Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
von piotrek92, 2. März 2008
Beiträge: 219
Sprache: Esperanto
Fuzzy (Profil anzeigen) 24. August 2008 16:03:11
dobri:Kvankam kartveloj atakis la unuaj, preskaŭ tuta mondo konsideras Rusion kiel agresanton.Ne tuta mondo, sed la tuta okcidenta mondo. Kaj ĝi konsideris Rusion kiel agresanto antaŭlonge de la eventoj en Kartvelio. "Imperio de Malbono", kiun ajn ĝi faras (aŭ ne faras), tio estas agresio.
dobri:Mi konsentas kun vi. Sed vi plene ignoras miajn vortojn pri la pacgardista mandato. Agoj de Rusio estas tute laŭleĝaj, ĉu vi kontraŭas?
Laŭ mia opinio veni milite al najbara lando sub preteksto ŝirmi la samnacianojn ne estas aprobinda, sed kondamninda.
dobri:Ĝuste pro tio la malgrandaj landoj timas Rusion.Tio estas vera frenezo. Kial timi iun kiu neniam rompas leĝon, kaj serĉi defendon de li ĉe iu, kiu leĝon malrespektas? Interalie, usonanoj ne tro impetegis defendi ĝian aliancanon... Kartvelaj trupoj batalas por Usono en Irako, sed Usono subtenis Kartvelion nur parole...
Elv (Profil anzeigen) 25. August 2008 12:56:44
Zorevij:Iome... Sed kial vi demandas?Mi volis scii, ĉu vi havas respondon pri via demando.
Zorevij:Argumentoj - publikaj vortoj de multaj rusaj politikistoj.???
Zorevij: Ukr. SSR "...heroldas pri sia INTENCON igi EN FUTURO... neŭtrala lando, kiu ne partoprenas en militaj blokoj..." ktp.Jes, Vi ĝuste citis la Deklaron. Diru al mi, ĉu membriĝado en NATO = nepartopenado en militaj blokoj?
Tio ne estas vera deklaro pri senblokeco.
Zorevij:Ukrainio neniel povas vivi sen Rusio. Same kiel sen Usono, Europo kaj aliaj landoj. Ni do ne estas en alia planedo.Bedaŭrinde, ke Vi ne estas nia prezidanto.
Zorevij:Interalie, rusaj civitanoj estas en multaj landoj. En Ukrainio kaj eĉ en Usono. Ĉu Rusio rajtas uzi armion por defendi ilin?Certe jes. Tio estas unu el multaj funkcioj de regno.
Zorevij:Se Vi estas pacifisto kial Vi batalas ĉi-tie?
Elv:Jes, mi protestas kontraŭ ajna uzado de armilo. Mi estas pacifisto. Mi estas strangulo, ĉu jes?
Ĉu vi protestas kontraŭ agoj de Usono kiam ĝi defendas siajn civitanojn?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Interalie, Ukrainio estas partoprenanto de okupacio de Irako.
Zorevij:Rusaj militistoj ĝis nun staras en Kartvelio, ne nur en S.Osetio (kvankam promesis delonge foriri).Nu, ja kartveliaj soldatoj ne revenas al siaj pozicioj. Kvankam devi. Pakto estas ambaŭflanka.
Zorevij:Ili ne povis tion fari, ĉar Rusio bombadis aerodromon.Ili ne povis forflugi, ĉar Kartvelio komencis militon. Mi rediras, ke ne Rusio, sed Kartvelio komencis militon.
Zorevij:Krom tio, se oni bombardas municiejon, ĝi povas eksplodi kaj pacaj homoj suferos. Ĝuste tio okazis en Gori.Kiam kartveloj komencis salvopafi urbojn, pereis pacaj homoj.
Elv (Profil anzeigen) 25. August 2008 13:10:55
Zorevij:Eble, Rusio atakis Kartvelion, ĉar Kartvelio ne _aĉetas_ nafton de Russio.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Kiammaniere Rusio devigis Kartvelion komenci mortigi pacajn homojn?
Vi devas konsenti, ke ne Rusio, sed Kartvelio komencis militon.
Se Vi konsentos kun evidenta fakto Via "konstruaĵo" rompiĝos.
Elv (Profil anzeigen) 25. August 2008 13:11:52
Zorevij:Mi estas tute konsenta kun Vi.
S-ro Zamenhofo estis granda idealisto, se li kredis, ke internacia lingvo povos savi homaron de militoj...
Nun kialoj de multaj militoj estas ekonomiaj (ne nur naftaj, nikko, sed ekonomiaj).
Por ŝanĝi tion, oni ŝanĝu la ekonomian sistemon.
Elv (Profil anzeigen) 25. August 2008 13:21:36
dobri:Kvankam kartveloj atakis la unuaj, preskaŭ tuta mondo konsideras Rusion kiel agresanton.Publika opinio estas direktema.
dobri:Ĝuste ni esperantistoj pruvu, ke ĝi tamen eblas!Aliaj esperantistoj konsentos kun mi?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
dobri (Profil anzeigen) 25. August 2008 15:45:53
Fuzzy: Sed vi plene ignoras miajn vortojn pri la pacgardista mandato. Agoj de Rusio estas tute laŭleĝaj, ĉu vi kontraŭas?Jes, mi kontraŭas. Neniu leĝo aprobas soldatojn veni al fremda lando.
dobri:Ĝuste pro tio la malgrandaj landoj timas Rusion.
Fuzzy:Tio estas vera frenezo. Kial timi iun kiu neniam rompas leĝon, kaj serĉi defendon de li ĉe iu, kiu leĝon malrespektas? Interalie, usonanoj ne tro impetegis defendi ĝian aliancanon... Kartvelaj trupoj batalas por Usono en Irako, sed Usono subtenis Kartvelion nur parole...Multaj homoj opinias, ke Rusio daŭrigas politikon de Sovetunio. Ĝuste Sovetunio rompis leĝon invadinte Ĉeĥoslovakion kaj poste Afganion. Kaj nun mi legis, ke Rusio instalas raketojn en Kaliningrada regiono.
Kial mi kredu, ke Rusio estas malsama ol estis Sovetunio?
Mi ne timas Usonon, ke ĝi invados Ĉeĥion, ĉar ĝi ne bezonas tion. Ĝi povas simple aĉeti nin.
Mi ne estas usona prezidanto, tial mi ne scias, kial Usono subtenis Kartvelion nur parole. Eble Usono vere timas vin.
Parenteze vi forgesis skribi, kiamaniere usona radaro en Ĉeĥio endanĝerigas Rusion?
nikko (Profil anzeigen) 25. August 2008 22:02:24
Nu vi simple eraras. Decidoj de UN certe aprobas tion, kaj rajtas probi. Des pli, certaj intertraktoj, kiuj ESTIS inter Rusujo kaj Kartvelio. Rusujo rajtis uzi forton, ĉar tio estis permesita laŭ intertrakto kiu estis kreita kun Kartvelio kaj aprobita de UN plene. Internaciaj intertraktoj kaj leĝoj estas pli gravaj ol naciaj. Tion ne mi decidis. Tia estas internacia juro. Unu el gravas principoj de UN "Supereco de internacia leĝo". Rusujo rajtis fari tion, kaj havas ĉiujn dokumentojn kaj pruvojn. Certe tial nek UN, nek okcidento, nek NATO reagis reale, nur vorte.
(paradokse, al mi tite ne gravas rajtoj, sed tiufoje juro estas ĉe rusia flanko)
Fuzzy (Profil anzeigen) 26. August 2008 07:38:51
dobri:Vi celis diri ke neniu leĝo aprobas rusajn soldatojn veni al fremda lango? Ja usonajn soldatojn en via lando vi aplaŭdas.Fuzzy: Sed vi plene ignoras miajn vortojn pri la pacgardista mandato. Agoj de Rusio estas tute laŭleĝaj, ĉu vi kontraŭas?Jes, mi kontraŭas. Neniu leĝo aprobas soldatojn veni al fremda lando.
dobri:Nun ni ne havas la sovetian ideologion, ĉu tio ne estas evidenta?dobri:Ĝuste pro tio la malgrandaj landoj timas Rusion.Fuzzy:Tio estas vera frenezo. Kial timi iun kiu neniam rompas leĝon, kaj serĉi defendon de li ĉe iu, kiu leĝon malrespektas? Interalie, usonanoj ne tro impetegis defendi ĝian aliancanon... Kartvelaj trupoj batalas por Usono en Irako, sed Usono subtenis Kartvelion nur parole...Multaj homoj opinias, ke Rusio daŭrigas politikon de Sovetunio. Ĝuste Sovetunio rompis leĝon invadinte Ĉeĥoslovakion kaj poste Afganion. Kaj nun mi legis, ke Rusio instalas raketojn en Kaliningrada regiono.
Kial mi kredu, ke Rusio estas malsama ol estis Sovetunio?
La raketoj en Kaliningrada regiono estas nur respondo al la raketoj en Pollando.
dobri:Kial ĝi ne aĉetis Irakon?
Mi ne timas Usonon, ke ĝi invados Ĉeĥion, ĉar ĝi ne bezonas tion. Ĝi povas simple aĉeti nin.
dobri:Sed vi fidas al ĝi vian sekurecon, ĉu tio ne estas stulte? Via lando estos en la danĝero pro la radaro, kaj eble Usono perfidos vin same kiel Kartvelion?
Mi ne estas usona prezidanto, tial mi ne scias, kial Usono subtenis Kartvelion nur parole. Eble Usono vere timas vin.
dobri:Mi ne forgesis tion, mi skribis, ke mi plene konsentas kun nikko.
Parenteze vi forgesis skribi, kiamaniere usona radaro en Ĉeĥio endanĝerigas Rusion?
Lasu min iom ilustri la situacion.
Imagu, ke la fama huligano de malproksima flanko de la vilaĝo, kiu jam kelkaj fojoj penetris en fremdajn domojn, starigas ĉe via najbaro videoregistrilon, kiu plene trarigardas vian domon kaj observadas ĉiun vian movon. Kaj ĉe alia via najbaro li metis siajn rabilojn. Al via demando "por kio ĉio tio?" li respondas, ke tio estas ne kontraŭ vi sed kontraŭ alia via najbaro. Sed la huligano jam kelkaj fojoj kaptiĝis mensogante. Vi proponis al li starigi liajn aĵojn pli proksime al lia kvazaŭa malamiko, sed la huligano ial rifuzis. Kaj ĉiun vian movon por iel defendi vin li kaj viaj najbaroj traktas kiel "agresemo" kaj "maldemokrateco".
Ĉu ĉio tio ne maltrankviligus vin? Ĉu viaj najbaroj ne riskus esti unuaj viktimoj de la eventuala konflikto? La konflikto mem povos esti ne tre granda, sed la najbaroj tre suferos ĉiuokaze, ĉu ne?
dobri (Profil anzeigen) 26. August 2008 16:28:30
Fuzzy:Ne. Mi opiniis ĉies soldatojn. Same la usonajn mi ne invitas, tamen mi komprenas, ke plimulto da ĉeĥoj ŝatas usonanojn en nia lando pli ol la rusojn.
Vi celis diri ke neniu leĝo aprobas rusajn soldatojn veni al fremda lango? Ja usonajn soldatojn en via lando vi aplaŭdas.
Fuzzy:Male. Usonaj raketoj en Pollando ankoraŭ ne troviĝas, sed la rusaj en Kaliningrada regiono jes. Almenaŭ laŭ rusa gazetaro. Mi mem ne vidis ilin. Tial mi ne povas aserti tion.
Nun ni ne havas la sovetian ideologion, ĉu tio ne estas evidenta?
La raketoj en Kaliningrada regiono estas nur respondo al la raketoj en Pollando.
Fuzzy:Demandu ilin. Verŝajne irakanoj jam tiam ege malamis Usonon. Kontraŭe plimulto da eŭropanoj admiras Usonon kaj strebas fariĝi ĝia civitano. Parenteze, kiujn landojn vi jam vizitis?
Kial ĝi ne aĉetis Irakon?
Fuzzy:Mi ne forgesis tion, mi skribis, ke mi plene konsentas kun nikko.Nun mi unuafoje legas pri intertrakto inter Rusio kaj Kartvelio, kiu donas al Rusio rajton uzi forton. Se ĝi vere ekzistas, tiam Rusio agas laŭleĝe. Sed kial Kartvelio protestis? Ĉu ili ne legis la intertrakton?
Via rakonto pri huligano estas trafa, tamen mi opinias, ke tio ne estas nia kazo. Post multaj jaroj la historio montros al niaj posteŭloj, kiu pravis.
Ĉiukaze mi dankas al vi pro via serioza diskuto. Tio estas demokratio - skribi kion mi opinias kaj legi kion opinias la aliaj. Kvankam mi ne ĉiam konsentas, tamen mi konsideras vin amiko.
Gryfek (Profil anzeigen) 26. August 2008 17:08:17