Sisu juurde

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

kelle poolt morico, 6. august 2015

Postitused: 206

Keel: Esperanto

Armand6 (Näita profiili) 24. august 2015 11:26.40

Vestitor:Estas ie ponto sen trolo.
Ĉesu viajn idiotajn personajn atakojn. Estu konstrua kaj trovu iun manlibron en Esperanto, kiu estas la analogo de manlibrojn por CAE aŭ CPE, aŭ IELTS 9.

bryku (Näita profiili) 24. august 2015 12:48.21

Jes, tiel bona fadeno mortas pro unu sencerba petolanto. Mi jam ne havas ian ajn plezuron ĝin plue legi.

Se iu volas posedi altnivele la esperantan lingvon, bonvolu rigardi:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%9Doj_al_plena_...

http://www.elerno.cn/elibro/pasoj%20al%20plena%20p...

Amike: Grzesiek

morico (Näita profiili) 1. jaanuar 2016 21:10.01

“Kiu estas la oficiala lingvo de Sanofi-Aventis? » (farmacia transnacia firmao)
Respondo de Jean-François Dehecq, Prezidanto-Ĝenerala Direktoro de Sanofi-Aventis: "Certe ne la angla. Transnacia firmao estas entrepreno en kiu ĉiu povas paroli sian lingvon. Bezonata, en kunveno, estas la cerbo de la homoj. Se vi devigas ilin paroli angle, la anglosaksoj alvenas kun 100% el siaj kapabloj, homoj kiuj parolas tre bone, kun 50% kaj la plimulto kun 10%. Provante esti ĉiuj anglalingvaj, ne estas mirige, ke estas la anglosaksoj kiuj gajnas. "
(L’Expansion / La ekspansio /, novembro 2004, n-ro 691).

morico (Näita profiili) 1. jaanuar 2016 21:31.14

Autoro: Leo De Cooman

La ĉefa argumento por uzi la anglan ŝajnas, ke ĝi ĉiel estas altrudita kaj altrudata al la mondo.

Alivorte, la argumento de la angloŝatantoj estas: "la koloniigo ekzistas, tial ĝi estu daŭrigata"

morico (Näita profiili) 1. jaanuar 2016 22:08.09

Laŭ Toni Tolnaï
En tiu-ĉi debato Britoj devus resti for. Ĉar ili simple ne scias kiom da peno, ĝi estas lerni fremdan lingvon. Nur 7000 studentoj faris lastan ekzamenon pri fremda lingvo en Britujo dum la lasta jaro (1% de aĝoklaso). En Hungarujo 140000 studentoj (100% de aĝoklaso).. La nombro de loĝantoj estas nur 1/6 de tiu de Britujo.

Altebrilas (Näita profiili) 3. jaanuar 2016 18:46.00

La ĉefa problemo pri la angla kiel oficiala lingvo estas ke se nia opinio ne estas sufiĉe proksima de la oficiala ideologio, nia lingva nivelo neniam estos taksata sufiĉe bona, nek nia vidpunkto sufiĉe kredinda.

morico (Näita profiili) 3. jaanuar 2016 22:02.18

Laŭ Henri Masson

Internacia funkciulo de UN, Georges Kersaudy parolis, skribis kaj tradukis 50-on da lingvoj eŭropaj kaj aziaj, inkluzive Esperanton, kiun li lernis junaĝe. Li preferis Esperanton en la rolo de internacia lingvo, inkluzive eŭropa. Tion li klarigis okaze de prelegoj kaj en sia libro "Langues sans frontières" (Lingvoj sen limoj) en kiu li detale prezentis 39 lingvojn de Eŭropo, inkluzive Esperanton

morico (Näita profiili) 5. jaanuar 2016 18:19.43

Laŭ Henri Masson

En 2008, en rubriko de la gazeto “Suddeutsche Zeitung“ pri lingvoj en
entreprenoj aperis artikolo pri la aŭtomobila firmao Porsche sub la titolo
"Schlechtes Deutsch besser als gutes Englisch" : Pli bone estas malbona germana
ol bona angla. Ĝi substrekis la fakton, ke uzo de la angla en firmao de Germanio povas
esti malhelpa :
- inhibo de kunlaborantoj, kiuj ne plu esprimas sin en kunvenoj;
- malprecizeco en traduko de fakaj detaloj, kies kompreno estas esenca;
- malrapidigo kaj eĉ haltigo de laborprocezo, kiam kapablas esprimi sin nur
kunlaborantoj, kiuj flue parolas angle dum ili ne nepre estas fakuloj en la kampo;
- prokrasto aŭ eĉ halto en pritrakto de dosieroj, neplenumo de misioj pro nesufiĉa
kompreno de la enhavo;
- inhibo de la imago kaj inventemo de la inĝenieroj dum tiuj fakultoj faras la forton de
la entrepreno.

Bona rezolucio por 2016 :
1. informiĝi kaj informi pri la realaj kostoj kaj malavantaĝoj de trudo de la angla;
2. postuli debaton pri la sistema trudo de la angla kaj atentigi pri malhelpoj;
3. lerni la Internacian Lingvon Esperanto, la sola ligita nek kun nacio(j), nek kun la
financa mondo, nek kun religia aŭ ekonomia ideologio;
4. subskribi la multlingvan peticion “L’Espéranto, langue officielle de l'Union
européenne, maintenant !“ / “Esperanto, an official language of the European Union,
now!“ / “Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !“
https://secure.avaaz.org/en/petition/Esperanto_lan...

morico (Näita profiili) 8. jaanuar 2016 21:30.20

English über alles?

Nein danke!
Non merci!
No thanks!
No grazie!
Nao obrigado!
Niet!

Ĉu vi povas aldoni aliajn lingvojn?
Antaŭe dankon!

Tagasi üles