Contribuții/Mesaje: 206
Limbă: Esperanto
Armand6 (Arată profil) 24 august 2015, 11:26:40
Vestitor:Estas ie ponto sen trolo.Ĉesu viajn idiotajn personajn atakojn. Estu konstrua kaj trovu iun manlibron en Esperanto, kiu estas la analogo de manlibrojn por CAE aŭ CPE, aŭ IELTS 9.
bryku (Arată profil) 24 august 2015, 12:48:21
Se iu volas posedi altnivele la esperantan lingvon, bonvolu rigardi:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%9Doj_al_plena_...
http://www.elerno.cn/elibro/pasoj%20al%20plena%20p...
Amike: Grzesiek
morico (Arată profil) 1 ianuarie 2016, 21:10:01
Respondo de Jean-François Dehecq, Prezidanto-Ĝenerala Direktoro de Sanofi-Aventis: "Certe ne la angla. Transnacia firmao estas entrepreno en kiu ĉiu povas paroli sian lingvon. Bezonata, en kunveno, estas la cerbo de la homoj. Se vi devigas ilin paroli angle, la anglosaksoj alvenas kun 100% el siaj kapabloj, homoj kiuj parolas tre bone, kun 50% kaj la plimulto kun 10%. Provante esti ĉiuj anglalingvaj, ne estas mirige, ke estas la anglosaksoj kiuj gajnas. "
(L’Expansion / La ekspansio /, novembro 2004, n-ro 691).
morico (Arată profil) 1 ianuarie 2016, 21:31:14
La ĉefa argumento por uzi la anglan ŝajnas, ke ĝi ĉiel estas altrudita kaj altrudata al la mondo.
Alivorte, la argumento de la angloŝatantoj estas: "la koloniigo ekzistas, tial ĝi estu daŭrigata"
morico (Arată profil) 1 ianuarie 2016, 22:08:09
En tiu-ĉi debato Britoj devus resti for. Ĉar ili simple ne scias kiom da peno, ĝi estas lerni fremdan lingvon. Nur 7000 studentoj faris lastan ekzamenon pri fremda lingvo en Britujo dum la lasta jaro (1% de aĝoklaso). En Hungarujo 140000 studentoj (100% de aĝoklaso).. La nombro de loĝantoj estas nur 1/6 de tiu de Britujo.
vincas (Arată profil) 2 ianuarie 2016, 11:48:22
Altebrilas (Arată profil) 3 ianuarie 2016, 18:46:00
morico (Arată profil) 3 ianuarie 2016, 22:02:18
Internacia funkciulo de UN, Georges Kersaudy parolis, skribis kaj tradukis 50-on da lingvoj eŭropaj kaj aziaj, inkluzive Esperanton, kiun li lernis junaĝe. Li preferis Esperanton en la rolo de internacia lingvo, inkluzive eŭropa. Tion li klarigis okaze de prelegoj kaj en sia libro "Langues sans frontières" (Lingvoj sen limoj) en kiu li detale prezentis 39 lingvojn de Eŭropo, inkluzive Esperanton
morico (Arată profil) 5 ianuarie 2016, 18:19:43
En 2008, en rubriko de la gazeto “Suddeutsche Zeitung“ pri lingvoj en
entreprenoj aperis artikolo pri la aŭtomobila firmao Porsche sub la titolo
"Schlechtes Deutsch besser als gutes Englisch" : Pli bone estas malbona germana
ol bona angla. Ĝi substrekis la fakton, ke uzo de la angla en firmao de Germanio povas
esti malhelpa :
- inhibo de kunlaborantoj, kiuj ne plu esprimas sin en kunvenoj;
- malprecizeco en traduko de fakaj detaloj, kies kompreno estas esenca;
- malrapidigo kaj eĉ haltigo de laborprocezo, kiam kapablas esprimi sin nur
kunlaborantoj, kiuj flue parolas angle dum ili ne nepre estas fakuloj en la kampo;
- prokrasto aŭ eĉ halto en pritrakto de dosieroj, neplenumo de misioj pro nesufiĉa
kompreno de la enhavo;
- inhibo de la imago kaj inventemo de la inĝenieroj dum tiuj fakultoj faras la forton de
la entrepreno.
Bona rezolucio por 2016 :
1. informiĝi kaj informi pri la realaj kostoj kaj malavantaĝoj de trudo de la angla;
2. postuli debaton pri la sistema trudo de la angla kaj atentigi pri malhelpoj;
3. lerni la Internacian Lingvon Esperanto, la sola ligita nek kun nacio(j), nek kun la
financa mondo, nek kun religia aŭ ekonomia ideologio;
4. subskribi la multlingvan peticion “L’Espéranto, langue officielle de l'Union
européenne, maintenant !“ / “Esperanto, an official language of the European Union,
now!“ / “Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !“
https://secure.avaaz.org/en/petition/Esperanto_lan...
morico (Arată profil) 8 ianuarie 2016, 21:30:20
Nein danke!
Non merci!
No thanks!
No grazie!
Nao obrigado!
Niet!
Ĉu vi povas aldoni aliajn lingvojn?
Antaŭe dankon!