K vsebini

Via oponio pri la kreskigo de la genomodifitaj produktoj

od Lakiro, 06. september 2014

Sporočila: 38

Jezik: Esperanto

Lakiro (Prikaži profil) 06. september 2014 15:44:35

Karaj amikoj, honeste multaj homoj ne montras sian rilaton al tiu "problemo", ĉar aŭdas propagandajn eldirojn de diversaj sciencaj kaj korporaciaj grupoj de fakuloj. Sed lastatempe multaj agrikulturaj produktantoj notis multajn ŝanĝojn sur la kampoj. Ekzistas multaj eksperimentoj en tiu fako.
Kion vi pensas pri tiu ĉi problemo?

baibaibibi (Prikaži profil) 06. september 2014 16:15:42

Lakiro:Karaj amikoj, honeste multaj homoj ne montras sian rilaton al tiu "problemo", ĉar aŭdas propagandajn eldirojn de diversaj sciencaj kaj korporaciaj grupoj de fakuloj. Sed lastatempe multaj agrikulturaj produktantoj notis multajn ŝanĝojn sur la kampoj. Ekzistas multaj eksperimentoj en tiu fako.
Kion vi pensas pri tiu ĉi problemo?
Mi praktikas naturan terkulturadon laŭ fukuoka metodo kaj permakulturon. Laŭ mi kapitalisma terkulturado kondukas la homaron al dezertigo, polucio kaj detruo de la tersurfaco. Kaj kiel okazas jam en multaj landoj, malsato kaj morto.

Rujo (Prikaži profil) 06. september 2014 16:37:54

"Tiuj produktaĵoj helpos nutri tergloban homaron." Ili helpos nutri dum malmultaj jardekoj, ĝis kiam la fikapitalistoj tute kontrolos (monopoligos) la produktadon de semoj.
"Tiuj produktaĵoj estas nova kontraŭhomara gena armilo." Tutcerte ili estas gena armilo, ĉar ne permesas al la individuaj agrikulturistoj produkti iliajn proprajn semojn.
"Tiuj produktaĵoj helpas pliigi financojn de oligarkoj." Ekzemple, Brazilo estas unu el la plej grandaj sojaj produktantoj. Tamen, 70% el la profito iras al multinaciaj firmaoj.

Sunjo (Prikaži profil) 06. september 2014 21:56:13

Certe oni distingu inter ekonomio, politiko kaj scienco. Ke fihomoj misuzas la eblojn ne signifas ke la ebloj ĝenerale estas evitendaj.

Rujo (Prikaži profil) 06. september 2014 22:15:47

Ĉe http://yourlisten.com/Peranto/ oni povas audi: "Genetike modifitaj bananoj savu la mondon". Do, mi kaptas la okazon por demandi vin ĉu "genetike modifita" egalvaloras al "genomodifita" ĉikuntekste.

robbkvasnak (Prikaži profil) 07. september 2014 04:02:34

La evoluo de genmodifitaj plantoj foje necesas por venki problemojn de sekegado aŭ malfertilan grundon aŭ por lukti kontraŭ kelkaj insektoj kiuj povus forvori tutan civilizacion kaj malriĉigi farmistojn por puŝi ilin en la manojn de senskrupaj kapitalistoj. La UNO devus havi organizaĵon kio regulas tion. Ĉar tiuj gmp-oj ankaŭ povas estiĝi armilo en la manoj de profitavaruloj kiuj senkore ekspluatas aliajn homojn. Simple diri ke gmp-oj estas malbonaj estas simplisma respondo. Kiel ĉio de homa mano, ekzistas bonaj kaj malicaj uzoj.

maratonisto (Prikaži profil) 07. september 2014 07:07:54

La histerio kontraŭ genmodifitaj organismoj daŭras jardekoj, tamen ne ekzistas eĉ unu pruvo de danĝero kaŭzita de ili. Ekzistas nur besta, nemotivita timo.

Lakiro (Prikaži profil) 07. september 2014 08:15:21

Esplorantoj eksperimentis kun hamstroj. Al tiuj ronĝulij oni donadis genomodifitan kaj ordinaran sojon kaj observis ilin. Estis observataj du grupoj. La unua manĝis gm-sojon kaj la dua - la ordinaran.
En unua grupo de la hamstroj estis fiksitaj mortaj idoj meze de nova generacio. En dua grupo ĉiuj idoj vivis.

En dua generacio situacio estis kritika. Ĉiuj idoj de unua grupo naskiŝis mortaj. Sed en dua grupo sekva generacio estis viva.

Reproduktado de unua grupo stopis.

Multaj sciencistoj asertas, ke la homaro iam ne povos sin reproduktadi.

Kion vi pensas pri tio?

ustra (Prikaži profil) 07. september 2014 08:52:06

Se iu egaligas genomodifitajn nutraĵojn kun scienco, tiu parolas en realo pri homa orgojlo. Ĉu vere kiu kredas ke ni devas plibonigi naturon? Estas absurda supozi ke patentita nutraĵo de privataj koncernoj farus komplezon al la homaro.

Unu sola rigardo al Barato sufiĉas por kompreni la verajn intencojn.
Plie, Monsanto aĉetis Blackwater kaj estas plua motivo por la afero en Ukrainio.

Mi konsentas kun Centaŭro. Genomodifitaj produktoj estas la komenco de la fino de la homaro. Estas nur bizara ke kelkaj uloj kredas la propagando pri la bono kaj bezono de genomodifitaj produktoj.

Lakiro (Prikaži profil) 07. september 2014 09:15:34

Al mi ŝajnas, ke tio estas nova genetika armilo. Kial?
La kvanto de la homoj kreskas en geometria progresio. Ĉiuj regantoj jam delonge komprenis, ke elspezi la monon por raketoj kaj aviadiloj estas danĝera kaj multekosta afero.
Sed nova metodo savi sian genron, en rapide kreskanta ter-loĝantaro, permesas vuali ĝin kiel bonan ideon en produktaĵa manko po ĉiuj. La homaro ĝojos dum la manĝado kaj mem nerimarkeble malaperos.

Nazaj na začetek