目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

cursbenicassim,2008年8月26日の

メッセージ: 644

言語: Esperanto

AlfRoland (プロフィールを表示) 2008年12月7日 7:59:49

rosto:- Kara Dio! Mi petas pardoni min pro mia partopreno en ĉi tiu blasfema fadeno. Tio estis peko de mi.
-Trankviliĝu, ne estas problemo. Verdire, tio estis mia plano por ke ci partoprenu kaj komprenu, ke ne indas disputi kun tiuj ateistoj.
-Dankon. Ciaj vojoj ĉiam gvidas al bono.
-Jes, mi scias.
Ĉu ne estas bone diskuti kun vi mem, laŭ antaŭa aserto vi ja estas dio? Do vi ĉiam ricevas deziratan respondon! lango.gif

rosto (プロフィールを表示) 2008年12月8日 11:05:37

·Se Dio ne ekzistas, kiel oni povas diskuti pri tio, kio ne ekzistas?
·Se Dio ekzistas, pri kio diskuti?

Iĉo:Ĉu estas blasfema ...
A-ha! Se vi konsentas, ke io povas esti blasfema, vi do konsentas, ke Dio ekzistas!

sinjoro (プロフィールを表示) 2008年12月8日 11:50:49

rosto:·Se Dio ne ekzistas, kiel oni povas diskuti pri tio, kio ne ekzistas?
Oni povas same, kiel al infaneto oni devas klarigi, ke tio malantaŭ la fenestro ne estas fantomo sed arba ombro... Same oni devas klarigi kial naive estas kredi je superpotenco.

rosto (プロフィールを表示) 2008年12月8日 14:59:08

sinjoro:oni devas klarigi, ke tio malantaŭ la fenestro ne estas fantomo sed arba ombro...
Tio malantaŭ la fenestro estas nek fantomo, nek arba ombro, sed via propra ombro... aŭ vi estas ombro de tio malantaŭ la fenestro...

josell (プロフィールを表示) 2008年12月8日 22:35:48

Iĉo:
rosto:- Kara Dio! Mi petas pardoni min pro mia partopreno en ĉi tiu blasfema fadeno.
Ĉu estas blasfema pridiskuti ĉu ekzistas iu dio aŭ ĉu homoj simple eraris? Se oni ĝin dubas, ĉu oni do prefereble silentu? Kia dio tion volus?
Vi pravas; Dio estas Dio de vero, sed ne de hom-religiaĵaro.

Ĉiu Dio kiu permesas al ni senti amon kaj vidi ĉi tiun universon, est(a,u)s bona Dio.

josell (プロフィールを表示) 2008年12月10日 3:21:04

La filozofio de la vivo montras la Dion vivantan.

Kelkuloj diras ke neniu homo vizitis la lunon.

Kulkuloj sciencaj diras ke la interna ter-mezo malmola ne estas malmola.

Kelkuloj diras ke ne ekzistas ekster-tera vivo, sen-scie.

Kelkuloj diras ke ne ekzistas iu Dio; ankaŭ senscie. Do, ili ankaŭ estas kredanto, ĉar ili ankaŭ ne uzas sciencon.

La plej malbona blindulo, estas uloj kia ni volas vidi; nek la veron nek sian eraron nek la eblojn realajn, kiujn ili ne povas FALIGI. Estante kredantoj aŭ "ateistoj".

josell (プロフィールを表示) 2008年12月10日 3:37:29

--------------

AlfRoland (プロフィールを表示) 2008年12月10日 7:29:00

Homoj sen fantazio fuĝas en realecon!! okulumo.gif

sinjoro (プロフィールを表示) 2008年12月10日 9:43:07

rosto:
Tio malantaŭ la fenestro estas nek fantomo, nek arba ombro, sed via propra ombro... aŭ vi estas ombro de tio malantaŭ la fenestro...
KIO?? rido.gif Ĉu vi ne tro enprofundiĝis en vian filozofion?

josell:La filozofio de la vivo montras la Dion vivantan.

Kelkuloj diras ke neniu homo vizitis la lunon.

Kulkuloj sciencaj diras ke la interna ter-mezo malmola ne estas malmola.

Kelkuloj diras ke ne ekzistas ekster-tera vivo, sen-scie.

Kelkuloj diras ke ne ekzistas iu Dio; ankaŭ senscie. Do, ili ankaŭ estas kredanto, ĉar ili ankaŭ ne uzas sciencon.

La plej malbona blindulo, estas uloj kia ni volas vidi; nek la veron nek sian eraron nek la eblojn realajn, kiujn ili ne povas FALIGI. Estante kredantoj aŭ "ateistoj".
Ĉu vi volas pruvi ke diroj ke homoj ne estis sur luno kaj ke ne ekzistas ekstertera vivo estas sciencaj opinioj? Tiajn stultaĵojn neniam dirus sciencisto kiu bazigas siajn eldirojn sur kono, sperto, ebleco, probableco kaj eksperimento. Diferenco inter sciencisto kaj pastro estas ja tia, ke sciencisto ĉiam direktiĝas al vero sendependa eĉ se li devus nuligi ĉiujn teoriojn, kiujn li prilaboris dum multaj jaroj. Kontraŭe, pastro perforte staras en unu punkto ĉar la neŝanĝeblan veron enhavas lia sankta libro. Tial, pro konstanta ripetado de samaj fabeloj pri brulantaj arbustoj, mortintaj reviviĝantoj, ŝvebantaj homoj ktp., la mondo regata de eklezioj neniel povas evolui.
Ŝajnas al mi ankaŭ, ke via mesaĝo enhavas unu el la plej absurdan aldiron de religiemuloj: "Se vi ne kredas je dio, tio signifas, ke vi kredas, ke dio ne ekzistas... do vi ankaŭ estas kredanto!" ridulo.gif

rosto (プロフィールを表示) 2008年12月10日 11:45:31

Pri ombroj... Tio estas figuro el Platono. Li skribis, ke homoj similas al iuj estaĵoj, kiuj spektas iun muron, kie ili vidas ombroj, ĉar fonto de lumo situas malantaŭ iliaj kapoj. Tiuj homoj ne povas turni por ekvidi fonto de lumo. Tiuj homoj opinias, ke nur ombroj ekzistas.

先頭にもどる