본문으로

Via oponio pri la kreskigo de la genomodifitaj produktoj

글쓴이: Lakiro, 2014년 9월 6일

글: 38

언어: Esperanto

Sunjo (프로필 보기) 2014년 9월 7일 오후 4:48:38

ustra:
Pri kiaj pozitivaj celoj vi pensas rilate genomodifitaj produktoj? Kion la homo povus fari pli bone, kio la naturo ĝis nun sukcese evoluigis?
Kvankam mi ne intencas diskuti kun vi mi ja tamen ne volas kaŝi al vi legindajn artikolojn
http://www.akademienunion.de/pressemitteilungen/20... (pri la fonto)
http://scienceblogs.de/weitergen/2009/04/10-grunde... (pri la fonto)

ustra (프로필 보기) 2014년 9월 7일 오후 7:19:51

Sunjo:

Vidu, mi ne skribis ke progreso estas malbona. Mi nur volas emfazi ke rilate manĝaĵo oni ne povas ignori la socia-kulturan dimension. Jam hodiaŭ oni povas observi la efektojn de genomodifitaj produktoj. Kaj ĝi estas terura.

Koncerne scienco ni ankaŭ bezonas kelkajn vortojn.
Kion ni reala scii estas verdire malmulta. Sed la homo pretendas ke ĝi scias multe. Ekz. la teorio de evoluado estas nur tiu: teorio. Darwin mem diris ke lia teorio povas esti falsota facile. Por ke lia teorio ĝustas oni devas trovi inter-etapon, ekz. io inter mano kaj flugilo ktp. Sed ĝis nun mankas tian pruvon.
Same pravas por la teorio de infektado. Pruvojn simple mankas.
Kaj nun "sciencistoj" volas bonigi niajn vivojn? Mi dubas. Sed kial sciencistoj lasas sin uzi por genomodifitaj produktoj? Estas la sama kaŭzo kiam "sciencistoj" ekspliki kiamaniere homoj responsas la klimatŝanĝon: mono. Ĉio ĉi estas scienca sensencaĵo.

Sekvonta paŝo estas la privatigo de akvo.

mihxil (프로필 보기) 2014년 9월 7일 오후 7:30:22

ustra:Ekz. la teorio de evoluado estas nur tiu: teorio. Darwin mem diris ke lia teorio povas esti falsota facile. Por ke lia teorio ĝustas oni devas trovi inter-etapon, ekz. io inter mano kaj flugilo ktp. Sed ĝis nun mankas tian pruvon.
Same pravas por la teorio de infektado. Pruvojn simple mankas.
Plonkota.

Sunjo (프로필 보기) 2014년 9월 7일 오후 7:45:30

ustra:Vidu, mi ne skribis ke progreso estas malbona.... Kaj ĝi estas terura.
Do ekzakte tion vi esprimis.

Krom tio nun denove evidentiĝis ke vi preferas ignori sciencajn faktojn kaj preferas kredi aferojn kiuj kontraŭas tiujn faktojn. Vi ne legis la tekstojn al kiuj mi donis ligilojn, ĉu?

Mi ankoraŭ iomete dubas ĉu vi vere kredas ĉiujn tiujn aferojn aŭ ĉu vi eble ja estas trolo kiu per sensencaj diskutoj volas ĉagreni kaj tempmalŝparigi aliulojn.

Pri la klimatŝanĝo kaŭzita de homoj: jes, la datumoj estas interpreteblaj. Se 98% de la sciencistaro el tiuj datumoj konkludas ke la klimatŝanĝo estas kaŭzita de homoj oni povas kompreneble ankoraŭ iomete dubi. Sed la probableco ke 98% eraras estas multe pli malgranda ol ke la 2% eraras. Tial homoj kiuj ne mem estas fakuloj laŭracie kutime kredu tion kion diras la absoluta plejmulto. Esceptoj estas nur komplotteorianoj, kiuj kredas nenion kio baziĝas sur faktoj.

Rilate al privatigo de akvo - jes, ankaŭ tio estas kritikenda kaj kontraŭbatalenda (Nestlé estas tiurilate menciinda) - sed tute ne rilatas al la temo nek al via nekredo de sciencaj faktoj

mihxil (프로필 보기) 2014년 9월 7일 오후 7:54:08

Terurĉjo:sekve de evolua teorio la loĝantaro de nederlando jam devas havi brankojn
Ŝerco, kompreneble. Ne tre ridige, ĉu? Ĉu ne estas iom tragike ke tipo kia 'ustra' havas eraran opinion pri absolute ĉio ajn? Ni ne ŝercu pri tiaj aferoj, tio ĉi estas tre malgaja afero. Ke iu povas tiom tute ignori ĉiom el sia eduko estas tristige.

ustra (프로필 보기) 2014년 9월 7일 오후 9:23:02

Sunjo:
ustra:Vidu, mi ne skribis ke progreso estas malbona.... Kaj ĝi estas terura.
Do ekzakte tion vi esprimis.
Kiam vi komencas legi nur kiu estas skribata kaj ne kion vi anticipas? Estas tre laciga ĉiam denove indiki al vi tion.

Sunjo:Krom tio nun denove evidentiĝis ke vi preferas ignori sciencajn faktojn kaj preferas kredi aferojn kiuj kontraŭas tiujn faktojn. Vi ne legis la tekstojn al kiuj mi donis ligilojn, ĉu?
Oni devus esti tre singarda kiam oni paroli pri faktoj. Facile mi povus prezenti al vi fontojn kiu kontraŭas tiujn ĉi fontojn. Sed por kio?

Sunjo:Mi ankoraŭ iomete dubas ĉu vi vere kredas ĉiujn tiujn aferojn aŭ ĉu vi eble ja estas trolo kiu per sensencaj diskutoj volas ĉagreni kaj tempmalŝparigi aliulojn.
Ekzistas kaŭzoj kial la nomitaj ekzemploj estas nur teorioj, ĉu ne? Mencii tion farigas min trolo? Mi provis ekspliki kial oni devus esti kritika (pri scienco).
Mi konsentas estas vere sensenca diskuti kun vi.

Sunjo:Pri la klimatŝanĝo kaŭzita de homoj: jes, la datumoj estas interpreteblaj. Se 98% de la sciencistaro el tiuj datumoj konkludas ke la klimatŝanĝo estas kaŭzita de homoj oni povas kompreneble ankoraŭ iomete dubi. Sed la probableco ke 98% eraras estas multe pli malgranda ol ke la 2% eraras. Tial homoj kiuj ne mem estas fakuloj laŭracie kutime kredu tion kion diras la absoluta plejmulto. Esceptoj estas nur komplotteorianoj, kiuj kredas nenion kio baziĝas sur faktoj.
Informiĝu pri tiu anstataŭ ridindigi iun. Ĉi tiu postlasas nenian bonan impreson de vi.

Sunjo:Rilate al privatigo de akvo - jes, ankaŭ tio estas kritikenda kaj kontraŭbatalenda (Nestlé estas tiurilate menciinda) - sed tute ne rilatas al la temo nek al via nekredo de sciencaj faktoj
En la socia-kultura kunteksto, kiun vi simple ignoras, tio ĉi tre bone rilatas.

Sunjo (프로필 보기) 2014년 9월 7일 오후 9:37:44

ustra:
Oni devus esti tre singarda kiam oni paroli pri faktoj. Facile mi povus prezenti al vi fontojn kiu kontraŭas tiujn ĉi fontojn. Sed por kio?
Jes, viaj nefidindaj fontoj tute senutilas

ustra:
Ekzistas kaŭzoj kial la nomitaj ekzemploj estas nur teorioj, ĉu ne? Mencii tion farigas min trolo? Mi provis ekspliki kial oni devus esti kritika (pri scienco).
Tiuj "nur teorioj" kiel ekzemple pri "gravito"? Vi ne bezonas kredi ĝin, sed bonvolu tamen ne salti sen paraŝuto el aviadilo ridego.gif

Komplotteorianoj cetere ridindigas sin mem.

ustra (프로필 보기) 2014년 9월 8일 오전 8:11:15

Sunjo:Jes, viaj nefidindaj fontoj tute senutilas
Vi eĉ ignoras milojn baratajn mortintojn. Kaj tio ne estas nur teorio. Por kio do pluigi la diskuton kun vi?

Sunjo:Tiuj "nur teorioj" kiel ekzemple pri "gravito"? Vi ne bezonas kredi ĝin, sed bonvolu tamen ne salti sen paraŝuto el aviadilo ridego.gif

Komplotteorianoj cetere ridindigas sin mem.
Mi ja komprenas ke vi nur volis esti komika, sed egaligi naturleĝon kaj pens-modelo estas absurda. Tamen tio denove montras vian ignoradon.
Sed fiziko estas bona ekzemplo kie pens-modeloj (aŭ "faktoj" kiel vi ŝatas skribi) regula ŝanĝi.

Sunjo (프로필 보기) 2014년 9월 8일 오후 3:53:05

ustra:
Sunjo:Jes, viaj nefidindaj fontoj tute senutilas
Vi eĉ ignoras milojn baratajn mortintojn.
Fakte ne. Mi donis al vi respondon de sciencaj fakuloj pri tio. Mi ne kulpas ke vi ignoras tion.

ustra:
Sunjo:Tiuj "nur teorioj" kiel ekzemple pri "gravito"? Vi ne bezonas kredi ĝin, sed bonvolu tamen ne salti sen paraŝuto el aviadilo ridego.gif

Komplotteorianoj cetere ridindigas sin mem.
Mi ja komprenas ke vi nur volis esti komika, sed egaligi naturleĝon kaj pens-modelo estas absurda. Tamen tio denove montras vian ignoradon.
Sed fiziko estas bona ekzemplo kie pens-modeloj (aŭ "faktoj" kiel vi ŝatas skribi) regula ŝanĝi.
[/quote]Scienca teorio egalas al scienca teorio. Sed kompreneble ne al komplotteorio. okulumo.gif
Ekzistas jam fadeno en tiu ĉi forumo kiu pritemas la teorion de la evoluo. Se vi kredas ke vi havas ion aldonindan (novan) post kiam vi legis ĝin, bonvolu senti vin libera skribi tie.

ustra (프로필 보기) 2014년 9월 8일 오후 6:44:38

Sunjo:Scienca teorio egalas al scienca teorio. Sed kompreneble ne al komplotteorio. okulumo.gif
Ekzistas jam fadeno en tiu ĉi forumo kiu pritemas la teorion de la evoluo. Se vi kredas ke vi havas ion aldonindan (novan) post kiam vi legis ĝin, bonvolu senti vin libera skribi tie.
Ĉu vi simple rifuzas legi kion mi skribas? Anstataŭe vi nur legas kion vi volas legi...
Kie mi skribis ke la teorio de la evoluo estas malkorekta (aŭ korekta)? Mi nur menciis ke la pruvo por la teorio ankoraŭ mankas.
Jen mi eĉ havas plian grandan komplotteorion al vi:
La teorio de la relativeco kaj la kvantuma teorio kontraŭdiras unu de la alia. Kio nun? Mi certas ke tio ĉi estas granda novaĵo al vi. Ĉu fizikistoj estas komplotteoriuloj?

Plie, unu de viaj prezentitaj fontoj komencas jene:
"La verda gentekniko ofertas grandajn ŝancojn al evolulandoj."

Tio devas esti ŝerco. La blanka homo helpas evolulandojn jam ekde 500 jaroj. Mi certas ke ili apenaŭ ĝisatendi niajn bonegajn novajn manĝaĵojn... Simila frazo verŝajne ekzistas ankaŭ ĉe Monsanto.

다시 위로