Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 644
Lingvo: Esperanto
tonymec (Montri la profilon) 2009-novembro-05 06:11:10
Eddycgn:Kant-o diris ke oni ne povas demonstri kaj pruvi ke dio ekzistas, oni nur povas kredi.Ĉu? Estis dirate al mi (de neuniversitata altlerneja instruanto pri filozofio), ke laŭ Kant la ekzisto ne nekredantoj, kiuj kondutas morale, estas pruvo de la ekzisto de Dio.
«Se kredanto kondutas morale,» li diris, «oni povas supozi, ke li tion faras nur cele al postmorta rekompenco. Sed nekredantoj kredas je neniaj “Lasta Juĝo” “Paradizo”, “Infero” ktp.; tamen observado montras, ke iuj el ili kondutas morale. Kial ili do faras tion, se ili esperas nenian rekompencon?»
(La moderna matematika teorio de "ne-nul-sumaj ludoj" permesas iel klarigi la avantaĝon, kiun «altruisma» (ali-favora) konduto povas liveri en difinitaj cirkonstancoj, sed tiu teorio tute ne ekzistis en la epoko de Kant.)
Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-05 10:58:41
Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-05 11:51:10
knabo22 (Montri la profilon) 2009-novembro-12 21:37:15
Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-13 11:45:13
knabo22:Mi ne credas en dio, mi estas ateisto.Vi devus skribi "Mi ne kredas je.."
AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-13 13:07:19
knabo22:Mi ne credas en dio, mi estas ateisto.Ke vi ne estas superstiĉa pli gravas ol erara uzo de preposicio.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-13 17:35:18
AlfRoland:Kiel bone kaj agrable ke ĉ'estas tiom da instruistoj ĉi tie !!knabo22:Mi ne credas en dio, mi estas ateisto.Ke vi ne estas superstiĉa pli gravas ol erara uzo de preposicio.

Ni ne bezonas diojn ...
Paulinho (Montri la profilon) 2009-novembro-14 19:41:27
Ekzemple, vi demandas al Dio krei rokon tiel pezan ke eĉ Dio ne povus porti ĝin.
-Se li ne povas krei tiun rokon, li do ne povas fari ĉion ,,,ktp
Permeson por komenti... Tia roko ne ekzistas...
Dio nur povas kei ion ekzistantan. Vere ankaŭ dio ne povas krei absurdon...
Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-25 05:41:54
Paulinho:Dio, se li ekzistas, ne povas esti plenpotenca, ĉar la plenpotenceco logike ne povas ekzisti:Ĉiopova Dio kreus tian rokon, kaj portus ĝin. Logiko ne regas ĉiopovecon nek Dion.
Ekzemple, vi demandas al Dio krei rokon tiel pezan ke eĉ Dio ne povus porti ĝin.
-Se li ne povas krei tiun rokon, li do ne povas fari ĉion ,,,ktp
Permeson por komenti... Tia roko ne ekzistas...
Dio nur povas kei ion ekzistantan. Vere ankaŭ dio ne povas krei absurdon...
AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-25 13:06:55
Oŝo-Jabe:Vi tute pravas. Ne temas pri logiko. Tio apartenas al la mondo de fabeloj.
Ĉiopova Dio kreus tian rokon, kaj portus ĝin. Logiko ne regas ĉiopovecon nek Dion.