У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

од cursbenicassim, 26. август 2008.

Поруке: 644

Језик: Esperanto

remy_boligee (Погледати профил) 25. новембар 2009. 13.25.40

Paulinho:Dio, se li ekzistas, ne povas esti plenpotenca, ĉar la plenpotenceco logike ne povas ekzisti:
Ekzemple, vi demandas al Dio krei rokon tiel pezan ke eĉ Dio ne povus porti ĝin.
-Se li ne povas krei tiun rokon, li do ne povas fari ĉion ,,,ktp

Permeson por komenti... Tia roko ne ekzistas...
Dio nur povas kei ion ekzistantan. Vere ankaŭ dio ne povas krei absurdon...
Mi pensas ke tiu logiko ja validas, malgraŭ ĝia simpleco.

Ekzemple, se Dio kreus tiom pezan rokon, ĝi devus esti grandega, eĉ pli ol la Tero. Kaj ĝia pezo dependus je la gravito de la planedo kie ĝi estas.

Se tiu roko estus pli peza (kaj granda) ol la Planedo Tero, ĝi devus esti en la spaco por ke ĝi ne estu influata de la Tera gravito, kaj konsekvence ne plu havus pezon. Tiamaniere, eĉ mi kapablus porti tian rokon.

Ĉu vi konsentas, aŭ mi tro divagis? senkulpa.gif

Oland (Погледати профил) 25. новембар 2009. 14.00.00

Estimataj Samideanoj.
Demando: "ĉu vi kredas Dion" (tiel oni devas demandi), estas ne sufiĉe klara. Oni ja povas kredi Dion estante konfesanto de unu el kelkaj grandaj, universalaj, unudiaj religioj. Do tion oni devas priklarigi demandante: "Ĉu vi kredas Dion"

tonymec (Погледати профил) 25. новембар 2009. 23.08.40

Oland:Estimataj Samideanoj.
Demando: "ĉu vi kredas Dion" (tiel oni devas demandi), [...]
La signifo ĉi-kaze ne estas la sama:
[LISTO]
esperantlingve "kredi Dion" — latine "credere Deum" — angle "to believe God" — france "croire Dieu" = kredi tion, kion Dio diras
Esp. "kredi je Dio" — Lat. "credere in Deum" — A. "to believe in God" — Fr. "croire en Dieu" = kredi, ke Dio estas[/list]

Sonya (Погледати профил) 18. децембар 2009. 20.36.54

Jes, mi kredas je Dioj. Mi estas pagano.

DaniBCN (Погледати профил) 28. децембар 2009. 19.12.45

Hispanio:Jes, mi kredas je Dio, je la ĉielo kaj, bedaŭrinde, je la infero.

Certe ke neniu revenis el la alia vivo, sed se ne estas io tie, do kial ni vivas? Ĉu por nenio?

Se Dio ne ekzistas, ni devas fari malbonojn, ktp., kaj ĉi tiu mondo estus kaoso, mi kredas.
Ĉu vi certe bezonas Dion por esti bonkora homo?
Eble vi estas dangerulo kun dio au sen dio! XD

antoniomoya (Погледати профил) 31. децембар 2009. 19.36.47

formiĉjo:Oni povas esti bonulo sen Dio, tamen boneco ne estas la fina celo.
Kiu estas do la fina celo de la vivo, laŭ vi?

antoniomoya (Погледати профил) 01. јануар 2010. 08.47.39

formiĉjo:Efektive, laŭ Dio, neniu estas bona! Liaj normoj estas tre altaj.
La dek Ordonoj estas la difinoj de Dio por boneco
Ĉu vi iam ŝtelis? Eĉ unu fojo? Tiam vi estas ŝtelisto.
Ĉu vi iam malamas iun? Jesuo diras, ke tio estas mortigeco (murdo).
Ĉu vi iam vidis iun volupte, kiu ne estas via edzino? Tiam vi estas adultinto.
Do, se Dio estas justa, li DEVAS puni vin, ĉu ne?
Se juĝisto liberigis murdintplena ŝtelisto, ĉu li estis justa juĝisto? Ĉar Dio estas sankta kaj justa, li devas puni pekon, sed sia filo ricevis la punon, kiun ni meritas. Sed ni devas akcepti lian donacon de graco.
Tiun infanan videcon de Dio, mi ne kredas eĉ unu vorto. Estas necese forigi tiujn infanajn videcojn de Dio, kaj disvolvi unu pluan plenkreskan kaj maturan opinion pri la reala karaktero de Senfina Estaĵo kiu NE havas nian infanecan pensmaniero, tiu mem ke la religiaj verkistoj transdonis al ni.

Pro tiuj skribaĵoj, la homaro havas tiel malriĉan kaj eraran videcon de Dio.

korlumo (Погледати профил) 01. јануар 2010. 09.01.01

kiu ni volas diri kiam ni diras "dio"? se ni volas diri la maljuna viro en la cielo, mi ne kredas.

Sed se ni volas diri "la nedifinebla spirito ke ni sentas en la meditacio, kaj ke la mistikoj parolas pri tion" mi certe kredas.

heirabbit (Погледати профил) 01. јануар 2010. 10.44.14

Korlumo pravas.

Dominique (Погледати профил) 01. јануар 2010. 11.15.50

Mi kredas je neniu dio. Mi konsentas kun tio, kion diris Serge Gainsbourg:

[fr] L'homme a créé des dieŭx ; l'inverse reste à prouver.

La homo kreis diojn; la inverso ankoraŭ pruvendas.

Вратите се горе