Mesaĝoj: 159
Lingvo: Esperanto
dbob (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 07:18:08
ustra:Do mi resumas nun la simplajn observaĵojn, kiujn vi ne kapablas klarigi:- La firmaj stelkonstelacioj: ne ekzistas firmaj konstelacioj, aŭ firmaj steloj. Tio ni jam sciis de kiam Edmund Halley en 1718 komparis la siatempa posicio de steloj kun tiu de Hipparchus de Rhodes (300AK). Li observis do, ke post 2000 jaroj la steloj presentis malsaman posicion. Nuntempe oni povas pli precize per astronomiaj iloj observi ŝanĝon de posicio dum intervalo de 20 ĝis 50 jaroj. Jen bildo, kiu matematike montras la ŝanĝo de Granda Ursino dum 200 000 jaroj. Kredo je firmaj stelkonstelacioj estas tipa ekzemplo de la mispercepto “ili estas kiel ili aspektas”.
- la firmajn stelkonstelaciojn
- la horizonton, kiu ĉiam estas sur la nivelo de la okuloj
- la malvarman lumon de la luno
- la eklipsojn
Mi havas multe pli da pruvoj. Ĉiu estu bonvena partopreni ĉi tie kaj studi la faktojn mem. Tute ne bezonas kredi ion ajn.
- La horizonto, kiu ĉiam estas sur la nivelo de la okuloj: malprecize. La horizonto preskaŭ ĉiam ŝajnas esti sur la nivelo de la okuloj, sed nur ŝajne, ĉar ĝi vere estas sur la nivelo de la horizonto. La okuloj estas sur la okula nivelo, la horizonto sur la nivelo de la tersurfaco aŭ la maro. Do, unu plia homa mispercepto. La sfereco aŭ plateco de Tero ne modifas la mispercepton de la horizonto, kiu ŝajne aspektas esti sur la nivelo de la okuloj. La nura eblo vidi la horizonton sur neokula nivelo estas de ekstertera spaco, sed ĉar vi estas spacofoba homo (por ne uzi alia pli taŭga vorto), vi tre konvene malakceptas ĉiujn fotojn faritaj en la spaco per satelitoj aŭ spacveturiloj, ne gravas ĉu ŝtataj aŭ privataj. Ankaŭ tre konvene. Ĉu koincido?
- La malvarma lumo de la luno: kromefiko de la friduja sistemo sub la fromaĝa surfaco de Luno. Kiel alimaniere oni povas ekspliki, ke ĝia fromaĝa surfaco ankoraŭ ne likviĝis dum tiom da tempo pro la varmaj sunradioj? Kiel tio refutas la tercentrismon?
- La eklipsoj: tre belaj ili estas.
- Pluto (hundo) sur la surfaco de Pluto: ĉu koincido aŭ kosma konspiracio? Malfacila afero.
Demando: se Pinokjo mensogus sufiĉe multe, ĉu lia nazo malaperos malantaŭ la horizonto, aŭ ĉu ĝi frakasos la antarktikan muron?
dbob (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 07:18:38
ustra: Antarktiko kaj Arktiko estas armeaj restriktzonoj. Neniu povas iri tien per ŝipo aŭ flugi super ili. Kiu malobeas, estos aŭ arestata aŭ forpafata. Sendependaj esploroj ne ekzistas tie.Kio pri turistaj flugoj ekde Australio ĝis Antarktiko?
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
Ĉu tiu bildo estas vere la Antarktiko, aŭ la filmstudo kie George Lucas filmis la malvarman planedon Hoth en la filmo Star Wars? Ĉu la pengvenoj estas alivestitaj tauntaunoj?
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
La nigre vestitaj homoj (nu, flave alivestitaj) estas ĉiam pretaj aresti aŭ forpafi ĉiun ajn homon, kiu kuraĝas vojaĝi al Antarktiko. Ne tro fidu ilian rideton.
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
Tauntaunoj alivestitaj kiel pengvenoj (bona provo!).
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
“Serioze, mi neniam estis en Antarktiko. Tiu estas nur ŝerca foto en mia blogo. Ĉu mi nun povas reiri hejmen?”
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
ustra (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 12:32:40
johmue:Fakte li bone klarigas, kial la balono en la dua testo ne moviĝas. Sed tio havas tute nenian rilaton al tio ĉu tio okazas en vakuo aŭ ne. Vi simple blinde enĵetis la ligilon ĉi tien, ĉar ĝi kongruas kun via mondobildo kaj vi neniel memstare pensis pri tio kio estas montrata.En la video li klarigas, ke ankaŭ en vakuo oni bezonas ion kontraŭ la elĵetitaj gasoj de raketo povas puŝi. Evidente ni ne povas pruvi tion per eksperimento.
Mi jam dufoje petis vin klarigi, kiel atmosfero povas ekzisti en vakuo. Kial vi ignoras tiun simplan demandon?
klmn:Mi donis eĉ kun formuloj sed vi ne ŝajne legis.Al ĉiuj viaj demandoj mi donis konkludigan respondon, sed al miaj demandoj vi rifuzis respondi. Anstataŭe vi nur fuŝis aŭ inventis sensencaĵojn.
Kiel kontribuis vi krom hejmfaritaj videetoj?
klmn:Ŝajnas ke estos novaĵo por vi ankaŭ tio ke Tero altiras ĉiun objekton per diversa forto kiun ni nomas je "pezo". Alimaniere ĉiuj objektoj havus egalan pezecon tamen nun min maso de Tero altiras je grado de 900 Nutonoj, Johmuen je 800 N, vin - je 700 N, ekzemple.Interesege! Do vi opinias, ke en vakuo unu plumo falas pli malrapide ol 1000kg da plumbo, ĉar la tero altiras ambaŭ per diferencaj gradoj! Tio vere estas grandioza fiziko, klmn! Gratulon al vi! Tiun fenomenon oni devus nomi laŭ via nomo! Ĉiu nun povas forgesi Newton, ĉar ni havas novan geniulon — kaj li estas ankaŭ esperantisto! La fina venko estas proksime!
Aparte de tio vi denove forgesis montri pruvon, ke tero altiras ion ajn…
dbob:Jen la kruda mensogo:Nun estas via malica intenco eksponita, ĉar vi intence citas tute alian tekston ol al kiu mi referencis.
johmue: Certe oni per koordinata transformigo povas priskribi nian sunsistemon ankaŭ tercentrisme. Tio estas tute evidenta kaj nenio nova. Sed la ekvacioj de la suncentrisma priskribo de nia sunsistemo [...] povas plej ekzakte priskribi la observitajn fenomenojn.
johmue:Mallonge, la tercentrisma modelo bezonas tiom multajn specialajn supozojn ĉar la observoj estas ne klarigeblaj.
dbob:Unu el la observitaj fenomenoj estas tiu de paralakso, kiun vi tre konvene rifuzas, malgraŭ ke Friedrich Bessel jam en 1838 pruvis nerefuteble ĝia ekzistado kaj malgraŭ ke ĉiu ajn homo povas nuntempe ĝin konstati.Kaj denove mi ripetas, ke la stela paralakso estas nur plia teoria konstrukto, kiun oni neniam mezuris. Ne nur mi rifuzas tiun supozan fenomenon, sed ankaŭ Einstein. Alikaze li povintus facile refuti la tercentrisman modelon, sed evidente li tion ne faris. Por li ambaŭ modeloj estis egalrajtaj.
Ŝajne vi vere opinias, ke vi havas pli bonajn argumentojn ol Einstein…
ustra (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 12:32:51
dbob:- La firmaj stelkonstelacioj: ne ekzistas firmaj konstelacioj, aŭ firmaj steloj. Tio ni jam sciis de kiam Edmund Halley en 1718 komparis la siatempa posicio de steloj kun tiu de Hipparchus de Rhodes (300AK). Li observis do, ke post 2000 jaroj la steloj presentis malsaman posicion. Nuntempe oni povas pli precize per astronomiaj iloj observi ŝanĝon de posicio dum intervalo de 20 ĝis 50 jaroj. Jen bildo, kiu matematike montras la ŝanĝo de Granda Ursino dum 200 000 jaroj. Kredo je firmaj stelkonstelacioj estas tipa ekzemplo de la mispercepto “ili estas kiel ili aspektas”.Mi bedaŭras informi vin, ke jes ekzistas firmaj stelkonstelacioj — eĉ jam dum jarmiloj. Estas absurde kion homoj neas, nur ĉar la realo ne kongruas al iliaj belaj teorioj…
dbob:- La horizonto, kiu ĉiam estas sur la nivelo de la okuloj: malprecize. La horizonto preskaŭ ĉiam ŝajnas esti sur la nivelo de la okuloj, sed nur ŝajne, ĉar ĝi vere estas sur la nivelo de la horizonto. La okuloj estas sur la okula nivelo, la horizonto sur la nivelo de la tersurfaco aŭ la maro. Do, unu plia homa mispercepto. La sfereco aŭ plateco de Tero ne modifas la mispercepton de la horizonto, kiu ŝajne aspektas esti sur la nivelo de la okuloj. La nura eblo vidi la horizonton sur neokula nivelo estas de ekstertera spaco, sed ĉar vi estas spacofoba homo (por ne uzi alia pli taŭga vorto), vi tre konvene malakceptas ĉiujn fotojn faritaj en la spaco per satelitoj aŭ spacveturiloj, ne gravas ĉu ŝtataj aŭ privataj. Ankaŭ tre konvene. Ĉu koincido?La formulo por la supoza kurbeco de la tero estas tre simpla:
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
(D: distanco al la horizonto)
Do oni nepre povus vidi horizonton sub la okula nivelo kun kreskanta alto. Oni povus ankaŭ vidi malantaŭen klinitajn altajn objektojn. Sed evidente neniu tion observas, ĉar la tero ne estas kurba, sed plata.
dbob:- La malvarma lumo de la luno: kromefiko de la friduja sistemo sub la fromaĝa surfaco de Luno. Kiel alimaniere oni povas ekspliki, ke ĝia fromaĝa surfaco ankoraŭ ne likviĝis dum tiom da tempo pro la varmaj sunradioj? Kiel tio refutas la tercentrismon?Kio? Tio estas unu el plej absurdan klarigon, kiun mi legis. Ĉu vi opinias, ke la reflektita sunlumo de glacio estas malpli varma ol la rekta sunlumo?
dbob:- La eklipsoj: tre belaj ili estas.Bona klarigo!
dbob:- Pluto (hundo) sur la surfaco de Pluto: ĉu koincido aŭ kosma konspiracio? Malfacila afero.Kaj kiel ili sendis tiujn bildojn de Pluto? Kio pri la malparalelaj sunaj radioj, la supoza kurba akvo aŭ la supoza atmosfero en vakuo? Ĉu estas la tero perfekta globo aŭ ne?
ustra (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 12:35:57
dbob:Kio pri turistaj flugoj ekde Australio ĝis Antarktiko?Turistoj alvenas al certaj lokoj kaj poste foriras de tiu loko. La turistoj ĉiam estas sub kontrolo. Sendependa vizito de Antarktiko ne eblas. Kio ankaŭ ne eblas, estas se vi havus aviadilon kaj volus flugi de Aŭstralio al Sudameriko super Antarktiko. Per via propra ŝipo vi ankaŭ ne povas proksimiĝi al Antarktiko.
johmue (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 12:44:09
ustra:Li nur asertas, ke li klarigas tion. Sed la eksperimento, kiu montras ĝin tute ne montras tion, sed ion tute alian. Per memstara penso vi tuj povus rimarki tion. Tio estas konsekvenco de la interreto, kiun oni devas instrui al homoj: La interreto kaj la modernaj teknologioj havas la avantaĝon, ke ĉiu povas publikigi enhavon. La problemo estas, ke nun ajna vanulo povas publikigi ajnajn stultaĵojn. Tio postulas pli da memstara penso de la ricevanto de publikaĵoj.johmue:Fakte li bone klarigas, kial la balono en la dua testo ne moviĝas. Sed tio havas tute nenian rilaton al tio ĉu tio okazas en vakuo aŭ ne. Vi simple blinde enĵetis la ligilon ĉi tien, ĉar ĝi kongruas kun via mondobildo kaj vi neniel memstare pensis pri tio kio estas montrata.En la video li klarigas, ke ankaŭ en vakuo oni bezonas ion kontraŭ la elĵetitaj gasoj de raketo povas puŝi. Evidente ni ne povas pruvi tion per eksperimento.
Mi jam dufoje petis vin klarigi, kiel atmosfero povas ekzisti en vakuo. Kial vi ignoras tiun simplan demandon?Ĉar mi scias, ke vi obstine ne akceptos la respondon. Do tamen simpla respondo: Atmosfero super la surfaco de la tero ekzistas pro la sama kialo, pro kiu objekto falas malsupren kaj ligno ŝvebas sur akvo. Sed jes, mi jam antaŭvidas ke vi afiŝas ian bildon por "pruvi", ke gravito ne ekzistas. Kion vi fakte celas per tio? Ĉu vi serioze pensas, ke vi iun ajn konvinkas?
klmn (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 13:11:31
ustra:Ne mi ne opinias tiel. Ial vi komprenis tiel.
klmn:Ŝajnas ke estos novaĵo por vi ankaŭ tio ke Tero altiras ĉiun objekton per diversa forto kiun ni nomas je "pezo". Alimaniere ĉiuj objektoj havus egalan pezecon tamen nun min maso de Tero altiras je grado de 900 Nutonoj, Johmuen je 800 N, vin - je 700 N, ekzemple.Interesege! Do vi opinias, ke en vakuo unu plumo falas pli malrapide ol 1000kg da plumbo, ĉar la tero altiras ambaŭ per diferencaj gradoj!
F=mg, kie g, do la rapideco de falo estas konstanta, kaj F, grado de altirpovo, estas por ĉiu objekto malsama, depende de maso m
Kaj pri konstantaj konstelacioj. Vi ne vidas ŝanĝojn pro la sama kialo kial vi vidas la idealan globon de Tero en fotoj de NASA.
alimales (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 14:11:35
En siaj 850 afiŝojn, Ustra neniam skribis pri scienco, historio, ekonomio aŭ io ajn kiu rilatas al nia malgaja kaj racia mondo.
Li verkadas, por ni, fabelon pri alia mondo en kiu neniu (krom li, eble) iam ajn vivis, vivas aŭ vivos.
Mi ŝategas lian kreeman frenezon kaj, ĉiutage, post longa labortago, mi atendas senpacience, liajn novajn fantaziaĵojn.
Vivu, Ustra! Kun li, imago finfine regas
johmue (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 14:48:29
ustra:Kio do okazas, se oni supozas, ke la tero estas plata? Tiam la radiuso de la tero estas senfinie granda, do la distanco de la horizonto estas senfinie granda. Do se la tero estus plata, oni do ne povus vidi la horizonton, ĉar ĝi estas senfinie for kaj ne videblus pro la malklareco de la aero.
La formulo por la supoza kurbeco de la tero estas tre simpla:
(D: distanco al la horizonto)
Sed en la realo oni klare povas vidi la horizonton. Tio do pruvas, ke la tero ne estas plata.
Sed mi jam povas antaŭvidi, ke vi ne akceptas tion, kvankam vi mem alportis tiun formulon. Kaj eĉ ne konsideru pridubi la formulon. Estas simpla geometrio.
Kaj ke la distanco de la horizonto fakte dependas de la alteco de la okuloj vi povas facile observi. Exemple ĉe granda lago.
Pli kaj pli malfaciliĝas eviti primoki vin.
ustra (Montri la profilon) 2015-oktobro-23 15:35:16
johmue:Ĉar mi scias, ke vi obstine ne akceptos la respondon. Do tamen simpla respondo: Atmosfero super la surfaco de la tero ekzistas pro la sama kialo, pro kiu objekto falas malsupren kaj ligno ŝvebas sur akvo. Sed jes, mi jam antaŭvidas ke vi afiŝas ian bildon por "pruvi", ke gravito ne ekzistas. Kion vi fakte celas per tio? Ĉu vi serioze pensas, ke vi iun ajn konvinkas?Nu jes, tiuj damnaj pruvoj… Aĉa realo ne kongruas al la teorioj…
Vi scias ekzakte, ke la falon kaj ŝvebon de objektoj oni povas tre facile klarigi per denseco. Sed por vi tio ne sufiĉas, ĉar vi bezonas inventi graviton por ke ĉiuj viaj teorioj funkciu.
johmue:Kion vi fakte celas per tio? Ĉu vi serioze pensas, ke vi iun ajn konvinkas?Ĉiam denove interesas kiel vi provas primoki min, ĉar mi rifuzas kredi viajn teoriojn. Rimarkinde estas ankaŭ kiel vi ŝajne prizorgas, ke legantoj kun malferma menso povus almenaŭ ekpridubi viajn teoriojn.
Kontraste al vi mi tute ne volas konvinki iun ajn. Mi ne bezonas fari tion, ĉar pruvoj estas abundaj kaj evidentaj. Ĉiu povas mem decidi, ĉu li volas kredi iujn teoriojn, kiuj konfliktas kun la realo kaj kies predikuloj mem agnoskas, ke ili ne bezonas ajnan pruvon aŭ ĉu li akceptas la pruvojn kaj sciencon. La demando estas nur, ĉu oni kuraĝas memstare pensi?
Sed evidentigi la absurdecon de viaj teorioj certe estas plezuro por mi.
johmue:Fakte ne. Mi jam trifoje klarigis, ke eroj en la aero malpermesas vidi senfinan horizonton. Aparte de tio perspektivo kompreneble havas ankaŭ siajn limojn.ustra:Kio do okazas, se oni supozas, ke la tero estas plata? Tiam la radiuso de la tero estas senfinie granda, do la distanco de la horizonto estas senfinie granda. Do se la tero estus plata, oni de povus vidi la horizonton, ĉar ĝi estas senfinie for kaj ne videblus pro la malklareco de la aero.
La formulo por la supoza kurbeco de la tero estas tre simpla:
(D: distanco al la horizonto)
Sed en la realo oni klare povas vidi la horizonton. Tio do pruvas, ke la tero ne estas plata.
Sed mi jam povas antaŭvidi, ke vi ne akceptas tion, kvankam vi mem alportis tiun formulon. Kaj eĉ ne konsideru pridubi la formulon. Estas simpla geometrio.
Kaj ke la distanco de la horizonto fakte dependas de la alteco de la okuloj vi povas facile observi. Exemple ĉe granda lago.
Pli kaj pli malfaciliĝas eviti primoki vin.
Kio vere pli kaj pli malfaciliĝas estas eviti primoki vin kiel scienciston.