Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
od piotrek92, 02. marec 2008
Sporočila: 219
Jezik: Esperanto
piotrek92 (Prikaži profil) 12. avgust 2008 15:02:29
Terurĉjo:Kiam ni okupos Kartvelion, ni fondos tie realan demokration, samkiel NATO en Kosovo kaj Irako.Ne pensu, ke mi estanta polo, subtenas militon en Irako kaj unuflankan sendependigon de Kosovo. Pola registaro faras tion, kion plejmulto de poloj ne volas. Same estas kun usonaj raketoj en Pollando. Plejmulto de poloj ne volas tion.
Fuzzy (Prikaži profil) 12. avgust 2008 15:36:56
Terurĉjo:Rusio ĉiam estis, estas kaj estos imperio. Ĝi revas pligrandiĝi per fremdaj terpecoj. Krome, ĝi ĉiam evoluas per fremdaj terfosilioj, kial ne?Terurĉjo, vi per viaj ŝercoj timigis la polon, por kio?
Se ataki aliajn landojn estas permesate al multaj, kial Rusio ne rajtas tion?
Kiam ni okupos Kartvelion, ni fondos tie realan demokration, samkiel NATO en Kosovo kaj Irako.
Poloj ne timu, ke Rusio tuj okupos ilin. Ankoraŭ la tempo ne venis.
piotrek92, vi agnosku, ke Rusio ne provas konkeri Kartvelion, nur defendis osetojn kaj haltis! Ni ne transiras la limojn de la pacgardista mandato.
Ergazomai (Prikaži profil) 12. avgust 2008 15:45:19
piotrek92:Vi ne pravas! Rusio ne havas rajton ataki teritorion de Kartvelio. Osetio estas Kartvela provinco. Tiu "paca" agado de Rusio estas pro kelkaj kaŭzoj:Piotrek pravas laŭ mi. Kartvelio faris multajn erarojn, kaj Saakaŝvili estos punata pro tio, sed nun Rusio estas certe ĉio, krom "paca forto"...
Unue, ŝtonoleo de Kartvelio. Rusio volas havi monopolon de ŝtonoleo
Due, Rusio estas imperialisma lando kaj ĉie serĉas novajn teritoriojn kaj provas ricevi novajn provincojn.
Kaj, eble se Rusio havas rajton, neniu diros tion, ĉar nenio kredos ke Kartvelio - malgranda landeto, atakis Rusion - landon tre grandan. Kartvelio ne estas mem-mortulo.
Fuzzy, ne estas vere ke "Kartvela teritorio ne havas ion interesan". La tuta regiono estas tre riĉa je ŝtonoleo kaj diamantoj. Kaj en Kartvelio estas la komenco de la ŝtonoleaj duktoj irantaj en Eŭropo: prenante ilin, Rusio tre riĉiĝus. Nun, ĉu vi volas diri ke Rusio tute ne interesiĝas pri tiu riĉeco, kaj sia sola interesaĵo estas paco, konante la rusan estintecon? Nuuuu...
Fuzzy (Prikaži profil) 12. avgust 2008 15:56:53
Ergazomai:Fuzzy, ne estas vere ke "Kartvela teritorio ne havas ion interesan". La tuta regiono estas tre riĉa je ŝtonoleo kaj diamantoj. Kaj en Kartvelio estas la komenco de la ŝtonoleaj duktoj irantaj en Eŭropo: prenante ilin, Rusio tre riĉiĝus. Nun, ĉu vi volas diri ke Rusio tute ne interesiĝas pri tiu riĉeco, kaj sia sola interesaĵo estas paco, konante la rusan estintecon? Nuuuu...Tamen Kartvelio vere ne havas ŝtonoleon.
Ne gravas, la rusaj trupoj ne transiras la limojn de Suda Osetio, agnosku, malgraŭ ke la kartvelaj trupoj forkuris de ili!
La milito jam finiĝis, nun ni akumulas pruvojn de militkrimoj de Saakaŝvili.
Dozorca (Prikaži profil) 13. avgust 2008 11:04:45
Fuzzy (Prikaži profil) 13. avgust 2008 11:13:51
Dozorca:Mi opinias,ke Gruzio en tiu batalo estas evidente agresio,kaj Saakaszvili estas kriminala homo subtenata per USA.Osetia rajtas esti sendependa au kiel ili volas aparteni al rusio.Antau longa tempo en IX aĝo tie estis sendependa Osetia registro.Hodiau sur tiu tero vivas ĉirkau 66% osetoj kiu ne Volas vivi en gruzio,kaj kiu Gruzio en maniero arta ricevis tiu lando de Stalino.Gruzio ne havas morala rajto al tiu lando des pli,ke rekoni sendependo de Kosovo! Pardonu al mi,ke mi ne skribas pli multe,sed mi ne povas esprimi ĉion esperante.Dankon pro via opinio! Vi sukcesas ne esti viktimo de la informa milito.
sinjoro (Prikaži profil) 13. avgust 2008 11:21:37
Ĉu la vero tamen ne estas, ke Rusujo havas apetiton igi Sudan Osetion parto de Rusa Federacio? Ja s-ro Kokojti, la prezidento de Suda Osetio, diris vintre ĉi-jare, ke li celos ĉe la Konstitucia Tribunalo de Rusa Federacio aligi lian landeton parto de la federacio. Tiurilate rustrupa helpo al ribelantoj iĝas pli klara - kaj des pli klara estas, ke Kartvelujo volas protekti unuecon kaj sekurecon de sia lando.
Ankaŭ malkomfortas al Putino kaj lia nova pupo en Kremlo, ke apude okcidentanoj trovis amikon - do estas bona okazo montri sian forton (kaj ja rusaj trupoj tute ne limigis sin montri tiun forton en ribeligantaj provincoj! aviadiloj de rusa armeo disĵetis bombojn en pluraj regionoj de Kartvelujo)
Kaj krome - mi trovas i.a. ĉi-forume, ke niaj rusaj samideanoj ĉiam trovas, ke ĉiuj - krom Rusujaj kompreneble! - informagentejoj mensogas kiam temas pri rusaj agadoj iom diskutendaj...
Dozorca (Prikaži profil) 13. avgust 2008 12:05:26
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Fuzzy (Prikaži profil) 13. avgust 2008 15:11:07
sinjoro:Vi diris ke la sola intereso de Rusujo en tiu konflikto estas protekti rusajn civitanojn (kaj duavice - montri krimojn de la registaro de Saakaŝvili) - kvankam mi trovas la opinion ridinda, mi ne permesos al mi kompari ĝin kun argumentoj de pluraj dum mondhistorio diktatoroj, kiuj iel devis motivigi siajn militojn.Vi diras "ridinda opinio pri la protekto"? Ĉu subite mortigitaj dormintaj virinoj kaj infanoj ridigas vin?
sinjoro:Ĉu laŭ vi tio ke osetoj volas aliĝi la Rusion kaj Saakaŝvili volegas aliĝi NATOn estas bona kialo por lasi tutan popolon esti pereigita?
Ĉu la vero tamen ne estas, ke Rusujo havas apetiton igi Sudan Osetion parto de Rusa Federacio? Ja s-ro Kokojti, la prezidento de Suda Osetio, diris vintre ĉi-jare, ke li celos ĉe la Konstitucia Tribunalo de Rusa Federacio aligi lian landeton parto de la federacio. Tiurilate rustrupa helpo al ribelantoj iĝas pli klara - kaj des pli klara estas, ke Kartvelujo volas protekti unuecon kaj sekurecon de sia lando.
Ankaŭ malkomfortas al Putino kaj lia nova pupo en Kremlo, ke apude okcidentanoj trovis amikon - do estas bona okazo montri sian forton (kaj ja rusaj trupoj tute ne limigis sin montri tiun forton en ribeligantaj provincoj! aviadiloj de rusa armeo disĵetis bombojn en pluraj regionoj de Kartvelujo)
sinjoro:Ĉu vi vere kredas ke amaskomunikiloj diras veron? Ĉu vi aŭdis pri falsaj fotografaĵoj de Reuters pri "vunditaj kartvelaj civiluloj"?
Kaj krome - mi trovas i.a. ĉi-forume, ke niaj rusaj samideanoj ĉiam trovas, ke ĉiuj - krom Rusujaj kompreneble! - informagentejoj mensogas kiam temas pri rusaj agadoj iom diskutendaj...
sinjoro (Prikaži profil) 14. avgust 2008 09:23:12
Fuzzy:Ĉeĉenio en demokrata Rusujo jam de multaj jaroj estas pereigata - fakte perfektas tiu protekto
Ĉu laŭ vi tio ke osetoj volas aliĝi la Rusion kaj Saakaŝvili volegas aliĝi NATOn estas bona kialo por lasi tutan popolon esti pereigita?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)