ورود به محتوا

Do, la Brita parlamento ĵus elektis bombi en sirio.

از Vestitor, 2 دسامبر 2015

پست‌ها: 23

زبان: Esperanto

Vestitor (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2015،‏ 22:44:51

Do, la Brita parlamento ĵus voĉdonis bombi en Sirio; estis plimulto de 174.

Kio pensas vin? (aŭ kion pensas vi?).

Vestitor (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2015،‏ 23:26:04

Nenio? Estas tre trankvila ĉi tie.

squishy_mage (نمایش مشخصات) 3 دسامبر 2015،‏ 3:42:39

Mi ne scias ĉu bombi en Sirio estas bona ideo. Daesh estas grava problemo, sed bombi landojn estas ankaŭ grava afero. Ĉu la Brita havas bonan planon por ataki Daesh-on sen ataki senkulpojn?

al_lastor (نمایش مشخصات) 3 دسامبر 2015،‏ 5:49:37

Mi opinias, ke antaŭbombe Britujo devas demandi Asadon aŭ UN, ĉu ĝi rajtas aŭ ne.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 3 دسامبر 2015،‏ 6:47:44

al_lastor:Mi opinias, ke antaŭbombe Britujo devas demandi Asadon aŭ UN, ĉu ĝi rajtas aŭ ne.
+1000

klmn (نمایش مشخصات) 3 دسامبر 2015،‏ 8:29:01

daesh ne estas Sirio

cromañon (نمایش مشخصات) 3 دسامبر 2015،‏ 10:20:20

klmn:daesh ne estas Sirio
daesh estas en multaj landoj. sed oni volas bombardi nur sirion. kial ne bombardi jemenon, libion, francion, saudarabion aŭ hispanion?

Fuzzy (نمایش مشخصات) 3 دسامبر 2015،‏ 10:30:54

Se britaj militaviadiloj hazarde enflugos la teritorion de Turkio por 17 sekundoj, ĉu la turkoj pafos ilin?

sergejm (نمایش مشخصات) 3 دسامبر 2015،‏ 10:52:53

Mi supozas ke britaj aviadiloj baziĝos sur turka flughaveno, por ke rusoj ne povi distingi britaj aviadiloj de la turkaj.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 3 دسامبر 2015،‏ 13:56:06

sergejm:Mi supozas ke britaj aviadiloj baziĝos sur turka flughaveno, por ke rusoj ne povi distingi britaj aviadiloj de la turkaj.
Estos tre danĝere por britaj pilotoj. Ĉu la brita estraro pretas oferi iliajn vivojn? Sed kiucele? Por provi protekti la turkojn?

بازگشت به بالا