kufunguwa
Max. 500 messages.
Ujumbe: 644
Lugha: Esperanto
remy_boligee (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2009 1:25:40 alasiri
Paulinho:Dio, se li ekzistas, ne povas esti plenpotenca, ĉar la plenpotenceco logike ne povas ekzisti:Mi pensas ke tiu logiko ja validas, malgraŭ ĝia simpleco.
Ekzemple, vi demandas al Dio krei rokon tiel pezan ke eĉ Dio ne povus porti ĝin.
-Se li ne povas krei tiun rokon, li do ne povas fari ĉion ,,,ktp
Permeson por komenti... Tia roko ne ekzistas...
Dio nur povas kei ion ekzistantan. Vere ankaŭ dio ne povas krei absurdon...
Ekzemple, se Dio kreus tiom pezan rokon, ĝi devus esti grandega, eĉ pli ol la Tero. Kaj ĝia pezo dependus je la gravito de la planedo kie ĝi estas.
Se tiu roko estus pli peza (kaj granda) ol la Planedo Tero, ĝi devus esti en la spaco por ke ĝi ne estu influata de la Tera gravito, kaj konsekvence ne plu havus pezon. Tiamaniere, eĉ mi kapablus porti tian rokon.
Ĉu vi konsentas, aŭ mi tro divagis?

Oland (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2009 2:00:00 alasiri
Demando: "ĉu vi kredas Dion" (tiel oni devas demandi), estas ne sufiĉe klara. Oni ja povas kredi Dion estante konfesanto de unu el kelkaj grandaj, universalaj, unudiaj religioj. Do tion oni devas priklarigi demandante: "Ĉu vi kredas Dion"
tonymec (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2009 11:08:40 alasiri
Oland:Estimataj Samideanoj.La signifo ĉi-kaze ne estas la sama:
Demando: "ĉu vi kredas Dion" (tiel oni devas demandi), [...]
[LISTO]
esperantlingve "kredi Dion" — latine "credere Deum" — angle "to believe God" — france "croire Dieu" = kredi tion, kion Dio diras
Esp. "kredi je Dio" — Lat. "credere in Deum" — A. "to believe in God" — Fr. "croire en Dieu" = kredi, ke Dio estas[/list]
Sonya (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2009 8:36:54 alasiri
DaniBCN (Wasifu wa mtumiaji) 28 Desemba 2009 7:12:45 alasiri
Hispanio:Jes, mi kredas je Dio, je la ĉielo kaj, bedaŭrinde, je la infero.Ĉu vi certe bezonas Dion por esti bonkora homo?
Certe ke neniu revenis el la alia vivo, sed se ne estas io tie, do kial ni vivas? Ĉu por nenio?
Se Dio ne ekzistas, ni devas fari malbonojn, ktp., kaj ĉi tiu mondo estus kaoso, mi kredas.
Eble vi estas dangerulo kun dio au sen dio! XD
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2009 7:36:47 alasiri
formiĉjo:Oni povas esti bonulo sen Dio, tamen boneco ne estas la fina celo.Kiu estas do la fina celo de la vivo, laŭ vi?
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 1 Januari 2010 8:47:39 asubuhi
formiĉjo:Efektive, laŭ Dio, neniu estas bona! Liaj normoj estas tre altaj.Tiun infanan videcon de Dio, mi ne kredas eĉ unu vorto. Estas necese forigi tiujn infanajn videcojn de Dio, kaj disvolvi unu pluan plenkreskan kaj maturan opinion pri la reala karaktero de Senfina Estaĵo kiu NE havas nian infanecan pensmaniero, tiu mem ke la religiaj verkistoj transdonis al ni.
La dek Ordonoj estas la difinoj de Dio por boneco
Ĉu vi iam ŝtelis? Eĉ unu fojo? Tiam vi estas ŝtelisto.
Ĉu vi iam malamas iun? Jesuo diras, ke tio estas mortigeco (murdo).
Ĉu vi iam vidis iun volupte, kiu ne estas via edzino? Tiam vi estas adultinto.
Do, se Dio estas justa, li DEVAS puni vin, ĉu ne?
Se juĝisto liberigis murdintplena ŝtelisto, ĉu li estis justa juĝisto? Ĉar Dio estas sankta kaj justa, li devas puni pekon, sed sia filo ricevis la punon, kiun ni meritas. Sed ni devas akcepti lian donacon de graco.
Pro tiuj skribaĵoj, la homaro havas tiel malriĉan kaj eraran videcon de Dio.
korlumo (Wasifu wa mtumiaji) 1 Januari 2010 9:01:01 asubuhi
Sed se ni volas diri "la nedifinebla spirito ke ni sentas en la meditacio, kaj ke la mistikoj parolas pri tion" mi certe kredas.
heirabbit (Wasifu wa mtumiaji) 1 Januari 2010 10:44:14 asubuhi
Dominique (Wasifu wa mtumiaji) 1 Januari 2010 11:15:50 asubuhi
[fr] L'homme a créé des dieŭx ; l'inverse reste à prouver.
La homo kreis diojn; la inverso ankoraŭ pruvendas.