Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
от piotrek92, 02 март 2008
Съобщения: 219
Език: Esperanto
Fuzzy (Покажи профила) 26 август 2008, 19:02:51
Gryfek:Oni devas konstati ke Rusio neniam estis demokrata. Neniam estis tie libereco de potenco politika, de vorto kaj penso.Dankon Gryfek, almenaŭ tio estas sincere.
...
Sed estas la vero ke ka rusa lando, rusa potenco estis la ujo de plej granda malbono en nova historio.
Sajnas al mi ke nia registaro jam seniluziiĝis en Okcidento kaj decidis ĉesi provi kontentigi ĝin...
Se ni ĉiuokaze estas Imperio de Malbono, stulte estus ne profiti de tio. Mi bedaŭras ke niaj trupoj ne eniris Tbilisi'n, kaptis kaj juĝis Saakaŝvili'n kiel Saddam'on!
Zorevij (Покажи профила) 26 август 2008, 19:05:59
Elv:Jes, mi parolis ne tute sincere. Mi skribis, ke sola vojo por Ukrainio estas NATO, sed mi scias alian vojon - plenumi ĉion, kion diros rusan Presiadanto. Tio signifas: unue - fordoni gasodukton al Russia, due - longigi tempolimon de bazado milita floto en Sevastopol poreterne (kaj senpage), deklari rusan lingvon kiel la duan ŝtatan. Krom tio, elekti novan Prsiadanton (laŭ rusa direktivo), ktp.Zorevij:Iome... Sed kial vi demandas?Mi volis scii, ĉu vi havas respondon pri via demando.
Fakte, Ukrainio devas iĝi unu el provincoj de Russio, kiel dum sovetia tempo.
Mi scias historion sufiĉe por kompreni, kion tio donas al ni.
Elv:"Sergej Ivanov: "Russia ne intencas foriri de Sevastopol"Zorevij:Argumentoj - publikaj vortoj de multaj rusaj politikistoj.???
http://lenta.ru/russia/2004/07/25/fleet2/
D.Rogozin, konstanta reprezentanta de Rusio en NATO: "Koncerne bazo en Sevastopol, ĝi nenien iros. Ĝi simple ne havas lokon, kien ĝi povus iri".
http://www.peacekeeper.ru/ru/index.php?mid=6557
Vortojn de Jurij Luĵkov en Sevastopol mi ne serĉos. Se vi interesiĝas - uzu Google.
Elv:Membiĝi en NATO estas partopreno en milita bloko, certe. Mi citis la Deklaron por ilustri, ke senbloka status estas ne pli ol INTENCO, limtempo estas ne skribita. "En Futuro". Ĉu vi imagas, se en tiu dokumento oni skribis "Ukrainio intencas en futuro iĝi sendependa ŝtato"? Ĉu tio estus Dekraro pri suvereneco?Zorevij: Ukr. SSR "...heroldas pri sia INTENCON igi EN FUTURO... neŭtrala lando, kiu ne partoprenas en militaj blokoj..." ktp.Jes, Vi ĝuste citis la Deklaron. Diru al mi, ĉu membriĝado en NATO = nepartopenado en militaj blokoj?
Tio ne estas vera deklaro pri senblokeco.
Elv:Ne! Regno rajtas defendi civitanojn nur en sia teretorio. Imagu, ke iaj rusa civitanoj kune krimos en alia lando. Polico de tiu lando kaptos ilin kaj senliberigas.Zorevij:Interalie, rusaj civitanoj estas en multaj landoj. En Ukrainio kaj eĉ en Usono. Ĉu Rusio rajtas uzi armion por defendi ilin?Certe jes. Tio estas unu el multaj funkcioj de regno.
Rusa registaro diras, ke agoj de tiuj civitanoj ne estas krimo, kaj por defendi tiujn homojn bombardas ĉefurbon de najbara ŝtato.
Laŭ vi, tio estas eĉ ne rajto, sed devo de Rusio, ĉu jes?
Elv:Mi esperas, ke miaj vortoj nenium murdas.
Se Vi estas pacifisto kial Vi batalas ĉi-tie?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Elv:Interalie, Ukrainio estas partoprenanto de okupacio de Irako.Jes, bedaŭrinde. Se mi estus deputito, mi voĉdonus kontarŭ. Tio estis malbona decido.
Zorevij (Покажи профила) 26 август 2008, 19:40:19
Fuzzy:Se tio ne estos tro malfacile por vi, bonvolu diri, kiu donis tiun ĉi mandaton al Russio?
Mi konsentas kun vi. Sed vi plene ignoras miajn vortojn pri la pacgardista mandato. Agoj de Rusio estas tute laŭleĝaj, ĉu vi kontraŭas?
Mi demandis en diversaj ruslingvaj forumoj, sed neniu donis al mi referencon en ia oficialan dokumenton de UN.
En interreto mi ankaŭ nenion trovis krom nudaj vortoj pri ia mandato de UN.
Eĉ se la mandato ekzistas, ĉu ĝi permesas uzi forton ekster limoj de la konflikta regiono?
Fuzzy:Tio estas vera frenezo. Kial timi iun kiu neniam rompas leĝon, kaj serĉi defendon de li ĉe iu, kiu leĝon malrespektas?La problemo estas, ke rusa kompreno de leĝo estas tro neantaŭvidebla por demokratiaj landoj.
Ili, ekzemple, ne komprenas, kial Kosovo ne rajtas esti sendependa, dum sendependeco de Suda Osetio kaj Abĥazio estas normale. (Interalie, en Abĥazion kartvelaj soldatoj eĉ ne eniradis).
Ili naive opinias, ke "genocido" estas tre serioza akuzo kaj ĝi postulas pruvojn. En Kosovo tiaj malgajaj faktoj estis, bedaŭrinde, pruvitaj. En Osetio kaj en Abĥazio - ne.
Ĉeĥoj, kiel vi vidas tie, ne povas kompreni, kial la radaro minacas al Rusio, se Rusio eĉ ne planas ataki Eŭropon aŭ Usonon.
Rusio ne estas malbona lando, Rusia estas tro enigma lando, kiun "oni ne povas kompreni per racio", kiel diris rusa poeto.
Frankouche (Покажи профила) 26 август 2008, 20:46:11
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Gryfek (Покажи профила) 26 август 2008, 23:08:24
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Post la 2-a mondmilito ĉiu homo devus kompreni ke
1. oni devas konservi la kontraktojn,
2. oni devas dissolvi la problemojn per diplomatio, ne per batalo kaj terorismo- se la diplomatio vanas oni povas uzi la forton sed nur kun la konsento internacia..
La unuon ne komprenis Saakaŝvili sed oni komprenu ke Osetio kaj Abkazio estas terenoj de Kartvelio. Li estus punita. Rusio ne komprenis unuon- ĝi ankoraŭ ne forigis sian armeon, male- ĝi ĝin plifortigas. La celo de Rusio estos oficiale la sankcio kontraŭ Eŭropo pro la Kosovo (bagatelo!) sed vere rusaj premiero kaj prezidanto- vere la unu unua persono! (Neniu tamen scias ĉu Putin ĉu Miedviedev)- strebas tute detrui la fontojn de la nafto ke Gasprom fariĝu la monopolo por Eŭropo. La celo simila kiel en la hejma batalo en Hispanio kiam Stalin kvazaŭ apogis la hispanajn komunistojn kaj vere profitis la tonojn de oro pro ilia dissangiĝo- geniulo! Pove la dua celo de hodiaŭa Rusio estas provoki ian internacian konflikton al kio Rusio estas propable preta. Mi nur ne komprenas kial rusa armeo mortigas civilojn, la liberajn personojn.. Ĝi estas terorismo. Rusio povas konkeri eĉ la tutan Kartvelion sed mortigi la liberajn personojn?! La krimo. Pove tia estas mentalo de rusa potenco eble iel poststalina- senjuĝa mortigo de Saakaŝvili, poste establo de Rusio la novan, agentan registaron. La registarojn de Osetio kaj Abkazio oni sendube jam establis. En Pollando oni konas tiun artifikon- unue mortigi la 16-ajn reprezentantojn de legitima registaro kaj poste sendi la agentojn direkte de Moskvo kiel Bierut kaj Gomolka. Same la japanaj faŝistoj kreis Manĝukuon. Bedaŭrinde, post tiuj teruraj faktoj oni ne povas pensi alie pri rusa registaro(=Medviedev aŭ Putin).
Respondante al Terurĉjo- almenaŭ nun la Rusio nenion trovos jam en Ukraino. Ĝi estos tute nebezoninda nun al ĝi. Sed vere- la Oranĝa Revolucio estis ia frapo al Rusio. Tamen estas malsane al Rusio havi tro multe da feŭditoj kaj servistoj kiel Lukaŝenko. Pove ĝi estas strategia eraro.
Gryfek (Покажи профила) 26 август 2008, 23:10:38
Fuzzy (Покажи профила) 27 август 2008, 05:21:44
Diru, Gryfek, kio estas la necesa kondiĉo por ke Rusio plaĉu al vi? Vi diris sincere, bonvolu, daŭrigu!
Gryfek (Покажи профила) 27 август 2008, 13:42:29
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Pri Kartvelio- Rusio devas forigi sian armeon de tiu sendependa lando same kiel de la Osetio kaj Abkazio. Poste pagi pro faritaj domaĝoj- ĝi estas la detruo de naftaj fontoj kaj tiroj, kaj precipe la rekompencoj por familioj kies civilaj personoj pereis dum tiu "paca misio".
La masakroj en Ĉeĉenio estas la afero pli komplika. Mi ne konas ĝin tute sed laŭ multaj voĉoj la rusa registaro mem organizis teroristaj masakroj kaj poste akuzadis la Ĉeĉenojn. La detruo de tiu ŝtato estas nerekompencebla. Oni tro malmulte parolas en Eŭropo pri tiu tragedio. Fakte- Ĉeĉenio kaj Ĉeĉenoj estas la fremdo por Rusio.
Simila historio estis en mia lando. Pollando havis iam Litvon, Ukrainon, Belarusion, eĉ kelkaj jaroj ĝi tenis Moskvon kaj brutale establadis la "Dimitrojn". Mi estas mi, kaj mi vivas en 21-a jarcento; la masakroj de 17-a jarcento kaj Susanin ne tuŝas min tute sed vere- Pollando-Litovio ne estis justa okupante Rusion kaj reĝo-caro Ladislao la 4-a faris prave redonante la caran kronon al Rusoj. Nu Pollando estis de maro ĝis maro. Estis la regno, la potenco, sed vere Ukraino aŭ Litovio neniam estis Polaj, kaj se estis- ili estis kolonigitaj. Same Meksiko neniam estis Hispanio. La politiko de ekspansio estis ankaŭ la sukceso de Rusio kaj tial hodiaŭ ĝi tenas la plenan tabulon de Mendelejev en siaj terenoj. La tiranaj tradicioj de Katarino, Nikolao la 1-a, Aleksandro la 3-a, Lenin, Stalin pretigis landon por konkreri la trionon da mondo kaj poste komencis perdi terenojn. La Rusion devas regi la granda potenco por ataki ankaŭ fremdajn terenojn por teni la proprajn- malriĉajn, koruptitajn, postkomunajn en humileco kaj entuziasmo. Plej ĝuste estus disvolvigi la ekonomion de la lando kaj poste organizi la penajn reformojn de demokratiigo. La celo nealirebla ĉar la Rusion regas nun grupo postkomuna kiu ne rezignos mem de la potenco, posedaĵo, libera sfero por sukcese kaj kaŝe korupti, pove eĉ masakri kiel en mafio. Simile estas en nun Pollando sed nia koruptado estas vere eta kaj kompatinda
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Gryfek (Покажи профила) 27 август 2008, 13:53:31
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Fuzzy (Покажи профила) 27 август 2008, 14:08:54
Por finklarigi vian posicion, diru, bonvolu, kion devas fari Usono en Irako? Ĉu Kosovo devas esti sendependa, laŭ vi?