Suljettu
Max. 500 viestiä.
Viestejä: 644
Kieli: Esperanto
Altebrilas (Näytä profiilli) 22. marraskuuta 2010 21.56.46
palaman:La karismo estas ke ĉiuj episkopoj ne povas konsenti pri iu ajn erara opinio. Nepre troviĝas almenaŭ unu, kiu neas. Sed tiu unu povas esti ne Papo, sed simpla nekonata Diservisto el iu urbeto, ekzemple.Estas bona ideo. Universala religio povas esti kreita baze de tiu principo: Kiam ĉiuj religioj diras la samon, tio devas esti vera; se ne, ĉiu elektu libere sian opinion.
Ciuj episkopoj estas egalaj pri la karismo kontraŭ opinieraroj.
Do, ni ne rezignas obei ĉiun episkopon, ĝis kiam li diras konsente al ĉiuj aliaj episkopoj. Kiam la episkopara konsento rompas - do ni estas liberaj por elekti inter iliaj opinioj laŭ nia menso.
mihxil (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 0.52.13
Altebrilas: Kio estas la diferenco inter kredi je Dio kaj kredi je Bigbang? Ambaŭ oni neniam vidis. Ĉu tio ne estas la sama sub malsamaj nomoj?Pri la praknalo mem mi ne parolis. Ĝi estas fakto. Simile al tio ke atomoj ekzistas kaj ke la tero ĉirkaŭiras la sunon. Ĉu vi iam vidis atomojn? Ĉu kredo pri la ekzistoj de atomoj ankaŭ estas la sama afero kiel kredi je Dio?
Kiam mi diris 'origino de la universo' mi celis 'origino de la praknalo'.
antoniomoya (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 5.09.36
miĥil:Kiam mi diris 'origino de la universo' mi celis 'origino de la praknalo'.Kial vi uzas "pra-knalo" (kio estas "knalo") anstataŭ la zamenhofa vorto "pra-eksplodo"?
Ĉu vi ŝatas kompliki la taskon de novaj lingvolernantoj, aŭ ĉu vi intencas montri kiom da neologismoj vi konas, superŝarĝante la internacian lingvon senutile?
mihxil (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 7.07.14
antoniomoya:Kial vi uzas "pra-knalo" (kio estas "knalo") anstataŭ la zamenhofa vorto "pra-eksplodo"?Mi povintus uzi 'praeksplodo'. Sed mi trovis ke 'praknalo' estas uzebla ankaŭ (en Revo, kie ĝi estas eĉ markita 'komune'), kaj ĝi pli plaĉis al mi ĉar 'knalo' signifas 'sonon de eksplodo' kaj tiel pli fidele tradukas 'big bang'. Ne vere temis pri 'eksplodo' ĉiuokaze, do ŝajnas al mi preferinde uzi ion pli 'komunan' kaj ŝerceman kiel en la kelkaj naciaj lingvoj kiujn mi konas ('bang', 'knall').
Cetere verŝajne malplej konfuza al ĉiuj estus simpla 'Big Bang', sed tio aspektis al mi tro angleca. Certe por uzo en mesaĝo de baze porlerna forumo.
antoniomoya (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 9.51.54
miĥil:Mi povintus uzi 'praeksplodo'. Sed mi trovis ke 'praknalo' estas uzebla ankaŭ (en Revo, kie ĝi estas eĉ markita 'komune')Dankon.
Vi ankoraŭ ne respondis al mia mesaĝo, kiu troviĝas je la paĝo 61 de tiu fadeno.
Amike.
mihxil (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 11.20.44
antoniomoya:Volo (kiu akompanas inteligentecon kaj personecon) estas la plej supera "aĵo" kiun ni konas. Do, kiel povas esti ke la "aĵo" (la universo) naskis la volon?Ke vi ne povas imagi kiel 'materio' naskas volpovan konscion neniel pruvas ke tio ne eblas. Tio estas logika eraro konata kiel argumento el nekredopovo
Mi ne povas kredi je tiu sensencaĵo.
Ankaŭ nomi ĝin 'sensencaĵo' ne estas argumento. Ja ne estas evidente sensenca. Male. Ni ĉiuj posedas organon (la cerbon) en kiu probable originas konscio kaj volo. Cetere ankaŭ bestoj povas voli. Demandu ekz. al hundo ĉu ĝi volas promeni. Ĝi klare evidentigos ke ĝi ja (aŭ foje ne) volas tion.
palaman (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 17.33.25
miĥil:Ke vi ne povas imagi kiel 'materio' naskas volpovan konscion neniel pruvas ke tio ne eblas.Ke vi ne povas imagi ke Dio kreis la mondon, neniel pruvas ke tio ne eblas.
Vi kredas ke materio povas konscii, ni kredas ke ĝi ne povas.
Ambaŭ kredoj estas kredoj.
palaman (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 17.43.27
Altebrilas:Fakte, tiu "universala religio" delonge ekzistas.palaman:La karismo estas ke ĉiuj episkopoj ne povas konsenti pri iu ajn erara opinio. Nepre troviĝas almenaŭ unu, kiu neas. Sed tiu unu povas esti ne Papo, sed simpla nekonata Diservisto el iu urbeto, ekzemple.Estas bona ideo. Universala religio povas esti kreita baze de tiu principo: Kiam ĉiuj religioj diras la samon, tio devas esti vera; se ne, ĉiu elektu libere sian opinion.
Ciuj episkopoj estas egalaj pri la karismo kontraŭ opinieraroj.
Do, ni ne rezignas obei ĉiun episkopon, ĝis kiam li diras konsente al ĉiuj aliaj episkopoj. Kiam la episkopara konsento rompas - do ni estas liberaj por elekti inter iliaj opinioj laŭ nia menso.
Sed serĉi la Veron oni povas nur malvastigante la rondon de religioj kredindaj.
Unue, oni akceptas tion, kion ĉiuj akceptas.
Tio estas komenco de la serĉo.
Poste oni elektas iu (malpli vasta) aro de religioj kredindaj, do la aro de ĉiuakceptitaj opinioj iĝas pli vasta.
Poste necesas pli kaj pli restriki la rondo de la sreĉo ĝis la Vero estos sufiĉe definita.
Certe, oni ne devas serĉi la Veron.
Plimulto ĉiam kontentas pri iom da Vero.
palaman (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 17.57.54
victornino:Mi kredas ke preter nia komprenkapablo substaras nefina rozkolora elefantino kiu furzas quarks-nJes!. Per la quarks, ŝi amas nin.
Mi ankaŭ kredas, ke preter via komprenkapablo substaras nefina rozkolora elefantino kiu furzas la pensojn.
Tre similas al la vero!
Kiom precize vi priskribis la animstaton!
mihxil (Näytä profiilli) 23. marraskuuta 2010 18.36.15
palaman:Ke vi ne povas imagi ke Dio kreis la mondon, neniel pruvas ke tio ne eblas.Mi neniam uzis tion kiel argumenton. Fakte mi ja povas imagi ke Dio kreis la mondon. Ekzistas aliaj argumentoj kial mi pensas ke tio ne estas vero.
palaman:Vi kredas ke materio povas konscii, ni kredas ke ĝi ne povas.Mia 'kredo' ke materio povas rezulti konscion ne estas senbaza. Materio pruvite ekzistas, cerbo pruvite ekzistas. Personeco povas ŝanĝiĝi se fizika akcidento okazas al la cerbo. Estas tute klare ke la cerbo rilatas.
Ambaŭ kredoj estas kredoj.
Krome ni havas la principon de Okhamo. Pri eventuala nemateria mekanismo kiu povus klarigi konscion ni scias absolute nenion. Ni jam longe parolis pri tiaj ĉi aferoj en alia fadeno. Via daŭra ripetado ke ĉiuj 'kredoj' estas egalaj estas tute ĝena kaj - pardonu min - sufiĉe stulta. Kredo pri la ekzisto de Napoleno kaj pri la ekzisto de koboldoj simple ne estas egalaj.
Estas do iom ridinde nur diri ke kredoj estas kredoj. Neniu kontestas tiun taŭtologion. Vi devas argumenti kial via kredo pli kredindas ol alia. Vi ja ankaŭ ne asertus ke biciklo kaj aviadilo estas ambaŭ transportiloj kaj ke do ambaŭ same taŭgas por transvojaĝi la oceanon.