Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 26 august 2008

Contribuții/Mesaje: 644

Limbă: Esperanto

tonymec (Arată profil) 5 noiembrie 2009, 06:11:10

Eddycgn:Kant-o diris ke oni ne povas demonstri kaj pruvi ke dio ekzistas, oni nur povas kredi.
Ĉu? Estis dirate al mi (de neuniversitata altlerneja instruanto pri filozofio), ke laŭ Kant la ekzisto ne nekredantoj, kiuj kondutas morale, estas pruvo de la ekzisto de Dio.

«Se kredanto kondutas morale,» li diris, «oni povas supozi, ke li tion faras nur cele al postmorta rekompenco. Sed nekredantoj kredas je neniaj “Lasta Juĝo” “Paradizo”, “Infero” ktp.; tamen observado montras, ke iuj el ili kondutas morale. Kial ili do faras tion, se ili esperas nenian rekompencon?»

(La moderna matematika teorio de "ne-nul-sumaj ludoj" permesas iel klarigi la avantaĝon, kiun «altruisma» (ali-favora) konduto povas liveri en difinitaj cirkonstancoj, sed tiu teorio tute ne ekzistis en la epoko de Kant.)

Rogir (Arată profil) 5 noiembrie 2009, 10:58:41

Mi kondutas morale kaj juste ĉar mi vivas en socio kaj atendas la saman de aliaj. Kaj ankaŭ ekzistasmultaj iloj por puni tiujn kiuj ne kondutas morale (tamen ne ĉiam sufiĉaj).

Miland (Arată profil) 5 noiembrie 2009, 11:51:10

Bone ke ni estu honesta, pri nia kapablo kredi ion aŭ ne.

knabo22 (Arată profil) 12 noiembrie 2009, 21:37:15

Mi ne credas en dio, mi estas ateisto.

Miland (Arată profil) 13 noiembrie 2009, 11:45:13

knabo22:Mi ne credas en dio, mi estas ateisto.
Vi devus skribi "Mi ne kredas je.."

AlfRoland (Arată profil) 13 noiembrie 2009, 13:07:19

knabo22:Mi ne credas en dio, mi estas ateisto.
Ke vi ne estas superstiĉa pli gravas ol erara uzo de preposicio. sal.gif

Eddycgn (Arată profil) 13 noiembrie 2009, 17:35:18

AlfRoland:
knabo22:Mi ne credas en dio, mi estas ateisto.
Ke vi ne estas superstiĉa pli gravas ol erara uzo de preposicio. sal.gif
Kiel bone kaj agrable ke ĉ'estas tiom da instruistoj ĉi tie !! okulumo.gif
Ni ne bezonas diojn ...

Paulinho (Arată profil) 14 noiembrie 2009, 19:41:27

Dio, se li ekzistas, ne povas esti plenpotenca, ĉar la plenpotenceco logike ne povas ekzisti:
Ekzemple, vi demandas al Dio krei rokon tiel pezan ke eĉ Dio ne povus porti ĝin.
-Se li ne povas krei tiun rokon, li do ne povas fari ĉion ,,,ktp

Permeson por komenti... Tia roko ne ekzistas...
Dio nur povas kei ion ekzistantan. Vere ankaŭ dio ne povas krei absurdon...

Oŝo-Jabe (Arată profil) 25 noiembrie 2009, 05:41:54

Paulinho:Dio, se li ekzistas, ne povas esti plenpotenca, ĉar la plenpotenceco logike ne povas ekzisti:
Ekzemple, vi demandas al Dio krei rokon tiel pezan ke eĉ Dio ne povus porti ĝin.
-Se li ne povas krei tiun rokon, li do ne povas fari ĉion ,,,ktp

Permeson por komenti... Tia roko ne ekzistas...
Dio nur povas kei ion ekzistantan. Vere ankaŭ dio ne povas krei absurdon...
Ĉiopova Dio kreus tian rokon, kaj portus ĝin. Logiko ne regas ĉiopovecon nek Dion.

AlfRoland (Arată profil) 25 noiembrie 2009, 13:06:55

Oŝo-Jabe:

Ĉiopova Dio kreus tian rokon, kaj portus ĝin. Logiko ne regas ĉiopovecon nek Dion.
Vi tute pravas. Ne temas pri logiko. Tio apartenas al la mondo de fabeloj.

Înapoi mai sus