Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 644
Lingvo: Esperanto
Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-novembro-27 15:08:16
Sammondane,
Ĥod
rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-28 13:23:48
Iĉo:Ĉu io alia ekzistanta estus nur definebla kiel alia speco de materio?Ĉu ankaŭ homa libera volo, capablo elekti libere kiel agi aŭ pensi, estas ankaŭ speco de materio? Kiel tio eblas? Al mi ŝajnas logike diri, ke materio ne povas havi liberan volon.
Aŭ libera volo ne ekzistas, aŭ ekzistas io krom materio.
sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-28 13:46:07
rosto:Kvankam mi uzos troan simpligon... libera volo estas speco de materio. Ja homa cerbo laboras per elektraj impulsoj kaj ĥemiaĵoj, do temas pri tute simpla materio, ne io ekstermonda. Iom simile al komputilaj dosieroj, kiujn en malmola disko prilaboras elektro kaj magnetondoj.
Ĉu ankaŭ homa libera volo, capablo elekti libere kiel agi aŭ pensi, estas ankaŭ speco de materio? Kiel tio eblas? Al mi ŝajnas logike diri, ke materio ne povas havi liberan volon.
Aŭ libera volo ne ekzistas, aŭ ekzistas io krom materio.
rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-28 14:53:11
Se materiisto faras ion malbonan, li povas diri: "Tio estas nur rezulto de elektraj impulsoj kaj ĥemiaĵoj en mia cerbo. Ne estas mia kulpo".
Bona rimedo por eviti respondecon!
AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-28 22:37:58
rosto:A-ha! Jen, ni trovis radikon de malbono...Mi estas ateisto, ĉu mi ankaŭ el via vidpunkto estas materiisto mi ne scias. Tamen mi severe protestas kontraŭ via eldiro. Mi ne tute certas pri via defino de la termino "Dio" sed se mi pritraktas kristanismon, ĝuste estas kredantoj kiuj senzorge fuĝas el la persona respondeco. Sufiĉas poste peti al Dio pardonon sendepende de kion vi faris. En katolisismo vi eĉ povas pagi por indulgenco.
Se materiisto faras ion malbonan, li povas diri: "Tio estas nur rezulto de elektraj impulsoj kaj ĥemiaĵoj en mia cerbo. Ne estas mia kulpo".
Bona rimedo por eviti respondecon!
Ni ateistoj ne havas Dion kiu pardonas nin kaj pro tio ni plene devas respondi pri niaj agoj.
Kredo je dioj ne diferencas de kredo je ekzemple astrologio. En ambaŭ okazoj temas pri superstiĉo. Antaŭ nelonge mi en gazeto vidis amuzan ŝercodesegnon, en kiu du astroj interparolis. Unu el ili diris: "Mi ekhavis strangan imagon ke niaj pozicioj forte influas la seksan vivon de bubo en Säffle (sveda urbeto)". Al tio la alia astro respondis: "Idioto!!"
danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-28 23:16:03
1) De antaŭ pluraj jarcentoj oni ne plu povas gajni indulgencon kontraŭ pago de mono.
2) En katolika doktrino, ne sufiĉas peti pardonon pro oniaj pekoj, estas necese kiel eble plej komplete ripari la malbonon faritan (aŭ la bonon neglektitan fari).
Amike,
Daniel
rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-29 05:27:44
AlfRoland:Mi ne tute certas pri via defino de la termino "Dio" sed se mi pritraktas kristanismon, ĝuste estas kredantoj kiuj senzorge fuĝas el la persona respondeco. Sufiĉas poste peti al Dio pardonon sendepende de kion vi faris. En katolisismo vi eĉ povas pagi por indulgenco.Mi konsenatas. Pri tio mi diras. Multaj homoj ne volas regi sian propran vivon. Io alio regas: Dio, dioj, steloj, planedoj, bonaj kaj koleraj spiritoj, socia sistemo, "objektivaj cirkonstancoj", leĝoj de cerb-laboro, digestado, k.t.p.
Ni ateistoj ne havas Dion kiu pardonas nin kaj pro tio ni plene devas respondi pri niaj agoj.
Kredo je dioj ne diferencas de kredo je ekzemple astrologio.
Pri defino de la termino "Dio" mi ankaŭ tute ne ceratas. Ĉu tia defino ekzistas? Ankaŭ ne estas klare, pri kio parolas sen-diistoj kiam ili neas ekziston de Dio. Kion ili neas? Ili ne scias, kaj ili komencas diri, ke Biblio estas stulta libro. Nu, ĝi estas stulta. Sed ĉu nur en Biblio pri Dio estas skribita? Se vi pruvas, ke Biblio estas stulta, vi ne pruvas, ke Dio ne ekzistas.
rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-29 05:42:55
danielcg:2) En katolika doktrino, ne sufiĉas peti pardonon pro oniaj pekoj, estas necese kiel eble plej komplete ripari la malbonon faritan (aŭ la bonon neglektitan fari).Katolikoj faras bone, adoptante principoj de humanizmo.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-29 20:55:24
rosto:La supran citaĵon mi tute ne kontraŭas.
Mi konsenatas. Pri tio mi diras. Multaj homoj ne volas regi sian propran vivon. Io alio regas: Dio, dioj, steloj, planedoj, bonaj kaj koleraj spiritoj, socia sistemo, "objektivaj cirkonstancoj", leĝoj de cerb-laboro, digestado, k.t.p.
rosto:Ĝuste ĉar vi konsentas ke la Biblio estas stulta, mi demandas ĉu vi opinias vin kristano, ĉu vi apartenas al alia religio aŭ ĉu vi kreis tute propran dion? Se ni ne scias pri kia dio ni diskutas, dio nur estas tri literoj sensignifaj. Estas ne tasko de ateistoj pruvi neekziston de dio, estas tasko de kredantoj pruvi EKZISTON, ĉar nur ili eble havus ion por montri al ni paganoj.
Pri defino de la termino "Dio" mi ankaŭ tute ne ceratas. Ĉu tia defino ekzistas? Ankaŭ ne estas klare, pri kio parolas sen-diistoj kiam ili neas ekziston de Dio. Kion ili neas? Ili ne scias, kaj ili komencas diri, ke Biblio estas stulta libro. Nu, ĝi estas stulta. Sed ĉu nur en Biblio pri Dio estas skribita? Se vi pruvas, ke Biblio estas stulta, vi ne pruvas, ke Dio ne ekzistas.
rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-30 04:42:32
Plu pri materiistoj kaj iliaj cerbaj impulsoj. Cerbaj impulsoj aŭ io simila materia kondutas laŭleĝe aŭ okaze, sed ne laŭ libera volo. Eble materiistoj opinias, ke ili estas tiuj impulsoj, sed ili eraras laŭ mi.
AlfRoland:Estas ne tasko de ateistoj pruvi neekziston de dio, estas tasko de kredantoj pruvi EKZISTON, ĉar nur ili eble havus ion por montri al ni paganoj.Kial? Ŝajne historie kredo je Dio estas pli frua ol ne-kredo. Do kial kredantoj devas pruvi, kial ne ateistoj?
Pri paganoj mi ne komprenis.
AlfRoland:Se ni ne scias pri kia dio ni diskutas, dio nur estas tri literoj sensignifaj.Ne estas certe tiel. Ne forgesu, ni estas esperantistoj, por ni estas grave klarigi tutmondan sencon de tiu vorto. Ni ne devas paroli pri Dio de iu ajn unu aŭ de ia propra religio.