Til indholdet

Ĉu ekzistas tia vorto?

af SlavikDze, 6. maj 2022

Meddelelser: 86

Sprog: Esperanto

SlavikDze (Vise profilen) 29. maj 2024 12.38.22

Fakte, ĉi-vorto devenas el la latina lingvo (odiosus).
Ĝi jam delonge uzatas en la kvinopo de la plej gravaj eŭropaj lingvoj (odious-odiös-odieux-odioso-odioso) kaj ŝajnas, ke ĝi sukcesis penetri ankaŭ en la finnan lingvon. Almenaŭ pri tio informas Yandex-tradukilo, kiu probable estas iom pli evoluita ol la fama Google-tradukilo.

Metsis (Vise profilen) 30. maj 2024 06.31.15

Jes, mi scias, ke la Gugla tradukilo ne ĉiam estas tiel fidinda. Eble mi ne scias kiel uzi la Jandeksan tradukilon, sed el mia provo rezultas erara tradukaĵo: oni ne uzas la vorton "odious" en la finna.

SlavikDze (Vise profilen) 30. maj 2024 18.24.36

Mi tamen opinias, ke sufiĉe kleraj esperantistoj en diversaj landoj povas tute libere uzi la vorton "odioza", malgraŭ la fakto, ke ĉi-vorto povas esti nekonata por iuj suomaj vilaĝanoj.

SlavikDze (Vise profilen) 2. nov. 2024 10.05.45

Probable, dum la angla lingvo estas ankoraŭ sufiĉe populara niamonde, indas inkludi en eo-vortaron la vortojn "reposto/reposti" (de la angla "repost") kaj "lajko/lajki/lajkumi" (de la angla "like"), ĉar ĉi-nocioj iĝis jam reale internaciaj.

Altebrilas (Vise profilen) 2. nov. 2024 10.55.05

Pri la unua: transdoni, transsendi

Pri la dua:
- manifesti ŝaton: ŝati, ŝatumi
- alklaki "like": "like"-umi

Sed temante pri privata aplikaĵo, AdE ne estas koncernata.

amigueo (Vise profilen) 17. dec. 2024 07.00.11

Pri PORI kaj PORO.
Tre utila frazo al pormilituloj aux militporuloj:
"Neporo estas malporo."
Tre utila frazo al porpaculo:
"Neporo ne estas malporo.

amigueo (Vise profilen) 19. dec. 2024 07.20.43

1. A kaj B kaj C.
A estas kajo. B ankauxas kajo.
Ili tri kajoj estas samtempaj kaj samgravaj reciproke.
2. D aux E.
D kaj E estas kajoj cxifraze, kaj auxoj cxe la maljena frazo.
Kelkfoje auxo rezultas kajo,
alikelkfoje gxi rezultas ksauxo (aux D aux E).
3. Inter F kaj G.
Cxu F kaj G estas interoj?
Cxu Esperanto bezonas metalingvajn adaptojn.

Altebrilas (Vise profilen) 20. dec. 2024 10.18.36

Pardonon, sed mi komprenas nenion.

amigueo (Vise profilen) 23. dec. 2024 22.01.13

Altebrilas:Pardonon, sed mi komprenas nenion.
Pasxpostpasxe:

《1. A kaj B kaj C.
A estas kajo. B ankauxas kajo.
Ili tri kajoj estas samtempaj kaj samgravaj reciproke》.
a. kajo. A, B, C estas kajoj cxe "A, B kaj C". Tio estas provo de metalingvo. Alia eblo:
《A, B, C estas kajeroj cxe kajo "A, B kaj C". 》
b. ankauxi ( malcxefa temo). "Ankaux B estas kajo".

Altebrilas (Vise profilen) 24. dec. 2024 12.13.43

A/B=C

A: dividato
B: divividanto
C: dividaĵo
/: divido (prononci "dividita" per")

Oni uzu la samajn sufiksojn por ĉiuj operacioj.

"Kajo" videble ne estas sufiĉe preciza por aldono, aldonaĵo, aldonanto, aldonato.

Do malkonsilinde.

Tilbage til start