Till sidans innehåll

Kial esperantistoj ne skribas al forumoj ?

av Mielo, 15 mars 2007

Meddelanden: 71

Språk: Esperanto

Mendacapote (Visa profilen) 19 april 2007 21:13:22

Iu persono ajn kiu volas perfektigi ĉion, ĉiam kaj ĉie certe emas perfektadon… do estas perfektemulo… kaj ankaŭ povus esti pedanta! okulumo.gif

Mielo (Visa profilen) 19 april 2007 22:37:32

Géhel:
Mendacapote:Iu persono ajn kiu volas perfektigi ĉion, ĉiam kaj ĉie certe emas perfektadon… do estas perfektemulo… kaj ankaŭ povus esti pedanta! okulumo.gif
Post kiam mi respondis al "mia korektanto", mi legis vian mesaĝon. Mi ĝojas: verŝajne mi ĝuste cerbumis. Plie, mi opinias ke pedanta signifas "tro perfektema".
Ankaŭ dankon al vi !
La pedanta homo estas tro perfektema. Li/ŝi estas iom nervoza, ĉu ne ?

Mielo (Visa profilen) 20 april 2007 03:48:07

Géhel:Mi trovis! ekkriis Diogeno: pedanta estas sinonimo de bagatelema, t.e. inklina okupiĝi per negravaj aferoj. okulumo.gif
Kaj la pedanta homo perdiĝas en detaloj.

Mielo (Visa profilen) 20 april 2007 06:42:35

Géhel:
Mielo:
Géhel:Mi trovis! ekkriis Diogeno: pedanta estas sinonimo de bagatelema, t.e. inklina okupiĝi per negravaj aferoj. okulumo.gif
Kaj la pedanta homo perdiĝas en detaloj.
... Kaj cetere eblas ke mi estu iom... pedanta, tiom mi penas ellerni E-on !! rideto.gif
Jes. rido.gif Ĉu vi konas la diraĵon:
"La escepto fortigas la regulon" ? Oni diras tiun, se io deflankiĝis de la reguloj, sed ĝi plenumiĝis spite de reguloj.
(Ja, mi ne komprenas la diraĵon.)

andreasvc (Visa profilen) 21 april 2007 12:54:29

Laŭ mi, pedanta signifas iun personon, kiu ne necese estas perfektema, sed iomete aroga, kaj kiu kredas ke li/ŝi scias tre multa, kaj volas korekti ĉiun.

Estas kombinaĵo de snobo, arogantulo kaj eble perfektemulo.

La angla havas "saĝaazeno" kaj la nederlanda havas "saĝanazo", kiuj estas simila.

galvis (Visa profilen) 21 april 2007 15:26:06

Mi opinias ke laŭ iuj aferoj, esti pedanta estas necese, ĉar se iu volas verki kurson de Esperanto aŭ de kiu ajn alia lingvo, sia verko devus esti perfekta aŭ preskaŭ perfekta.

Pri la signifo de la vorto pedanta oni legas multajn opiniojn. Resume, mi pensas ke ĝi havas du sencojn, aŭ eble pli, sed, ĝenerale, la homoj ne deziras havi famon kiel pedantoj.

Ĉu vi ne kredas ke la forumo de Lernu bezonas iujn pedantojn por ke ni, tiuj kiuj eble ne estas tiel, povos skribi korektan Esperanton ?

andreasvc (Visa profilen) 22 april 2007 13:33:29

Géhel:La kombinaĵo pri kies vi parolas estas esperante tradukita per elmontriĝema, aŭ pretendema.
Ĉu "pri kies"? Ĉu ne "pri kiun"? REDAKTO: ho, mi ne legis ĉion, vi jam rimarkigis ĉi tiu aĵo.
Mi ne pensas ke tiuj vortoj estas sama; sed mi ankaŭ malkovris ke la angla kaj la nederlanda vortoj por "pedanta" estas iomete malsimila! Do mi scias ne plu...

maelto (Visa profilen) 23 april 2007 15:14:57

Sed, mi jam komencas honti kial mi parolas multon
Me hontu. Vi ne tro parolas. Eĉ vi ne multe parolas. Vi ĵus volas diri tion, kion vi pensas pri tiu afero. Ankaŭ mi bedaŭras ke kvankan multe da esperantistoj legas ĉe la forumo, malmulte el ili skribas. sal.gif

maelto (Visa profilen) 23 april 2007 15:30:24

Mi legas ĉi tiun fadenon de antaŭ unu monato, kaj ĝis nun mi ne decidis skribi al ĝi. Vi pravas, eble multe da esperantistoj legas ĉe la forumo, sed malfeliĉe malmulte el ili skribas. Mi komencis la lernadon de Esperanto antaŭ malmulte da tempo, en Esperantistaro de Valencio, kaj, malgraŭ mi estas jam 56 jara viro, mi trovis la eblecon komuniki per forumo mirinda ideo.

Mielo (Visa profilen) 23 april 2007 19:14:30

Terurĉjo:sia verko - lia verko
sia verko - estas korekta

Tillbaka till toppen