Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

od uživatele cursbenicassim ze dne 26. srpna 2008

Příspěvky: 644

Jazyk: Esperanto

glig (Ukázat profil) 18. listopadu 2010 21:20:14

Mi ne kredas je dio prezentita de diversaj religioj. Sekve, mi estas agnostiko kaj tio signifas ke vi ne povas pruvi ĉu dio ekzistas aŭ ne. La homoj ne estas kapablaj tion malkovri; do ni estas neperfektaj.

Aserti ke dio ekzistas estas sensence (por mi) same kiel aserti ke dio ne ekzistas.

Kiam mi pensadas pri ateismo, mi tuj ekprezentas min la filmon pri ekesto de nia universo kaj pri ni mem---la universo ne estas kreita de "nenio". Finfine la "nenio" ne ekzistas!

Kiam mi pensadas pri teismo, do pri dioj kiuj ekestis fare de homaj cerboj, mi fine konkludas ke la homoj ĉiam volis havi iun utilecon farante ion...

Aliflanke mi respektas religiojn kaj kredojn de aliaj, kaj mi ne intencas malkonstrui ĝin. lango.gif

Vilius (Ukázat profil) 18. listopadu 2010 21:44:32

glig:Mi ne kredas je dio prezentita de diversaj religioj. Sekve, mi estas agnostiko kaj tio signifas ke vi ne povas pruvi ĉu dio ekzistas aŭ ne. La homoj ne estas kapablaj tion malkovri; do ni estas neperfektaj.

Aserti ke dio ekzistas estas sensence (por mi) same kiel aserti ke dio ne ekzistas.
Se mi dirus, ke en mia garaĝo vivas nevidebla ruzkolora drako, ĉu vi kredus je tio?

glig (Ukázat profil) 18. listopadu 2010 21:50:24

Vilius:
Se mi dirus, ke en mia garaĝo vivas nevidebla ruzkolora drako, ĉu vi kredus je tio?
Hahahaha

NE! Mi kredas nur je miaj okuloj!

lango.gif

Vilius (Ukázat profil) 18. listopadu 2010 22:22:08

glig:Hahahaha

NE! Mi kredas nur je miaj okuloj!

lango.gif
Mia Drako nevideblas - viaj okuloj ne helpos ĉiokaze. Kial vi ne kredas? Ĉu vi povas pruvi, ke mia Drako neekzistas?

glig (Ukázat profil) 18. listopadu 2010 22:36:48

Vilius:
glig:Hahahaha

NE! Mi kredas nur je miaj okuloj!

lango.gif
Mia Drako nevideblas - viaj okuloj ne helpos ĉiokaze. Kial vi ne kredas? Ĉu vi povas pruvi, ke mia Drako neekzistas?
Ne, mi ne povas pruvi;
Aliflanke mi ne kredas je sorĉistoj; mi ĉiam miris pri iluzionistoj, ili vere scias kiel ĝuigi popolon. Ĉu vi ankaŭ estas iela iluzionisto?

Kion vi provas??? rideto.gif

glig (Ukázat profil) 19. listopadu 2010 11:39:25

okulumo.gif sal.gif

Vilius (Ukázat profil) 19. listopadu 2010 17:54:06

glig:Ne, mi ne povas pruvi;
Vi ne povas pruvi, ke ĝi ne ekzistas, tamen vi ne kredas... Ŝajne, vi estas unu de tiuj aĉaj drak-malkreduloj, kiuj obstine ne kredas je Ĝi sen ia kialo por nekredi.
Cetere, ĉu vi scias, ke Hitler kaj Stalin ankaŭ ne kredis je La Drako?..

Kruko (Ukázat profil) 20. listopadu 2010 10:40:50

Vilius, laŭ mi... vi estas iomete konfuza. Ne, mi ne kredas je dio... Adiaŭ

palaman (Ukázat profil) 20. listopadu 2010 11:52:53

AlfRoland:
palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo.
Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio.
Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj".
Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.
Kaj mi kredas je fantomoj, sorĉistinoj, koboldoj
Kiel do nomiĝas via konfesio? Aŭ vi mem kreis la religion?

palaman (Ukázat profil) 20. listopadu 2010 12:10:05

Greedn:
palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo. Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio. Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj". Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.
ĉu vi amas Dion? kion vi sentas?
Mi ne povas respondi unuvorte.
Mia rilato al Dio estas komplika. Se mi vere amus Dion, mi estus sanktulo. Sed mi ne estas sankta.
Mia reala rilato ne estas tiom glata. Ĉar mi komprenas, ke se Li volus, Li facile forigus ĉian malbonaĵon de la mondo. Do, Li ankoraŭ ne volas. Sed min turmentas la krueleco de la vivo.
Tamen mi sentas konsolon, ĉar Li estas homo. Tiu fakto, ke Li estas unu el ni, estas tre bona por homaro. Ni estas elektitaj por esti Liaj parencoj.
Ĉiu homo estas frato aŭ fratino de Kreinto. Eĉ se Li ne volas nin tuj savi kontraŭ morto kaj malsanoj - amlenaŭ ni estas tre respektindaj ĉiuokaze....
Nu, tio estas nur unu aspekto de miaj religiaj sentoj. Kiel mi diris, ili estas tre komplikaj kaj antinomiaj. Tute normale por ĉiu homo.

Zpět na začátek