Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 2008-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 644

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-24 11:33:19

rosto:Kial ni devas esti nepre aŭ kredantoj aŭ ne-kredantoj? Kial oni ne volas filozofion?
Ĉiu homo devas nepre esti kredanto aŭ nekredanto, ĝi estas same priskribebla kiel naskiĝloko aŭ nomo (ekz. ĉiu homo surtere aŭ naskiĝis en Parizo, aŭ ne naskiĝis en Parizo). Oni ne povas kredi duone aŭ iom kredi, temas ja pri logika elekto: io aŭ ne-io. Por respondi tiun demandon "ĉu vi kredas" vi ne devas precizigi je KIA dio vi kredas - se vi tion precizigas ja, la respondo estas memkomprenebla.
Kaj kiun rilaton havas ĉi tie filozofio? ridulo.gif

rosto:
Materiistojn oni rigardas kiel ne-kredantojn, ĉar ili kvazaŭ ne kredas je Dio. Sed ilia Materia estas ilia Dio. Ili kredas, ke ĉio estas materia, nenio krom tio. Materiismo ankaŭ estas religio kiel kristanismo aŭ islam.
Denove vi diras pri kvazaŭ-kredo. Vi uzas tiun ĉi vorton alisence kaj oni ne povas intermiksi sciencon kun iu nenatura, superpotenca kaj kontraŭfizika forto.

rosto:
P. S. Ne impliku materiismo kun scienco. Ekzemple Albert Einstein (same kiel multaj modernaj mondfamaj fizikistoj) kredis je Dio.
Albert Einstein estis ateisto, mi ne scias laŭ kiu informfonto vi skribas pri li kiel pri dikreanto.

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-24 15:50:55

AlfRoland: mi petas definon de la termino "materiisto".
Materiisto estas tiu homo, kiu kredas ke nur materio vere ekzistas, nenio krom tio, ĉio en la mondo estas nur movo kaj formoj de materio.
Kutime kiam ektemiĝas pri kredo je Dio, tuj aperiĝas du personoj: Bibliulo kaj Materiisto. Tiuj du pretendas, ke aliaj vidpunktoj krom iliaj du ne ekzistas, sed ekzistas nur du vidpunktoj: bibliismo kaj materiismo-nekredismo.
okulumo.gif Oni povas suspekti, ke tiuj du partoprenas al unu organizo.

sinjoro:Albert Einstein estis ateisto, mi ne scias laŭ kiu informfonto vi skribas pri li kiel pri dikreanto.
Lastan fojon mi estis informita pri tio de filmo "Einstein's unfinished symphony" de BBC.

P.S. Jes, ni ĉiuj estas Dioj, sed bedaŭrinde preskaŭ neniu vere kredas je si mem. Do "la kvanto de kredantoj" ne "kreskos al 100%!!"

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-25 01:45:13

sinjoro:Albert Einstein estis ateisto, mi ne scias laŭ kiu informfonto vi skribas pri li kiel pri dikreanto.
Li estis nek sendiisto nek religiisto. Ne senscie parolu, bolvol'.

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-25 06:56:07

Mi ne povas kompreni la ateistojn en tiu ĉi fadeno... Kion ili volas? Neniigi subjektivajn sentojn de kredantojn? Pruvi ke Dio ne ekzistas?

Amon ankaŭ neniu vidis, sed ĝi evidente ekzistas, samkiel kredo je Dio. Kaj amd\baŭ havas rolojn en vivo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-25 08:51:03

nikko: Neniigi subjektivajn sentojn de kredantojn? Pruvi ke Dio ne ekzistas?
Nikko, ne estas tasko de ateisto pruvi ke dio ne ekzistas. Kiam sciencisto ekhavas teorion estas lia tasko pruvi ke la teorio validas. Same, estas tasko de kredantoj pruvi la ekziston de iliaj dioj. Se Dio estas subjektiva sento de kredanto mi akceptas la ekziston de Dio. Sed ankaŭ kredo je ogroj, fantomoj, koboldoj ktp estas subjektivaj sentoj de kredantoj. Tiajn fenomenojn ni kutime nomigas "superstiĉo" aŭ "halucino". Senkritika kredo povas esti tre danĝera ĉar estas facile al senskrupuloj manipuli tiajn homojn. Mi jam antaŭe skribis pri murdo ene de kristana eklezio en Svedio.
Estus dezirinde ke kredantoj unuiĝu pri kio ESTAS dio.

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-25 10:30:24

Subjektiva sento?
Ja ĉiuj sentoj estas subjektivaj.
Nu, mi mem ne sentas, ke Dio ekzistas. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-25 11:06:29

* Bv. forigi *

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-25 12:50:30

josell:
sinjoro:Albert Einstein estis ateisto, mi ne scias laŭ kiu informfonto vi skribas pri li kiel pri dikreanto.
Li estis nek sendiisto nek religiisto. Ne senscie parolu, bolvol'.
Vi skribas senkonscie. Laŭ religiuloj se iu homo diras pri dio, dieco, religio ktp. - aŭtomate estas kredanta persono. Oni tre ofte senkomprene priskribas metaforojn de Einstein pri la naturo, ekz. ke "dio ne ludas ĵetkubojn". Por li beleco de la naturo estis dio. Se iu ajn diros, ke por li/ŝi ekz. mono estas dio.. ĉu tio havas la saman signifon kiel esti kredanto je superfizika potenco? Certe ne. Parolante pri Einstein kredantoj ne dividas religian senton kaj religiemon de Einstein.

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-25 15:26:48

En tia filmo "Nefinita simfonio de Ajnstajno" Einstein diris pri Hajzenberga principo de ne-certeco: "Miaj kolegoj opinias, ke oni influas al Dio nur spektante Dion". (Kiu ne komprenas, lernu kvantuman mekanikon) rido.gif
Jen tio, kio estas: ni ĉiuj estas Dio (aŭ Dioj).
Almenaŭa senco de Milanda anekdoto estas tia, ke dua malsanulo estas sana, kaj psikiatro estas malsana. lango.gif

eurimaco (Montri la profilon) 2008-novembro-25 19:09:19

Jes, certe mi kredas je Dio. Nur la frenezuloj ne kredas je Dio. Ĉiu pensas laŭ lia penso. Ĉiu havas la rajton je pensi kiel li volas. sal.gif

Reen al la supro