Tartalom

ĉu la tempo ekzistas?

baibaibibi-tól, 2014. október 19.

Hozzászólások: 130

Nyelv: Esperanto

baibaibibi (Profil megtekintése) 2014. október 19. 21:48:23

ĉu vi opinias ke la tempo ekzistas? Mi pensas ke eble la tempo estas nur iluzio kaj ke ĝi ne eszistas en la realo, simile ekzemple al la meridianoj kaj paraleloj kiuj ne ekzistas en la realo kvankam ili estas utilaj al la homo por navigado, ktp.

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2014. október 19. 21:55:29

La tempo eble ekzistas sed la homo artefarite markas ĝin. Ankaŭ "montoj" ekzistas sed ili estas montoj ĉar ni homoj nomas ilin montojn.

baibaibibi (Profil megtekintése) 2014. október 19. 22:06:49

robbkvasnak:La tempo eble ekzistas sed la homo artefarite markas ĝin. Ankaŭ "montoj" ekzistas sed ili estas montoj ĉar ni homoj nomas ilin montojn.
Kio igas vin pensi ke la tempo ekzistas? Ŝajnas al mi ke ĝi ne ekzistas.

Lakiro (Profil megtekintése) 2014. október 20. 9:14:30

Kiel vi povas ekspliki naskiĝon kaj morton de la homaro aŭ bestoj? Se la tempo ne ekzistas, do niaj praŭloj devas nun vivi. Tamen ili ekzistis pli frue. Kaj ne ekzistas nun infanoj pretaj naskiĝi kaj kreski plu. Ĉio ŝanĝiĝas en la tempo. Por trairi grandan distancon ni bezonas la tempon.

sergejm (Profil megtekintése) 2014. október 20. 11:13:27

Laŭ Einstein, ekzistas spaco-tempo, tempo estas mezuro kun signo '-':
ds² = dx² + dy² + dz² - (cdt)²
Per formuloj de Einstein, sciate stato de la Universo ĉe t=0, ni povas kalkuli ĝian staton ĉe ajna t, ĉu t > 0 aŭ t < 0.
Kvantuma mekaniko ĉi rilate nenion ŝanĝas, sed ĝi neas eblecon ekkoni tian staton, ĉar mezirante iun valoron, ni ŝanĝas ĝin.

pikachuu93 (Profil megtekintése) 2014. október 20. 11:55:14

Mi pensas ke ĉi tio demando estas ne bone difinita. Ekzemple, kion vi signifas per "ekzistas"? Ĉu vi signifas "ekzistas ekster homa pensado"? Ĉar, laŭ mia opinio, homoj spertas tempon per homa senso, do la homa ideo de tempo ekzistas kaj estas reala. Sed mi pensas ke la homa ideo de tempo ne samas kiel la fundamenta aĵo de tempo. Do, mi pensas ke la tempo ja ekzistas, kaj plue, pluraj tipo de tempo ekzistas.

baibaibibi (Profil megtekintése) 2014. október 20. 13:08:30

ĉevino:
Lakiro:Kiel vi povas ekspliki naskiĝon kaj morton de la homaro aŭ bestoj? Se la tempo ne ekzistas, do niaj praŭloj devas nun vivi. Tamen ili ekzistis pli frue. Kaj ne ekzistas nun infanoj pretaj naskiĝi kaj kreski plu. Ĉio ŝanĝiĝas en la tempo. Por trairi grandan distancon ni bezonas la tempon.
Estas pli fruo kaj pli malfruo nur en nia menso. Ĉio estas fore de tempo kaj spaco. La nuno estas eterne kaj komplete. Se individuo naskas, kreskas kaj mortas, ĉio tio estas eterne fore de tempo kaj spaco, en la tuteco, sed ni sukcesas vidi kaj senti nur pece... Ni ne vere ekzistas individue, sed ni estas iluzio al ni mem...
Eble vi pravas en ĉio, sed mi opinias ke la ne-ekzistado de la tempo estas pli evidenta ol tiu de la spaco eĉ sendepende de la filozofiaj ideoj, estas sentebla kaj evidenta fakto ke ni vivas en la estanteco kaj ne en la estinteco aŭ en la estonteco. La ne ekzistado de la spaco ne estas tiel evidenta for de la filozofio kaj la metafiziko.

ustra (Profil megtekintése) 2014. október 20. 13:11:52

ĉevino:Ni ne vere ekzistas individue, sed ni estas iluzio al ni mem...
Tio estas kio Nietzsche volis diri per jena frazo:
"Kaj kiam vi rigardas longan tempon en abismo, la absimo enrigardas ankaŭ en vi."

klmn (Profil megtekintése) 2014. október 20. 13:18:05

ĉevino:
Lakiro:Kiel vi povas ekspliki naskiĝon kaj morton de la homaro aŭ bestoj? Se la tempo ne ekzistas, do niaj praŭloj devas nun vivi. Tamen ili ekzistis pli frue. Kaj ne ekzistas nun infanoj pretaj naskiĝi kaj kreski plu. Ĉio ŝanĝiĝas en la tempo. Por trairi grandan distancon ni bezonas la tempon.
Estas pli fruo kaj pli malfruo nur en nia menso. Ĉio estas fore de tempo kaj spaco. La nuno estas eterne kaj komplete. Se individuo naskas, kreskas kaj mortas, ĉio tio estas eterne fore de tempo kaj spaco, en la tuteco, sed ni sukcesas vidi kaj senti nur pece... Ni ne vere ekzistas individue, sed ni estas iluzio al ni mem...
oni povas rezoni pri ĉio kion ni vidas kiel pri iluzio, ĉar vidaĵo estas produkto de percepto de nia cerbo.

Tamen tempo estas fizika unuo, tion ni povas vidi en Lorencaj transformoj: tempo ne estas absoluta, ĝia fluo dependas de rapideco de objekto

pikachuu93 (Profil megtekintése) 2014. október 20. 13:44:05

Se la tempo ne ekzistas, kiel ni nomas la perceptan aĵon de tempo?
Mi pensas do me ekzistas... Mi pensas dum tempo, do tempo devus ankaŭ ekzisti! Aŭ ne?

Vissza a tetejére