Al la enhavo

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

de piotrek92, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 19:02:51

Gryfek:Oni devas konstati ke Rusio neniam estis demokrata. Neniam estis tie libereco de potenco politika, de vorto kaj penso.
...
Sed estas la vero ke ka rusa lando, rusa potenco estis la ujo de plej granda malbono en nova historio.
Dankon Gryfek, almenaŭ tio estas sincere.
Sajnas al mi ke nia registaro jam seniluziiĝis en Okcidento kaj decidis ĉesi provi kontentigi ĝin...
Se ni ĉiuokaze estas Imperio de Malbono, stulte estus ne profiti de tio. Mi bedaŭras ke niaj trupoj ne eniris Tbilisi'n, kaptis kaj juĝis Saakaŝvili'n kiel Saddam'on!

Zorevij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 19:05:59

Elv:
Zorevij:Iome... Sed kial vi demandas?
Mi volis scii, ĉu vi havas respondon pri via demando.
Jes, mi parolis ne tute sincere. Mi skribis, ke sola vojo por Ukrainio estas NATO, sed mi scias alian vojon - plenumi ĉion, kion diros rusan Presiadanto. Tio signifas: unue - fordoni gasodukton al Russia, due - longigi tempolimon de bazado milita floto en Sevastopol poreterne (kaj senpage), deklari rusan lingvon kiel la duan ŝtatan. Krom tio, elekti novan Prsiadanton (laŭ rusa direktivo), ktp.
Fakte, Ukrainio devas iĝi unu el provincoj de Russio, kiel dum sovetia tempo.
Mi scias historion sufiĉe por kompreni, kion tio donas al ni.

Elv:
Zorevij:Argumentoj - publikaj vortoj de multaj rusaj politikistoj.
???
"Sergej Ivanov: "Russia ne intencas foriri de Sevastopol"
http://lenta.ru/russia/2004/07/25/fleet2/
D.Rogozin, konstanta reprezentanta de Rusio en NATO: "Koncerne bazo en Sevastopol, ĝi nenien iros. Ĝi simple ne havas lokon, kien ĝi povus iri".
http://www.peacekeeper.ru/ru/index.php?mid=6557

Vortojn de Jurij Luĵkov en Sevastopol mi ne serĉos. Se vi interesiĝas - uzu Google.

Elv:
Zorevij: Ukr. SSR "...heroldas pri sia INTENCON igi EN FUTURO... neŭtrala lando, kiu ne partoprenas en militaj blokoj..." ktp.
Tio ne estas vera deklaro pri senblokeco.
Jes, Vi ĝuste citis la Deklaron. Diru al mi, ĉu membriĝado en NATO = nepartopenado en militaj blokoj?
Membiĝi en NATO estas partopreno en milita bloko, certe. Mi citis la Deklaron por ilustri, ke senbloka status estas ne pli ol INTENCO, limtempo estas ne skribita. "En Futuro". Ĉu vi imagas, se en tiu dokumento oni skribis "Ukrainio intencas en futuro iĝi sendependa ŝtato"? Ĉu tio estus Dekraro pri suvereneco?
Elv:
Zorevij:Interalie, rusaj civitanoj estas en multaj landoj. En Ukrainio kaj eĉ en Usono. Ĉu Rusio rajtas uzi armion por defendi ilin?
Certe jes. Tio estas unu el multaj funkcioj de regno.
Ne! Regno rajtas defendi civitanojn nur en sia teretorio. Imagu, ke iaj rusa civitanoj kune krimos en alia lando. Polico de tiu lando kaptos ilin kaj senliberigas.
Rusa registaro diras, ke agoj de tiuj civitanoj ne estas krimo, kaj por defendi tiujn homojn bombardas ĉefurbon de najbara ŝtato.
Laŭ vi, tio estas eĉ ne rajto, sed devo de Rusio, ĉu jes?

Elv:
Se Vi estas pacifisto kial Vi batalas ĉi-tie? ridulo.gif
Mi esperas, ke miaj vortoj nenium murdas. ridulo.gif
Elv:Interalie, Ukrainio estas partoprenanto de okupacio de Irako.
Jes, bedaŭrinde. Se mi estus deputito, mi voĉdonus kontarŭ. Tio estis malbona decido.

Zorevij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 19:40:19

Fuzzy:
Mi konsentas kun vi. Sed vi plene ignoras miajn vortojn pri la pacgardista mandato. Agoj de Rusio estas tute laŭleĝaj, ĉu vi kontraŭas?
Se tio ne estos tro malfacile por vi, bonvolu diri, kiu donis tiun ĉi mandaton al Russio?
Mi demandis en diversaj ruslingvaj forumoj, sed neniu donis al mi referencon en ia oficialan dokumenton de UN.
En interreto mi ankaŭ nenion trovis krom nudaj vortoj pri ia mandato de UN.

Eĉ se la mandato ekzistas, ĉu ĝi permesas uzi forton ekster limoj de la konflikta regiono?
Fuzzy:Tio estas vera frenezo. Kial timi iun kiu neniam rompas leĝon, kaj serĉi defendon de li ĉe iu, kiu leĝon malrespektas?
La problemo estas, ke rusa kompreno de leĝo estas tro neantaŭvidebla por demokratiaj landoj.
Ili, ekzemple, ne komprenas, kial Kosovo ne rajtas esti sendependa, dum sendependeco de Suda Osetio kaj Abĥazio estas normale. (Interalie, en Abĥazion kartvelaj soldatoj eĉ ne eniradis).
Ili naive opinias, ke "genocido" estas tre serioza akuzo kaj ĝi postulas pruvojn. En Kosovo tiaj malgajaj faktoj estis, bedaŭrinde, pruvitaj. En Osetio kaj en Abĥazio - ne.
Ĉeĥoj, kiel vi vidas tie, ne povas kompreni, kial la radaro minacas al Rusio, se Rusio eĉ ne planas ataki Eŭropon aŭ Usonon.
Rusio ne estas malbona lando, Rusia estas tro enigma lando, kiun "oni ne povas kompreni per racio", kiel diris rusa poeto.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 20:46:11

Tsss tsss okulumo.gif, ne timigu la rusion, se ne ili ne volos reiri al afganio por eliri nin de la f...

Gryfek (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 23:08:24

Certe, Fuzzy, la Rusio denove mem malmaskiĝis. La Okcidento estas denove ŝokita. Ekzemple dum 150 jaroj Francio mankaresis la Grandan Rusan Ursinon (oni povas diri USSR okulumo.gif kaj lastatempe estis forpuŝita kun sia kontrakto de Sarkozy. La Usono sendis la ŝipon kvazaŭ medikan, kvazaŭ armean...

Post la 2-a mondmilito ĉiu homo devus kompreni ke
1. oni devas konservi la kontraktojn,
2. oni devas dissolvi la problemojn per diplomatio, ne per batalo kaj terorismo- se la diplomatio vanas oni povas uzi la forton sed nur kun la konsento internacia..

La unuon ne komprenis Saakaŝvili sed oni komprenu ke Osetio kaj Abkazio estas terenoj de Kartvelio. Li estus punita. Rusio ne komprenis unuon- ĝi ankoraŭ ne forigis sian armeon, male- ĝi ĝin plifortigas. La celo de Rusio estos oficiale la sankcio kontraŭ Eŭropo pro la Kosovo (bagatelo!) sed vere rusaj premiero kaj prezidanto- vere la unu unua persono! (Neniu tamen scias ĉu Putin ĉu Miedviedev)- strebas tute detrui la fontojn de la nafto ke Gasprom fariĝu la monopolo por Eŭropo. La celo simila kiel en la hejma batalo en Hispanio kiam Stalin kvazaŭ apogis la hispanajn komunistojn kaj vere profitis la tonojn de oro pro ilia dissangiĝo- geniulo! Pove la dua celo de hodiaŭa Rusio estas provoki ian internacian konflikton al kio Rusio estas propable preta. Mi nur ne komprenas kial rusa armeo mortigas civilojn, la liberajn personojn.. Ĝi estas terorismo. Rusio povas konkeri eĉ la tutan Kartvelion sed mortigi la liberajn personojn?! La krimo. Pove tia estas mentalo de rusa potenco eble iel poststalina- senjuĝa mortigo de Saakaŝvili, poste establo de Rusio la novan, agentan registaron. La registarojn de Osetio kaj Abkazio oni sendube jam establis. En Pollando oni konas tiun artifikon- unue mortigi la 16-ajn reprezentantojn de legitima registaro kaj poste sendi la agentojn direkte de Moskvo kiel Bierut kaj Gomolka. Same la japanaj faŝistoj kreis Manĝukuon. Bedaŭrinde, post tiuj teruraj faktoj oni ne povas pensi alie pri rusa registaro(=Medviedev aŭ Putin).

Respondante al Terurĉjo- almenaŭ nun la Rusio nenion trovos jam en Ukraino. Ĝi estos tute nebezoninda nun al ĝi. Sed vere- la Oranĝa Revolucio estis ia frapo al Rusio. Tamen estas malsane al Rusio havi tro multe da feŭditoj kaj servistoj kiel Lukaŝenko. Pove ĝi estas strategia eraro.

Gryfek (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 23:10:38

Mi malĝuste citis sian opinion.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 05:21:44

Gryfek, kion devis fari Rusio por kontentigi vin? Ĉu rapidege foriri el Osetio kaj Abĥazio kaj lasi al Kartvelio finmortigi la osetojn kaj la abĥazojn? Kion plu? Foriri el Ĉeĉenio, poste el Dagestanio, poste el tuta Kavkazio? Tiam vi estus kontenta, ĉu ne? Mi pensas ke ne. Okcidenton kontentigus nur plena detruo de Rusio, nenio malpli.
Diru, Gryfek, kio estas la necesa kondiĉo por ke Rusio plaĉu al vi? Vi diris sincere, bonvolu, daŭrigu!

Gryfek (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 13:42:29

Bonaj demandoj sed mi ne videblas la ĝustajn reformojn por Rusio. Laŭ mi pliparto da Rusoj neniam konsciigos pri vere tragediaj agoj faritaj de ilia lando. Ĉi fenomeno estas kiel malsano ke eĉ evidentaj hontegaj agoj estos poste balaitaj en mensogita historio instruita en lernejoj kaj kun la konsento de la tuta rusa nacio... Se troviĝos Ruso kiu maliluziiĝos en ĝusta tempo li estos vere modelo al mi simile kiel ekzemple Boris Pasternak aŭ Osip Mandelŝtam. Rusa nacio estas tre kapabla kaj ĉiam estos iu profeto okulumo.gif jurodivij

Pri Kartvelio- Rusio devas forigi sian armeon de tiu sendependa lando same kiel de la Osetio kaj Abkazio. Poste pagi pro faritaj domaĝoj- ĝi estas la detruo de naftaj fontoj kaj tiroj, kaj precipe la rekompencoj por familioj kies civilaj personoj pereis dum tiu "paca misio".

La masakroj en Ĉeĉenio estas la afero pli komplika. Mi ne konas ĝin tute sed laŭ multaj voĉoj la rusa registaro mem organizis teroristaj masakroj kaj poste akuzadis la Ĉeĉenojn. La detruo de tiu ŝtato estas nerekompencebla. Oni tro malmulte parolas en Eŭropo pri tiu tragedio. Fakte- Ĉeĉenio kaj Ĉeĉenoj estas la fremdo por Rusio.

Simila historio estis en mia lando. Pollando havis iam Litvon, Ukrainon, Belarusion, eĉ kelkaj jaroj ĝi tenis Moskvon kaj brutale establadis la "Dimitrojn". Mi estas mi, kaj mi vivas en 21-a jarcento; la masakroj de 17-a jarcento kaj Susanin ne tuŝas min tute sed vere- Pollando-Litovio ne estis justa okupante Rusion kaj reĝo-caro Ladislao la 4-a faris prave redonante la caran kronon al Rusoj. Nu Pollando estis de maro ĝis maro. Estis la regno, la potenco, sed vere Ukraino aŭ Litovio neniam estis Polaj, kaj se estis- ili estis kolonigitaj. Same Meksiko neniam estis Hispanio. La politiko de ekspansio estis ankaŭ la sukceso de Rusio kaj tial hodiaŭ ĝi tenas la plenan tabulon de Mendelejev en siaj terenoj. La tiranaj tradicioj de Katarino, Nikolao la 1-a, Aleksandro la 3-a, Lenin, Stalin pretigis landon por konkreri la trionon da mondo kaj poste komencis perdi terenojn. La Rusion devas regi la granda potenco por ataki ankaŭ fremdajn terenojn por teni la proprajn- malriĉajn, koruptitajn, postkomunajn en humileco kaj entuziasmo. Plej ĝuste estus disvolvigi la ekonomion de la lando kaj poste organizi la penajn reformojn de demokratiigo. La celo nealirebla ĉar la Rusion regas nun grupo postkomuna kiu ne rezignos mem de la potenco, posedaĵo, libera sfero por sukcese kaj kaŝe korupti, pove eĉ masakri kiel en mafio. Simile estas en nun Pollando sed nia koruptado estas vere eta kaj kompatinda ridulo.gif Ĝenerale mi vivas en la rilate febla ŝtato sed ĉiam mi povas preni la monon, aĉeti la bileton al Francio, Hispanio kaj foriri ridulo.gif Krome- la plurpartia registaro kun grava opozicio ŝajnas la kaŭzo de demokrata regado. Certe la gazetoj neniam estas tiel genuigitaj antaŭ prezidanto Kaczynski kiel Novaja Gazieta antaŭ Putin. Tie iel liberas esti la geja socialisto aŭ la demokrata katoliko.

Gryfek (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 13:53:31

Mi forgesis- la Rusio ege plaĉas al mi! Ĝia potenco estas terura sed la tuta Ruseco estas perfekta. Se Rusio estus humanitarista kaj "okcidenta" lando neniam plaĉus al mi Aĥmatova aŭ Pasternak ridulo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 14:08:54

Gryfek, dankon por via plena respondo!
Por finklarigi vian posicion, diru, bonvolu, kion devas fari Usono en Irako? Ĉu Kosovo devas esti sendependa, laŭ vi?

Reen al la supro