Pesan: 159
Bahasa: Esperanto
ustra (Tunjukkan profil) 16 Oktober 2015 11.44.41
klmn:Pro la sama kialo kial ankaŭ Tero, ne nur akvo, estas sfera.Vi ne povas pruvi unu supozon (kurbeco de akvo) per alia supozo (sfereco de tero). Kial vi ne montras simplan eksperimenton, kiu mezuras la akvan kurbecon?
Tio estas pruvo ke Tero tiras, kaj tiras centren de ĝia globo.
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
Ĉiuj tiuj eksperimentoj estis plenumitaj kaj la rezulto ĉiam estis, ke la tera kurbeco ne ekzistas.
klmn:Altiras ankaŭ heliumon, altiras ĉion, en certaj gradoj.Kial kaj kiel altiras la tero ĉion en certaj gradoj? Mi tion ne komprenas.
klmn:Atmosfero povas ekzisti en vakuo, ĉe masaj objektoj, kies gravito tenas ĝin.Simple montru la eksperimenton, kiu pruvas, ke atmosfero povas ekzisti en vakuo.
klmn:Se vi dubas ke Tero altiras objektojn, ĵetu brikon supren, kaj staru sub ĝi. Eble tio konvinkos vin.Tio neniel pruvas la ekzistadon de iu magia forto kiel gravito. Mi klarigas:
En akvo ŝtono sinkas funden, sed ligno naĝas supre. Kial? Pro la Leĝoj de Arkimedo! Ĉio, kio havas pli densan mason ol akvo sinkas kaj ĉio, kio estas malpli densa ol akvo naĝas.
La samo validiĝas en aero: Ĉio, kio estas malpli densa ol aero iras supren kaj ĉio, kio estas pli densa falas teren. Estas tiom simple.
Tiel oni povas facile klarigi, kial ekz. heliumon iras supren. Gravito estas fuŝa sciencisma invento!
Sed mi atendas vian klarigon. Mi konjektas, ke vi mem scias, ke via klarigo estas fuŝa…
klmn:Certe okazas movado ĉirkaŭ akso tamen ĝi estas kontrolebla per diversaj rimedoj.Kiel eksplodmovilo povas iri antaŭen en vakuo?
klmn:Pro skalo. Ke via kaj mia okulo vidu kion oni volas montri en la bildo.Kial la bildoj de NASA ĉiam montras perfektan pilkon?
klmn:Ne mi pridubas la realecon/ne realecon de videoj kaj bildoj. Do estas via devo pruvi la tezon kiun vi asertas.Sed vi skribis, ke unu bildo estas pentraĵo kaj la alia ne. Kial unu bildo estas aŭtenta kaj la alia nur pentraĵo? Ambaŭ estas oficialaj publikaĵoj de NASA. Ĉu nun ĉiu mem difinas kio el la publikaĵoj de NASA estas aŭtenta kaj kio ne?
klmn:La kosma reto funckias ankaŭ per antenoj, inter sendiloj instalitaj en iu ekz artefarita kosma objekto kaj riceviloj sur Tero.Pluto estas 4,28 miliardoj da kilometroj for de la tero en la plej proksima distanco. Kiel ili sendas bildojn trans tian distancon?
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
dbob (Tunjukkan profil) 17 Oktober 2015 20.52.07
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
[img] https://dl.dropboxusercontent.com/u/6177151/ESPERANTO/Gravity%20Classroom.jpg[/img]
Tipa ekzemplo pri malatentaj infanoj, kiuj evoluas al nesciaj plenkreskuloj en la mondo. Ŝajne evoluo ne ĉiam funkcias laŭcele.
ustra (Tunjukkan profil) 18 Oktober 2015 10.11.22
dbob:Tipa ekzemplo pri malatentaj infanoj, kiuj evoluas al nesciaj plenkreskuloj en la mondo. Ŝajne evoluo ne ĉiam funkcias laŭcele.Mi jam scias, ke vi ne kapablas gastigi pensojn. Sed kie estas viaj klarigoj? Ĉu vi mem kreis tiujn grafikojn? Ŝajnas tiel, ĉar ili estas nek amuzaj nek kompreneblaj.
Montru, ke vi almenaŭ kapablas memstare pensi. Montru kia sukceso de evoluo vi estas…
dbob (Tunjukkan profil) 18 Oktober 2015 21.43.46
ustra:Simple skribu, ke vi ne ŝatas pensi memstare anstataŭ enmeti senutilan videon.Se pensi memstare signifas elpensi stultaĵojn kiel la viajn, do ne, dankon. Pri senutilaj videoj vi sendube ja estas la majstro. Per miaj ligiloj mi nur intencis rimarkigi, ke interrete ankaŭ ekzistas bonaj klarigoj, ne nur sensencaj stultaĵoj. Kontraŭargumenti pseudosciencan konspiranojon estas vana afero, kiel ĉi tiu fadeno jam bone montris.
Ne gravus se mi dirus, ke mi ja scias, ke Tero estas sfera ĉar mi ĉirkaŭvojaĝis ĝin per ŝipo. Mi estas certa, ke por vi tio estos aŭ mensogo aŭ eraro. Sed vi kompreneble ja rajtas insulti ĉiun ajn vi volas, nomante ilin kredantoj je la sciencismo. Jes ja, la nura sciencisto estas vi kun viaj centprocente pruvitaj nerefuteblaj konspiranojoj. Almenaŭ vi ne mensogas, ĉar por mens-ogi, oni nepre bezonas menson. Vi nur *ogas*. Kaj ne, ĉi tio ne estas iu ad hominem atako, sed nur simpla konstato, ke vi ĉi-fadene refutis absolute nenion, sed rifuzis absolute ĉian evidenton kaj sciencan klarigon, kiujn aliaj uzantoj tre pacience montris al vi. Kaj poste, vi senhonte insultis ilin, nomante ilin mensoguloj. Ĉu vi serioze ankoraŭ esperas, ke mi provos doni argumentojn, por ke vi daŭrigu rifuzi ilin kaj insulti min? Pacienco havas limon, sed ŝajne ne ekzistas limoj por la konspiranoja absurdaĵo.
Ho ve, eĉ se mi estus turista astronaŭto kaj dirus, ke mi propraokule vidis la sferecon de Tero, navigante ĉirkaŭ ĝi, mi ne atingus eĉ la plej malgrandan ŝancon, ke tio estu kredebla laŭ la sankta nigra listo de ĉiu bona konspiranojulo. Male, mi aŭtomate estus unu plia mensoga trompisto apartenanta al la malluma rondo de tiuj, kiuj sekrete regas la mondon. Ankaŭ ne gravus se mi montrus fotojn kaj filmojn de mi faritajn. Absolute ĉio estos mensogo en la okuloj de konspiranojulo.
Pro ĉio ĉi kaj multe pli da kialoj, mi konsideras la konspiranojan pensmanieron kvazaŭ ian psikan malsanon. Sed eble ĉi-kaze ni devas danki al la propagandistoj de la plata-tero-stultaĵo pro bonege evidentigi, ke homoj ja povas kredi ajnan absurdaĵon pere de la naiva mispercepto, ke ĉio estas kiel ĉio aspektas, ne kiel ĉio vere estas. Ni ĉiuj retroiru al la plej frua pensmaniero de niaj karaj prahomoj. Ni ja devenas de ili kaj eble pens-evoluo ankaŭ ne ekzistas, samkiel biologia evoluo onidire ne ekzistas.
ustra: Mi jam scias, ke vi ne kapablas gastigi pensojnKaj mi jam scias kiajn “pensojn” vi kutime gastigas. Ni ja estas liberaj gastigi ĉe ni kion ni volas. Iafoje mi povas gastigi ĉe mi absurdaĵojn, sed ne tre da tempo. Sed vi pravas: gastigi ilin ĉiam, kiel vi faras, mi tute ne kapablas.
dbob (Tunjukkan profil) 18 Oktober 2015 21.43.55
ustra: Sed kie estas viaj klarigoj?La klarigoj estas ĉie por ĉiuj scieblaj, krom por i.a. la konspiranojuloj.
ustra: Ĉu vi mem kreis tiujn grafikojn? Ŝajnas tiel, ĉar ili estas nek amuzaj nek kompreneblaj.Bone. Nenio devigas vin, ke vi rigardu ilin. Eble venontfoje mi provos ion ne tiel komplikan, por ke vi komprenu. Mi certas, ke se vi iam komprenos (tre dubinde), ili estos amuzaj ankaŭ por vi.
ustra: Montru kia sukceso de evoluo vi estas…Ne tro zorgu. Plej verŝajne vi estas imuna kontraŭ evoluo, do, senkapabla ĝin kompreni. Alia eblo estas, ke ni ĉiuj estas frenezaj. Mia frenezo nomiĝas “realo”, kaj la via “konspiranojo” (konspiro + paranojo). Da misteroj la universo ja abundas, ĉu ne?
dbob (Tunjukkan profil) 18 Oktober 2015 21.45.13
ustra (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2015 11.43.01
dbob:Per miaj ligiloj mi nur intencis rimarkigi, ke interrete ankaŭ ekzistas bonaj klarigoj, ne nur sensencaj stultaĵoj. Kontraŭargumenti pseudosciencan konspiranojon estas vana afero, kiel ĉi tiu fadeno jam bone montris.Vere bonaj klarigoj…
- La horizonto estas sur la nivelo de la okuloj ankaŭ en aviadiloj. Kial li forgesis mencii tion? Bildoj de altaj veterbalonoj montras la samon. Kial?
- Supraj miraĝoj ekzistas, sed ili estas ĉiam super la horizonto.
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
- Malsupra miraĝo ĉiam montras invertitan bildon.
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
Kio nun? Trompaj estas nur tiaj „klarigoj”, kiuj stultigas la globanojn.
La salto de Felix Baumgartner:
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
Ĉikago trans la Miĉiganan Lagon:
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
dbob:Ne gravus se mi dirus, ke mi ja scias, ke Tero estas sfera ĉar mi ĉirkaŭvojaĝis ĝin per ŝipo.Kiel tio refutas la platan teron kaj pruvas la sferan teron?
dbob:ke vi ĉi-fadene refutis absolute nenion, sed rifuzis absolute ĉian evidenton kaj sciencan klarigon, kiujn aliaj uzantoj tre pacience montris al vi.Kion mi ne klarigis? Pri kiaj sciencaj klarigoj vi skribas?
dbob:Kaj poste, vi senhonte insultis ilin, nomante ilin mensoguloj.Se oni skribas, ke per la tercentrisma modelo oni ne kapablas priskribi la observatajn fenomenojn, tio jes estas kruda mensogo. Eĉ Einstein ne faris tian stultaĵon. Sed se vi havas pli bonajn argumentojn ol Einstein kaj ĉiu alia sciencisto, nepre skribu pri tio.
dbob:Ankaŭ ne gravus se mi montrus fotojn kaj filmojn de mi faritajn.Nepre faru tion.
dbob:Pro ĉio ĉi kaj multe pli da kialoj, mi konsideras la konspiranojan pensmanieron kvazaŭ ian psikan malsanon. Sed eble ĉi-kaze ni devas danki al la propagandistoj de la plata-tero-stultaĵo pro bonege evidentigi, ke homoj ja povas kredi ajnan absurdaĵon pere de la naiva mispercepto, ke ĉio estas kiel ĉio aspektas, ne kiel ĉio vere estas.Fakte ĉiu evoluita kulturo sciis pri la plata tero. Estas nur la hodiaŭa socio, kiu kredas je la globa-tero-stultaĵo pro bonege evidentigi, ke homoj ja povas kredi ajnan absurdaĵon pere de la naiva mispercepto, ke nenio estas kiel ĉio aspektas, ne kiel ĉio vere estas.
ustra (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2015 11.43.16
dbob:La klarigoj estas ĉie por ĉiuj scieblaj, krom por i.a. la konspiranojuloj.Bone. Tiukaze estas facilaĵo por vi klarigi kial ekzistas firmaj stelkonstelacioj, la malvarman lumon de la luno, la malparalelajn radiojn de la suno, kiel NASA sendas bildojn trans miliardojn da kilometroj, kiel eksplodmovilo moviĝas antaŭen en vakuo, kiel atmosfero povas ekzisti en vakuo, kiel la supraĵo de akvo povas esti kurba, kial la proporcioj de la kontinentoj ŝanĝiĝas sur oficialaj publikaĵoj de NASA kaj kial sur la bildoj ĉiam estas montrita perfekta pilko kvankam ili mem mezuras malperfektan pilkon. Ĉu ne?
dbob:samkiel biologia evoluo onidire ne ekzistas.Skribu pli kiel ĥemiaj substancioj magie kaj hazarde ekestigis vivintan ĉelon, kiel tiu sola ĉelo poste sin mem reproduktis kaj poste transformiĝis al fiŝo, kiel poste fiŝo iris landen kaj kiel ĝi tie postvivis, kiel tiu fiŝo transformiĝis al amfibio, poste al reptilio, poste al birdo kaj poste al malmulo.
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)