پستها: 102
زبان: Esperanto
Sxak (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2010، 11:52:23
EL_NEBULOSO:En Aŭstrio, vintere ni havas sufiĉe da neĝo, ankaŭ en Vieno.Mi estis en Vieno vintre antaŭ 2 jaroj en januaro kaj tute ne vidis neĝon...
Mi ŝatas blankan neĝon sed ne grizan aŭ nigran neĝon (en urbo).
Kaj mi vojaĝas en Eŭropo kutime ĝuste vintre kaj mi nenie vidis "sufiĉe" da neĝo. Nur "iomete" en nemultaj lokoj
Yiuel (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2010، 13:25:03
dobri:Necesas korekti mian informon. Mi aŭdis, ke en Vancouver estas problemoj kun neĝo. Certe mi malbone aŭdis, ke tie kuŝas multe da neĝo. Kontraŭe tie estas malmulte da neĝo, plu pluvo, tial vere estas problemoj kun organizado de Olimpikoj. Tamen ŝajnas al mi, ke la organizantoj sukcesas.En la urbo mem ne kutimas neĝi. Sed sur la ĉirkaŭantaj montoj, neĝo ja sufiĉe neĝas, kutime. Sed ĉi-jare, iom malsufiĉe neĝis.
Cetere, mi estas Kanadano kiu malŝategegas neĝon.
darkweasel (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2010، 14:06:24
Ŝak:Nu, ĉi-vintre (ne ĉiuvintre) ja estas multa neĝo en Vieno. Tro multa. Bonŝance ĝi jam forfandiĝas! Ĉefe en la eksteraj distriktoj (kie mi loĝas), oni ankoraŭ vidas multan neĝon, sed jen foto, kiun mi hieraŭ faris en la urbcentro. (Fakte la fotitaĵo estas la "testa" buso, ne la neĝo.)EL_NEBULOSO:En Aŭstrio, vintere ni havas sufiĉe da neĝo, ankaŭ en Vieno.Mi estis en Vieno vintre antaŭ 2 jaroj en januaro kaj tute ne vidis neĝon...
Mi ŝatas blankan neĝon sed ne grizan aŭ nigran neĝon (en urbo).
Neĝo en Vieno, la 15an de februaro
MikhailMarkeyev (نمایش مشخصات) 17 فوریهٔ 2010، 11:31:46
Krome, niaj domoj, elektrodistribuaj linioj, pontoj, ktp estas konstuitaj tiel, ke ili restas nedifektitaj pro amaso da neĝo.
Ĉiu siberiano havas varmajn vestojn, ĉi tie ili estas ordinaraj kaj kutimaj. Nova generacio da siberianoj eĉ elpensis proverbon: "reala siberiano estas ne tiu, kiu ne sentas froston, sed kiu vestas varme".
Cetere, la prognozo promesas je sabato -30 C gradoj. Ni jam alkutimiĝis.
AlfRoland (نمایش مشخصات) 17 فوریهٔ 2010، 13:26:51
darkweasel: (Fakte la fotitaĵo estas la "testa" buso, ne la neĝo.)Kie estas la neĝo? Jen vidaĵo el mia ekstera pordo.
Neĝo en Vieno, la 15an de februaro
darkweasel (نمایش مشخصات) 17 فوریهٔ 2010، 17:47:31
AlfRoland:En la limo inter la aŭtstrato kaj la paŝvojo, kaj sur la tegmento de la fonaj domoj. Ĉu tio estas tiom nerimarkebla?
Kie estas la neĝo?
Sxak (نمایش مشخصات) 18 فوریهٔ 2010، 4:11:44
darkweasel:Jes, ĝi estas nerimarkebla tute... Ĝi pli similas al flako. Ĉu ĝi vere estas neĝo?AlfRoland:En la limo inter la aŭtstrato kaj la paŝvojo, kaj sur la tegmento de la fonaj domoj. Ĉu tio estas tiom nerimarkebla?
Kie estas la neĝo?
La foto de AlfRoland vere montras neĝon
darkweasel (نمایش مشخصات) 18 فوریهٔ 2010، 6:47:33
Ŝak:Jes, ĝi estas nerimarkebla tute... Ĝi pli similas al flako. Ĉu ĝi vere estas neĝo?Jes. Nu, kiel mi diris, la neĝo bonŝance jam forfandiĝas, do ne tiom multe da ĝi estas videbla.
Leporino (نمایش مشخصات) 18 فوریهٔ 2010، 8:59:48
Dozorca (نمایش مشخصات) 19 فوریهٔ 2010، 11:56:36