去目錄頁

Fundamento de Esperanto en ceteraj lingvoj

vicentesales, 2015年2月3日

讯息: 12

语言: Esperanto

vicentesales (显示个人资料) 2015年2月3日下午1:58:46

Saluton Amikoj,

Kiam mi serĉis la Fundamento de Esperanto en la portugala lingvo oni diris al mi: "Ne ekzistas, la fundamento estas netuŝebla kaj ekzistas nur en 5 lingvoj". Mi ne povis kredi tion, malgraŭ havas gravajn esperantistoj en mia lando.

Tamen, estis ĵus lanĉita, dum Brazila Kongreso de Esperanto, la unuan brazilan eldonon de Fundamento de Esperanto kaj mi estis la unua aĉetanto de la libro.

Legi la Antaŭparolon, la Gramatikon, la Universalan Vortaron kaj precipe la Ekzercaron, tradukitaj al la propra lingvo estas bonege.

Mi pensas ke la samo devas esti farota en landoj kiuj ne povas legi la originalan Fundamenton.

Se vi ne estas germano, franco, anglo, ruso aŭ polo, instigu la esperantistoj de via lando fari la samon.

Amike
Vicente Sales, el Brazilo
La regulojn de Esperanto ni lernas eĉ solaj, interparoli Esperante ni lernas kun amikoj.
Esperanto, nia dua lingvo.

Kirilo81 (显示个人资料) 2015年2月3日下午2:33:15

La Fundamento havas kvar partojn, el ili la Antaŭparolo kaj la Ekzercaro ĉiam estis Esperantlingvaj. Traduko de la Gramatiko aperis jam antaŭ 110 jaroj en la Fundamenta Krestomatio. Por la vortaro oni povas konsulti PIV.
Tamen bone, ke oni tradukas la ne-esperantajn partojn al aliaj lingvoj leĝan validon tamen havas nur la kvin originalaj lingvoj, bedaŭrinde.

Polaris (显示个人资料) 2015年2月3日下午5:37:04

Kirilo81:La Fundamento havas kvar partojn, el ili la Antaŭparolo kaj la Ekzercaro ĉiam estis Esperantlingvaj. Traduko de la Gramatiko aperis jam antaŭ 110 jaroj en la Fundamenta Krestomatio. Por la vortaro oni povas konsulti PIV.
Tamen bone, ke oni tradukas la ne-esperantajn partojn al aliaj lingvoj leĝan validon tamen havas nur la kvin originalaj lingvoj, bedaŭrinde.
Mi ne pensas ke ĉi tio pritraktas leĝan validon--se oni tradukas ion pro edukaj celoj, precipe se oni citas aŭ agnoskas la aŭtoron, publikutilaj tradukadoj devas esti permesitaj.

akueck (显示个人资料) 2015年2月3日下午6:08:12

Polaris:

Tradukoj de la Fundamenta Gramatiko kaj Esperantlingvaj tekstpartoj de la Fundamento en lingvojn aliajn, ol la francan, anglan, germanan, polan kaj rusan, estas permesataj. Sed validecon por la normbazita esploro je lingvaj demandoj havas nur la tekstpartoj de la Fundamento de 1905 plus oficialaj aldonoj al ghi.

Rujo (显示个人资料) 2015年2月3日下午7:59:23

Kirilo81:La Fundamento havas kvar partojn, el ili la Antaŭparolo kaj la Ekzercaro ĉiam estis Esperantlingvaj. Traduko de la Gramatiko aperis jam antaŭ 110 jaroj en la Fundamenta Krestomatio. Por la vortaro oni povas konsulti PIV.
Tamen bone, ke oni tradukas la ne-esperantajn partojn al aliaj lingvoj leĝan validon tamen havas nur la kvin originalaj lingvoj, bedaŭrinde.
Ĉu vi povas indiki al ni kie estas la leĝa valido kiu malpermesas onin uzi Esperanton laŭ onia memvolo?

Rujo (显示个人资料) 2015年2月3日下午10:06:55

Terurĉjo:jam ekzistas bona lingvo sen damnita deviga akuzativo, sen,a ĉapelitaj literoj, sen..., sen..., tre bona kaj moderna. ĝi nomiĝas IDO

do, bonvenon al idistoj
Dankon! Mi preferas Esperanton, kies Fundamento estas obeinda, kvankam ne obeenda!

vicentesales (显示个人资料) 2015年2月4日上午12:09:31

Ĉu estas Fundamento de Ido en Esperanto aŭ en la Portugala lingvo?
Mi volus scii. Mi ankoraŭ ne komprenis la avantaĝo de Ido.

al_lastor (显示个人资料) 2015年2月7日上午7:11:46

Terurĉjo:jam ekzistas bona lingvo sen damnita deviga akuzativo, sen la ĉapelitaj literoj, sen..., sen..., tre bona kaj moderna. ĝi nomiĝas IDO

do, bonvenon al idistoj
Vi, eble, ne komprenis kio volas Vicentesales. Li volis ne novmodifaĵon de fundamento, sed nur tradukon de la originala fundamento en lia lingvo.

FractalBloom (显示个人资料) 2015年2月13日上午6:46:06

Terurĉjo:jam ekzistas bona lingvo sen damnita deviga akuzativo, sen la ĉapelitaj literoj, sen..., sen..., tre bona kaj moderna. ĝi nomiĝas IDO

do, bonvenon al idistoj
nuuuuuu troloj for!

Vinisus (显示个人资料) 2015年6月22日下午8:35:14

vicentesales:Ĉu estas Fundamento de Ido en Esperanto aŭ en la Portugala lingvo?
Mi volus scii. Mi ankoraŭ ne komprenis la avantaĝo de Ido.
Ido estas sabotado, homo nomata Louis de Beaŭfronte faris perfidante sian majstron Zamenhof.

回到上端