Закрыта
Макс. 500 сообщений.
Сообщений: 644
Язык: Esperanto
glig (Показать профиль) 18 ноября 2010 г., 21:20:14
Aserti ke dio ekzistas estas sensence (por mi) same kiel aserti ke dio ne ekzistas.
Kiam mi pensadas pri ateismo, mi tuj ekprezentas min la filmon pri ekesto de nia universo kaj pri ni mem---la universo ne estas kreita de "nenio". Finfine la "nenio" ne ekzistas!
Kiam mi pensadas pri teismo, do pri dioj kiuj ekestis fare de homaj cerboj, mi fine konkludas ke la homoj ĉiam volis havi iun utilecon farante ion...
Aliflanke mi respektas religiojn kaj kredojn de aliaj, kaj mi ne intencas malkonstrui ĝin.

Vilius (Показать профиль) 18 ноября 2010 г., 21:44:32
glig:Mi ne kredas je dio prezentita de diversaj religioj. Sekve, mi estas agnostiko kaj tio signifas ke vi ne povas pruvi ĉu dio ekzistas aŭ ne. La homoj ne estas kapablaj tion malkovri; do ni estas neperfektaj.Se mi dirus, ke en mia garaĝo vivas nevidebla ruzkolora drako, ĉu vi kredus je tio?
Aserti ke dio ekzistas estas sensence (por mi) same kiel aserti ke dio ne ekzistas.
glig (Показать профиль) 18 ноября 2010 г., 21:50:24
Vilius:Hahahaha
Se mi dirus, ke en mia garaĝo vivas nevidebla ruzkolora drako, ĉu vi kredus je tio?
NE! Mi kredas nur je miaj okuloj!

Vilius (Показать профиль) 18 ноября 2010 г., 22:22:08
glig:HahahahaMia Drako nevideblas - viaj okuloj ne helpos ĉiokaze. Kial vi ne kredas? Ĉu vi povas pruvi, ke mia Drako neekzistas?
NE! Mi kredas nur je miaj okuloj!
glig (Показать профиль) 18 ноября 2010 г., 22:36:48
Vilius:Ne, mi ne povas pruvi;glig:HahahahaMia Drako nevideblas - viaj okuloj ne helpos ĉiokaze. Kial vi ne kredas? Ĉu vi povas pruvi, ke mia Drako neekzistas?
NE! Mi kredas nur je miaj okuloj!
Aliflanke mi ne kredas je sorĉistoj; mi ĉiam miris pri iluzionistoj, ili vere scias kiel ĝuigi popolon. Ĉu vi ankaŭ estas iela iluzionisto?
Kion vi provas???

glig (Показать профиль) 19 ноября 2010 г., 11:39:25


Vilius (Показать профиль) 19 ноября 2010 г., 17:54:06
glig:Ne, mi ne povas pruvi;Vi ne povas pruvi, ke ĝi ne ekzistas, tamen vi ne kredas... Ŝajne, vi estas unu de tiuj aĉaj drak-malkreduloj, kiuj obstine ne kredas je Ĝi sen ia kialo por nekredi.
Cetere, ĉu vi scias, ke Hitler kaj Stalin ankaŭ ne kredis je La Drako?..
Kruko (Показать профиль) 20 ноября 2010 г., 10:40:50
palaman (Показать профиль) 20 ноября 2010 г., 11:52:53
AlfRoland:Kiel do nomiĝas via konfesio? Aŭ vi mem kreis la religion?palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo.Kaj mi kredas je fantomoj, sorĉistinoj, koboldoj
Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio.
Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj".
Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.
palaman (Показать профиль) 20 ноября 2010 г., 12:10:05
Greedn:Mi ne povas respondi unuvorte.palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo. Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio. Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj". Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.ĉu vi amas Dion? kion vi sentas?
Mia rilato al Dio estas komplika. Se mi vere amus Dion, mi estus sanktulo. Sed mi ne estas sankta.
Mia reala rilato ne estas tiom glata. Ĉar mi komprenas, ke se Li volus, Li facile forigus ĉian malbonaĵon de la mondo. Do, Li ankoraŭ ne volas. Sed min turmentas la krueleco de la vivo.
Tamen mi sentas konsolon, ĉar Li estas homo. Tiu fakto, ke Li estas unu el ni, estas tre bona por homaro. Ni estas elektitaj por esti Liaj parencoj.
Ĉiu homo estas frato aŭ fratino de Kreinto. Eĉ se Li ne volas nin tuj savi kontraŭ morto kaj malsanoj - amlenaŭ ni estas tre respektindaj ĉiuokaze....
Nu, tio estas nur unu aspekto de miaj religiaj sentoj. Kiel mi diris, ili estas tre komplikaj kaj antinomiaj. Tute normale por ĉiu homo.