Späť na obsah

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

od piotrek92, 2. marca 2008

Príspevky: 219

Jazyk: Esperanto

nikko (Zobraziť profil) 19. augusta 2008 15:30:50

Kiel al mi ne plaĉas kiam oni egaligas sovetunion kaj Rusujon, sovetunian estraron kaj rusojn. En sovetunio regis ideologio internaciisma, penanta disvastiĝi tra tuta mondo, sovetunio ja uzis ĉiun kapablon intrudi tiun ideologion. Nun Rusujo mem havas ideologion de okcidento, kion do ni disvasigu, kiun ideon? Eble vi dirus "Influon", sed por kio konkeri ĉeĥion aŭ alian landon? Por ke havi plian ribelan regionon kaj malŝpari monon por teni ĝin?

Rusujo nur volas revenigi teritoriojn en kiuj loĝas kompakte rusoj. Tio okazas ĉar sovetuniaj estroj pentris limojn ene de unio ebrie, kaj tute spitis al etnaj limoj. Kaj okazas nun ke 20 000 000 da rusoj estas ekster ilia patrujo. Sed ili neniam forveturis patrujon, ilin apartigis tiuj, kiuj eĉ ne povis antaŭvidi disfalon de sovetunio. Mi ne estas kontraŭ Ukrainio mem, kaj Kazaĥio mem, sed se ili ne volas financi rusajn lernejojn, ne oficialigas regione rusan lingvon por milionoj da rusoj, ili redonu tiujn partojn al ni, kaj ĉesos agresiemo. Nun eks-respublikoj uzas rusajn loĝantojn kiel venĝilo, en estonio rusoj eĉ ne estas civitanoj de lando (~45% de loĝantaro), kie estas homaj rajtoj? triono de loĝantaro de EU-lando ne havas balotrajton!!!. Ĉiuj diras, ke necesas korekti maljustecon de komunismo, do... necesas korekti ankaŭ landlimojn kiun starigis komunistoj ĉu ne? Okcidento parolas "ne", ĉar tio estas malutile por ĝi, Rusujo nenion parolos, 20 mln da homoj estas pli gravaj ol babilado, ĝi faros.

Fuzzy (Zobraziť profil) 19. augusta 2008 16:32:41

dobri:
Fuzzy:
Se vi opinias ke ekzistas "pli saĝaj" popoloj, kaj ekzistas "malpli saĝaj" popoloj, tio estas rasismo, ĉu ne? Tia opinio povus senkulpigi multon da krimoj... Kaj ni vidis tion antaŭe kaj vidas tion nuntempe! La "saĝa" lando bombas "malsaĝajn" por liberigi ilin de si mem.
Eble vi opinias tion rasismo, tamen ĉu ni povas konsideri kiel saĝaj la islamajn teroristojn? Religio antaŭ ĉio. Kiu kontraŭas tiun ni forpafos.
Tio estas ilia afero -- kian religion havi. Ĝis ili ne atakas aliajn landojn, kompreneble.
dobri:
Usona atako kontraŭ Irako ne estis manifesto de saĝa lando, tio estis malbona maniero montri al islamanoj, ke Usono ne timas ilin. Kiel mi jam aludis Usono konsideras sin Dio, kiu mem decidas kio konvenas kaj kio ne.
Laŭ mi tiu afero en Irako tute ne koncernas islamon, demokration ktp. Nur nafto, nenio alia. Kaj Usono ŝirmas siajn profitemajn celojn per la vortoj pri "Libero" kaj "Demokratio", kiel kutime. Ili eĉ mensogis pri nuklea armilo en Irako. Kaj vi, ŝajnas, bedaŭrinde estas la viktimo de ilia mensogo.
dobri:
Fuzzy:
Antaŭe vi estis kontrolataj de Sovetio, nun vi estas kontrolataj de Usono. Provu liberiĝi de Usona superrigardo, kaj ni vidos ĉu ili lasos vin liberaj aŭ simple ŝanĝos vian registaron.
Post 40 jaroj da kontrolado de Sovetio certe daŭros pluajn jarojn ol niaj civitanoj volos pluan ŝanĝon. Tamen vi pravas, ĉar nuna usona registaro certe ŝanĝus la nian registaron, se ĝi malobeus usonajn komandojn.
Dume ni ne bezonas kontraŭstari Usonon. Ĝi tute ne endanĝerigas nin.
Ĝi jam endanĝerigas vin -- rusaj raketoj ekcelos vian landon pro la radaro! Mi memorigas al vi: la radaro defendos ne vian landon, sed nur Usonon!

nikko (Zobraziť profil) 19. augusta 2008 17:53:41

Evidente pafitaj raketoj falos sur Eŭropon, Ĉeĥion kaj Pollandon, ne sur usonon.

dobri (Zobraziť profil) 19. augusta 2008 19:34:45

Fuzzy:
Ili eĉ mensogis pri nuklea armilo en Irako. Kaj vi, ŝajnas, bedaŭrinde estas la viktimo de ilia mensogo.
Kial vi povus diri tian sensencaĵon? Ĉu vi legas miajn mesaĝojn nur supraĵe? Bonvolu klarigi, kial vi strebas kolerigi min!
Fuzzy:
Ĝi jam endanĝerigas vin -- rusaj raketoj ekcelos vian landon pro la radaro! Mi memorigas al vi: la radaro defendos ne vian landon, sed nur Usonon!
Denove mi ne konsentas. Se la rusaj raketoj ekcelos mian landon, tio signifus, ke nuna rusa registaro pensas same kiel Breĵnev. Ĉiam pli kaj pli akceli militdanĝeron nur por montri al siaj civitanoj, ke Rusio estas granda. Kompreneble kiam rusaj raketoj ekcelos nin, des pli ni bezonos radaron por vidi ilin ĝustatempe. Eble tio ankaŭ signifus, ke Usono devos konstrui aliajn radarojn en diversaj landoj, por ke almenaŭ unu restus, se Rusio komencus militon.
Pardonu, sed mi esperis, ke vi estas klera homo, kiu ŝatas pacon. Eble mi eraris, ĉar vi minacas al mia lando, kvazaŭ la radaro estus mia afero. Mi esperas, ke ĝin pagos Usono, ĉar mi persone ne bezonas ĝin.
Eble nur post kiam usona radaro en mia lando savos iun rusan urbon antaŭ terorista raketo, tiam vi komprenos, ke la radaro estis bona ideo. Ĉu via gazetaro ne skribas, ke prizorgado de la radaro estos internacia inkluzive rusojn?

Fuzzy (Zobraziť profil) 19. augusta 2008 20:11:43

dobri:
Fuzzy:
Ili eĉ mensogis pri nuklea armilo en Irako. Kaj vi, ŝajnas, bedaŭrinde estas la viktimo de ilia mensogo.
Kial vi povus diri tian sensencaĵon? Ĉu vi legas miajn mesaĝojn nur supraĵe? Bonvolu klarigi, kial vi strebas kolerigi min!
Mi pardonpetas.
Mi ekpensis ke vi estas la viktimo de la mensogo ĉar vi skribis, ke la usona atako nur "estis malbona maniero montri al islamanoj, ke Usono ne timas ilin". Ĉu vi vere kredas ke Usono ne celis nafton? Ĉu vi vere ne aŭdis ke usonuloj publike mensogis pri la iraka nuklea armilo?
dobri:
Fuzzy:
Ĝi jam endanĝerigas vin -- rusaj raketoj ekcelos vian landon pro la radaro! Mi memorigas al vi: la radaro defendos ne vian landon, sed nur Usonon!
Denove mi ne konsentas. Se la rusaj raketoj ekcelos mian landon, tio signifus, ke nuna rusa registaro pensas same kiel Breĵnev.
Ne, ne, ne vian landon, sed la radaron, ĉar ĝi minacas al Rusio, tio ja estas evidenta! Bedaŭrinde la radaro situas en via lando...
dobri:
Ĉiam pli kaj pli akceli militdanĝeron nur por montri al siaj civitanoj, ke Rusio estas granda. Kompreneble kiam rusaj raketoj ekcelos nin, des pli ni bezonos radaron por vidi ilin ĝustatempe. Eble tio ankaŭ signifus, ke Usono devos konstrui aliajn radarojn en diversaj landoj, por ke almenaŭ unu restus, se Rusio komencus militon.
Vi konfuzas kialon kun sekvo. Komence Usono starigas la radaron, poste Rusio celos la raketoj.
dobri:
Ĉu via gazetaro ne skribas, ke prizorgado de la radaro estos internacia inkluzive rusojn?
Ĉu vere inkluzive rusojn? Mi aŭdis ke via registaro rifuzis lasi rusojn kontroli la radaron...

nikko (Zobraziť profil) 19. augusta 2008 20:30:03

Usona kaj EU estraro pensas kiel Stalin. Ili ĉirkaŭas solan Rusujon per milit-bazoj, Usono celigis raketojn al Moskvo, St-Peterburgo kaj eĉ al mia Iĵevsko, tio signifas ke indas krei pli mute da raketoj! Tiuj uloj en NATO planas konkeri Rusujon, kiel Hitlero, kiel Napoleono. Tion ni jam vidis en historio, sed ne plu tio ripetiĝos! Eŭropa lando germanujo komencis I mondmiliton kaj II mondmiliton kie ni perdis tiom da homoj. Kial ni pagu pro interesoj de tiuj diktatoroj? NATO estas organizo kreita por kontraŭi al Sovetunio. Post disfalo de Varsov-pakta organizo ĝi devis ankaŭ mem-disiriĝi, sed ne, tiu atavismo de malvarma milito ĝis nun vivas, kaj ŝajnas ke ne ŝanĝis strategion, nek celon. Celo estas dispartigi Rusujon por posedi naturajn resursojn. Kaj nun Kartvelio financita de NATO kaj Usono provokis Rusujon por nun kulpigi je imperialismo. Simpla afero. Por ili ne sufiĉas disfalo se Sovetio, ili volas tutan Rusujon.

(Ĉu ne plaĉas? Certe tiamaniere nun Eŭropo parolas pri Rusujo anstataŭ interparoli kaj solvi problemojn kune. Simpla ordinarula marasmo bazanta sur mencioj de historiaj okazoj, strangegaj komparoj kaj pensaj kliŝoj. Tiu marasmo fluas el TV-ekranoj kaj enkapiĝas per tv-cerbuloj)

Perfektaj stultaĵoj, ege influ-kapablaj. Mi iru labori en CNN aŭ BBC, ili ŝatas tian materialon.

draklight (Zobraziť profil) 20. augusta 2008 10:34:25

Dankon doni al mi viajn opiniojn pri la Kartveluja milito, sed, nikko, ŝajnas al mi tamen strangan, ke Kartvelio atakus tiel Rusujon por Usono. La nuna Usona pero por kontroli estas la komerco.
Kaj Usono havus nenian bonan kialon aŭ utilon por oferi alianculon milite.
Mi ankaŭ aŭdis, ke Rusaj soldatoj pretis ataki Kartvelujo kiam la pezartileria pafado komencis. Ia kaptilo.
Sed mi ne estas bone informita, kaj veras, ke estas stranga ke Kartvelujo havas tiajn militajn ilojn malgraŭ sia malriĉeco.

nikko (Zobraziť profil) 20. augusta 2008 11:36:26

58-a Rusuja armeo ĉe kaŭkazo estas lokigata tie post fino de Ĉeĉena milito. Estas armeo de "rapida reago", ĝi ĉiam pretas, kaj tiu preteco ĉefe estas ne por ataki Kartvelion sed por reagi teroristajn agojn en Rusuja norda kaŭkazo, ĉeĉenio, inguŝio kaj norda osetio. Evidente eblis tre rapide direktigi armeon Kartvelujen.

Ankaŭ esplorado (spionado) donis informon pri amasiĝo de kartvela armeo apud S.Osetio, kaj ili pretiĝis por plej malbona okazo(por tiu okazo ja ekzistas armeo). Kaj kartveloj sukcese provokis.

Pri milito, kiel rimedo de Usono. Nun ĝi estas neĉesa en Usono. Tiel estas plej facile ŝajnigi Rusujon kiel diablo. Usonaj milit-firmaoj postulis mendojn por Kartvela armeo - profito, generaloj bezonis taskojn kaj sukcesojn - profito, politikoj bezonis kialon por kritiki Rusujon akre- profito(nun ili havas tiun kapablon, precipe respublikanoj, baldaŭ estos ja elektoj de prezidanto. McCain nun havas motivon por ludi sian agresieman rolon ktp).

Nun, kiam ĉio okazis, okcidento ne volas reale reagi. Estos ludo tute ne ligita kun sorto de Kartvelio. Mi klarigos. Se okcidento volus puni Rusujon, ĝi simple frostigus Rusujajn kontojn en okcidentaj bankoj. Sed ili tion ne faris. Nun okazas alia afero. Ĉiu penas profiti el tiu milito. Generaloj diras "Donu al ni miliardon da dolaroj, ni DEVAS krei novajn armilojn por defendi ne tiu monstro", politikoj kiuj elektiĝas diras "Jen! Ni ja diris ke Rusujo estas danĝera!", ili ankaŭ profitas. Ĉiu uzos tion, kaj kiam finiĝos la resurso por politika aŭ ekonomia profito, tiun aferon ĉiuj forgesos tuj. Ne multaj vere pensas pri vivoj de kartveloj, osetoj abĥazoj kaj rusaj soldatoj.

draklight (Zobraziť profil) 20. augusta 2008 13:10:55

Do, vi pensas ke tiu atako estus pero por ke respublikanoj(kiel McCain)gajnu la Usona prezidenta elekto? Ni esperu ke Obama iĝos prezidento.
Estas nekredebla unuavide, sed ebla.
Veras, ke la Usona registaro jam mensogis pri la nukleaj armiloj en Irakujo.
Kion pensi ni devas?
Mi ne scias. Sed, dankon rememorigi al mi ke ĉio, kion diras la TVon, kaŝas certe kaptilojn.
La politikaro estas tiel mensogplena.
Mi informos min plu pri ĝi.

nikko (Zobraziť profil) 20. augusta 2008 14:51:10

Ne mi ne diras ke atako estis pro unu certa kaŭzo. Estis hazarda amasiĝo de kaŭzoj po ĉiuj, kaj tio okazis. Kaj mi certas ke Kartvelio ne atakus sed aprobo de Usono. Dum bataloj estis kaptitaj usonanoj partoprenantaj kartveliajn regimentojn, eble lerteco de sola kartvela armeo ne sufiĉis. Ĉu kartvelio sendis usonanojn militi pro si perforte?

Nahor