目次へ

Neĝo

Leporino,2010年1月27日の

メッセージ: 102

言語: Esperanto

Sxak (プロフィールを表示) 2010年2月16日 11:52:23

EL_NEBULOSO:En Aŭstrio, vintere ni havas sufiĉe da neĝo, ankaŭ en Vieno.

Mi ŝatas blankan neĝon sed ne grizan aŭ nigran neĝon (en urbo).
Mi estis en Vieno vintre antaŭ 2 jaroj en januaro kaj tute ne vidis neĝon...
Kaj mi vojaĝas en Eŭropo kutime ĝuste vintre kaj mi nenie vidis "sufiĉe" da neĝo. Nur "iomete" en nemultaj lokoj

Yiuel (プロフィールを表示) 2010年2月16日 13:25:03

dobri:Necesas korekti mian informon. Mi aŭdis, ke en Vancouver estas problemoj kun neĝo. Certe mi malbone aŭdis, ke tie kuŝas multe da neĝo. Kontraŭe tie estas malmulte da neĝo, plu pluvo, tial vere estas problemoj kun organizado de Olimpikoj. Tamen ŝajnas al mi, ke la organizantoj sukcesas.
En la urbo mem ne kutimas neĝi. Sed sur la ĉirkaŭantaj montoj, neĝo ja sufiĉe neĝas, kutime. Sed ĉi-jare, iom malsufiĉe neĝis.

Cetere, mi estas Kanadano kiu malŝategegas neĝon.

lango.gif

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年2月16日 14:06:24

Ŝak:
EL_NEBULOSO:En Aŭstrio, vintere ni havas sufiĉe da neĝo, ankaŭ en Vieno.

Mi ŝatas blankan neĝon sed ne grizan aŭ nigran neĝon (en urbo).
Mi estis en Vieno vintre antaŭ 2 jaroj en januaro kaj tute ne vidis neĝon...
Nu, ĉi-vintre (ne ĉiuvintre) ja estas multa neĝo en Vieno. Tro multa. malgajo.gif Bonŝance ĝi jam forfandiĝas! Ĉefe en la eksteraj distriktoj (kie mi loĝas), oni ankoraŭ vidas multan neĝon, sed jen foto, kiun mi hieraŭ faris en la urbcentro. (Fakte la fotitaĵo estas la "testa" buso, ne la neĝo.)
Neĝo en Vieno, la 15an de februaro

MikhailMarkeyev (プロフィールを表示) 2010年2月17日 11:31:46

Mi ankaŭ loĝas en la suda Siberio, 800 km okcidente de Ŝak. Certe, neĝo alportas ne nur blankecon de pejzaĝo. Sed vintre, en niaj urboj, ni preskaŭ neniam havas vojajn problemojn, pro tio, ke niaj municipaj organizaĵoj posedas multon da neĝo-kolektataj kaj aliaj specialaj maŝinoj. Tiuj maŝinoj ŝarĝas ŝarĝaŭtojn per naĝo, kiuj forveturigas ĝin ekster-urbe.
Krome, niaj domoj, elektrodistribuaj linioj, pontoj, ktp estas konstuitaj tiel, ke ili restas nedifektitaj pro amaso da neĝo.
Ĉiu siberiano havas varmajn vestojn, ĉi tie ili estas ordinaraj kaj kutimaj. Nova generacio da siberianoj eĉ elpensis proverbon: "reala siberiano estas ne tiu, kiu ne sentas froston, sed kiu vestas varme".
Cetere, la prognozo promesas je sabato -30 C gradoj. Ni jam alkutimiĝis. ridulo.gif

AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年2月17日 13:26:51

darkweasel: (Fakte la fotitaĵo estas la "testa" buso, ne la neĝo.)
Neĝo en Vieno, la 15an de februaro
Kie estas la neĝo? Jen vidaĵo el mia ekstera pordo.

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年2月17日 17:47:31

AlfRoland:
Kie estas la neĝo?
En la limo inter la aŭtstrato kaj la paŝvojo, kaj sur la tegmento de la fonaj domoj. Ĉu tio estas tiom nerimarkebla?

Sxak (プロフィールを表示) 2010年2月18日 4:11:44

darkweasel:
AlfRoland:
Kie estas la neĝo?
En la limo inter la aŭtstrato kaj la paŝvojo, kaj sur la tegmento de la fonaj domoj. Ĉu tio estas tiom nerimarkebla?
Jes, ĝi estas nerimarkebla tute... Ĝi pli similas al flako. Ĉu ĝi vere estas neĝo?

La foto de AlfRoland vere montras neĝon

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年2月18日 6:47:33

Ŝak:Jes, ĝi estas nerimarkebla tute... Ĝi pli similas al flako. Ĉu ĝi vere estas neĝo?
Jes. Nu, kiel mi diris, la neĝo bonŝance jam forfandiĝas, do ne tiom multe da ĝi estas videbla.

Leporino (プロフィールを表示) 2010年2月18日 8:59:48

Hu ra! 100 voĉdonuloj!!!

sal.gif

Dozorca (プロフィールを表示) 2010年2月19日 11:56:36

Verŝajne ĉe mi hodiaŭ pluvos. sal.gif

先頭にもどる