Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 2008-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 644

Lingvo: Esperanto

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-13 01:00:11

AlfRoland:....ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.

Nur unu afero ineresas min: Ĉu vi, Josell, apartenas al tiuj, kiuj plenumu tiun ordonon?

Bonvolu respondi jes aŭ ne?
Ne (mi ne estas judia)

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-13 08:19:44

josell:
AlfRoland:....ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.

Nur unu afero ineresas min: Ĉu vi, Josell, apartenas al tiuj, kiuj plenumu tiun ordonon?

Bonvolu respondi jes aŭ ne?
Ne (mi ne estas judia)
Ĉu biblio nur koncernas la judojn? Kial do uzas ĝin la tuta kristaneco?

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-13 23:44:49

AlfRoland:
josell:
AlfRoland:....ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.

Nur unu afero ineresas min: Ĉu vi, Josell, apartenas al tiuj, kiuj plenumu tiun ordonon?

Bonvolu respondi jes aŭ ne?
Ne (mi ne estas judia)
Ĉu biblio nur koncernas la judojn? Kial do uzas ĝin la tuta kristaneco?
Oni uzas la judiajn tekstojn por tiel kompreni la Kristajn.

Aparte, la leĝoj ŝanĝas, kaj tia leĝo nur funkciis por la esto de tia tempo, kiu jam pasis.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-14 13:55:34

josell:Oni uzas la judiajn tekstojn por tiel kompreni la Kristajn.

Aparte, la leĝoj ŝanĝas, kaj tia leĝo nur funkciis por la esto de tia tempo, kiu jam pasis.
Interese! En mia biblio mi ne trovas sciigon ke la ordono nur validas por judoj kaj ke ĝi nun eĉ ne validas por ili. Bonvolu informi min kie mi povas legi pri tio. En Svedio oni informas pri novaj kaj ŝanĝitaj leĝoj en "Sveda Statutaro" (Svensk författningssamling). Ĉu Dio eble havas ion similan?

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-15 03:13:33

AlfRoland:
Interese! En mia biblio mi ne trovas sciigon ke la ordono nur validas por judoj kaj ke ĝi nun eĉ ne validas por ili. Bonvolu informi min kie mi povas legi pri tio. En Svedio oni informas pri novaj kaj ŝanĝitaj leĝoj en "Sveda Statutaro" (Svensk författningssamling). Ĉu Dio eble havas ion similan?
Kvankam Jesuo ne forprenis la judiajn leĝojn, li ja komprenis kaj komprenigis ilin korekte.

Tamen, ne ĉiu leĝo estas por ĉia tempo. Ekzemple, kiam Jesuo venis, jam oni ne bezonis sekvi la ordonon de atendi la sanktan venonto, ĉar li jam venis.

Tiel okazas al kelkaj aliaj leĝoj, sed Jesuo jam klarigis tiajn aferojn, kiuj la homaro antaŭe mis-komprenis kaj mis-instruis.

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-16 14:41:47

Eble Dio estas figura personeco de nia propra super-egoo. Parto de psikologio, analogia al konscieco. Ekzistanta en ni, sed ne obeanta racion. Tiukaze mi kredas Dion.

Se vi demandus, ĉu mi kredas ke en ĉielo sidas avo kun blanka barbo kiu kreis ĉiujn kaj nun ordigas mondon, mi respondus ke mi ne kredas.

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-16 23:58:07

nikko:e vi demandus, ĉu mi kredas ke en ĉielo sidas avo kun blanka barbo kiu kreis ĉiujn kaj nun ordigas mondon, mi respondus ke mi ne kredas.
Mi pensas egale respekte tio lasta. okulumo.gif

Laŭ mia opinio, preter-natura Dio(j) ne estUs imagebla kvazaŭ aliaj dimensioj.

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-21 15:16:11

nikko:Eble Dio estas figura personeco de nia propra super-egoo. Parto de psikologio, analogia al konscieco. Ekzistanta en ni, sed ne obeanta racion. Tiukaze mi kredas Dion.
josell:Li difiniĝis tiel: "Mi estas tiu kiu mi estas."
Ĉiu homo sentas: "mi estas". Tia sin-conscio estas sento de Dio. Ni ĉiuj estas eroj de Dio.

P.S. Biblio miopinie estas nur libro, kiun antikvaj homoj skribis. Krom ĝi ekzistas ankaŭ aliaj interesaj antikvaj libroj.

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 13:21:20

Kial ni devas esti nepre aŭ kredantoj aŭ ne-kredantoj? Kial oni ne volas filozofion?

Materiistojn oni rigardas kiel ne-kredantojn, ĉar ili kvazaŭ ne kredas je Dio. Sed ilia Materia estas ilia Dio. Ili kredas, ke ĉio estas materia, nenio krom tio. Materiismo ankaŭ estas religio kiel kristanismo aŭ islam.

P. S. Ne impliku materiismo kun scienco. Ekzemple Albert Einstein (same kiel multaj modernaj mondfamaj fizikistoj) kredis je Dio.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-23 19:48:59

Unue: Dankon Iĉo, mi tute konsentas kun kion vi skribis.
Jam antaŭe mi skribis ke preskaŭ ĉiuj kredantaj partoprenantoj en ĉi tiu fadeno havas sian propran difinon de Dio.

rosto:
Ĉiu homo sentas: "mi estas". Tia sin-conscio estas sento de Dio. Ni ĉiuj estas eroj de Dio.
Post tio mi eĉ devas ŝanĝi al: Ni ĉiuj estas dioj. Vere tre opurtuna sinteno ("Mi kredas je mi"). Subite la kvanto de kredantoj kreskis al 100%!!

rosto:Kial ni devas esti nepre aŭ kredantoj aŭ ne-kredantoj?
Antaŭ ol diskuti ĉu ni kredas aŭ ne kredas je Dio, necesas precizan definon de Dio. Havante tian definon ne eblas alia respondo ol "jes" aŭ "ne" al tiu demando.
Laŭ mi ne eblas diri ke Dio "iomete" ekzistas. Ankaŭ mi petas definon de la termino "materiisto".

Reen al la supro