de Putino" (pruvoj ne ekzistas aŭ pruvojn mi ne konas, sed ankaŭ pruvojn, ke Putino ne faris tion, mi ne konas).
Kial Putin murdis Nemtsovon laŭ vi?

Luib:
Putino faras multajn aferojn por malpermesi eksprimon de opinioj (malpermeso de "geja propagando", observado de "fremdaj agentoj", ktp.)
Do laŭ vi Putin estas kulpa pro Putin defendis Rusion ĉu ne?

Luib:
Marc_1965:Ĉu via ŝtato ne dependas de Usono?
Kion volas vi diri?
Mi interesas vian respondon.

Ankaŭ mi volas diri ke vi ripetadas aliulan elpensaĵon sed ne komprenas ĝin. Ekz. "malpermeso de geja propagando". Ĉu vi konas ke en Rusio oni malŝatas dejojn? Do laŭ principo de demokratio "malplimulto subordiĝas plimulton" Putin malpermesis gejan propagandon kaj tiamaniere savas gejojn. Tio estas malbona afero laŭ vi?

Luib:
Mia verŝajna respondo estos klara NE.
Bedaŭrinde, vi eraris. Rezonu laŭorde. Nomu ŝtatojn, kiun ne dependas de Usono.

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 15:35:45

Luib:
Jes. Sed la bankoj devas fari tion ne pro Usono sed pro la svisa akcepto de la kontrakto. Nure pro tio ke la svisa parlamento akceptis tion!
Do la svisa parlamento plenumis usonan direktivon, ĉu ne?

Luib:
Do tio ne signifas, ke Svislando dipendas de Usono.
Pensu mem, ĉu vi eraris aŭ ne? okulumo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 15:42:56

Forumanoj! Por la rusaj partoprenantoj ĉi-tie, Rusio estas paradizo kaj Ukrainio la malo. Usono kulpas por ĉiuj malbonaĵoj en la mondo, inkluzive se vi havas kapdolorojn aŭ vi maltrafas la aŭtobuson. La Eŭropanoj estas ĉiuj faŝistaj pupetoj.
Fakte, bedaŭrinde, se iu venas el Rusio ni jam konas la sintenon antaŭ ol legi la informojn. Iel ŝajnas al mi ke tie estas nur unu sola fonto de informoj kaj tiu ununura fonto ŝprucas ĉiam la samajn vortojn sendistinge.
La saman agon faras kancero - ĝi reproduktas ĉiam la samajn ĉelojn kaj disvastigas ilin tra la korpo.
Mi vere ĝojus legi alian tipon de kritiko de iu el Rusio, eble io pri la vera stato de la vivo tie.

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 16:05:36

robbkvasnak:
Mi vere ĝojus legi alian tipon de kritiko de iu el Rusio
Vere, vi tro malŝatis logikon kaj faktojn. Sed tro ŝatas ripetadi aliulajn elpensaĵojn. Tiel same usonaj oficialuloj faras. Ĉu tio estas kontingenco aŭ ne? okulumo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 18:21:03

vi min ridigas

vincas (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 20:23:32

...........

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 09:09:12

robbkvasnak:vi min ridigas
Tio signifas ke vi ne povas diskuti pri faktojn (sed ne elpensaĵojn) kaj ne povas rezoni logike, ĉu ne?

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 09:25:48

vincas:...........
Ĉu tio signifas ke vi ne povas havigi la citaĵon? okulumo.gif

Reen al la supro