メッセージ: 37
言語: Esperanto
AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年2月14日 19:48:53
Espi:Jes, sed ReVo ankaŭ diras jene:
laŭ ReVo "gepatro" estas neologismo kaj simple signifas "patro aŭ patrino", do unu nedifinita parto de gepatroj.
ReVo:En la menciita noto legeblas jenon:
Rim.: Tia uzo devias de la tradicia, kaj ne ĉiuj esperantistoj ĝin akceptas. Vd la ĝeneralan noton ĉe ge-.
ReVo:Laŭ mi, afiksoj tre gravas en vortfarado, kaj ni nepre evitu ŝanĝi ilin. En PIV (tria eldono 1987) la vorto "gepatro" ne estas.
Rim.: Laŭ sia tradicia senco, ge- implicas pluron kaj normale la substantivoj per ĝi formitaj aperas en plurnombro.
"Gepatro" ne nur estas neologismo, ĝi tute malobservas la difinon de "ge-"!
Mi ne certas ĉu la signifo de "ge-" estas fundamenta, sed mi supozas tion.
Espi:Se oni scias la sekson, plej bone estas diri "patro" aŭ "patrino", sed se endas uzi neŭtralan esprimon uzu "unu el la gepatroj".
"Prizorganto" ne devas esti patro aŭ patrino, sed eble ankaŭ instruisto aŭ pedagogo.
En la Sveda lingvo estas du vortoj uzeblaj en tiuj kazoj: "Målsman" kaj "Vårdnadshavare". Laŭ mia vortaro la unua estus "proparolanto" en esperanto kaj la dua "zorganto".
Amike
Alf
darkweasel (プロフィールを表示) 2010年2月14日 20:15:44
Rogir:Laŭ mia sperto nur germanoj plendas pri tio ĉi, do pli bone vi ĉesu, kaj akceptu, ke aliaj lingvanoj kutimas diri 'gepatro'.Hm, unue vi parolas pri nacieco, poste pri lingvaneco. Nu, tio ne gravas. Mi estas germanlingva aŭstro (aŭ aŭstra germanlingvano) kaj akceptas gepatro.
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年2月15日 11:44:34
darkweasel:Mi trovis en mia vortaro "generinto" = gepatro.Rogir:Laŭ mia sperto nur germanoj plendas pri tio ĉi, do pli bone vi ĉesu, kaj akceptu, ke aliaj lingvanoj kutimas diri 'gepatro'.Hm, unue vi parolas pri nacieco, poste pri lingvaneco. Nu, tio ne gravas. Mi estas germanlingva aŭstro (aŭ aŭstra germanlingvano) kaj akceptas gepatro.
La "ge" de generinto ne estas prefikso sed parto de la radiko "generi".
Tiun vorton mi ne trovis en la Akad. tames troviĝas en la ReVo.
Mia patro estas mia generinto, mia patrino estas mia generinto, ambaŭ estas miaj generintoj. Sen la malbela prefikso ge-.
Ĉu tio estas permesata?
AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年2月15日 12:32:18
Eddycgn:Eble "generinto" estas uzebla, se nur la alparolata persono komprenas.
[..]
Mia patro estas mia generinto, mia patrino estas mia generinto, ambaŭ estas miaj generintoj. Sen la malbela prefikso ge-.
Ĉu tio estas permesata?
Tamen mi pensas ke eblas generi ne nur idojn. Laŭ mi la problemo estas ege teoria. Celante nur unu el la gepatroj oni plej ofte scias ĉu temas pri patro aŭ patrino.
Kelkfoje necesas esprimi ke la biologiaj gepatroj ne respondas pri infano. En tiaj okazoj eble "proparolanto" aŭ "zorganto" taŭgus.
Korekte uzata, "ge-" ne pli malbelas ol iu ajn alia vort(er)o!!
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年2月15日 12:41:57
AlfRoland:Eble "generinto" estas uzebla, se nur la alparolata persono komprenas.Eble vi pravas. Cetere ne ĉiam la patro estas la generinto! Oni povas nur pruvi per DNA-analizo!
Tamen mi pensas ke eblas generi ne nur idojn. Laŭ mi la problemo estas ege teoria. Celante nur unu el la gepatroj oni plej ofte scias ĉu temas pri patro aŭ patrino.
Kelkfoje necesas esprimi ke la biologiaj gepatroj ne respondas pri infano. En tiaj okazoj eble "proparolanto" aŭ "zorganto" taŭgus.
...
AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年2月15日 12:49:05
Eddycgn:Via patro ne estas via patro, sed via patro ne scias!
Eble vi pravas. Cetere ne ĉiam la patro estas la generinto! Oni povas nur pruvi per DNA-analizo!

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年2月15日 13:08:46
AlfRoland:Li ne plu povas ekscii, li mortis...Eddycgn:Via patro ne estas via patro, sed via patro ne scias!
Eble vi pravas. Cetere ne ĉiam la patro estas la generinto! Oni povas nur pruvi per DNA-analizo!
Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2010年2月22日 17:05:40
darkweasel (プロフィールを表示) 2010年2月22日 19:08:44
Oŝo-Jabe:Kio pri "vicgenerinto" aŭ "duongenerinto," kiel on faras kun aliaj parencvortoj?Miaopinie, vi ne tro cerbumu pri eblaj (apenaŭ kompreneblaj) alternativoj, sed diru simple la tute logikan kaj kompreneblan vorton gepatro.
AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年2月22日 20:53:31
darkweasel:Kara darkweasel, se temas pri "sal" kiu estas diskutata en alia fadeno vi konvinkis min, sed la prefikso "ge-" tradicie esprimas "ambaŭ seksoj" kaj laŭ mi ĝi nepre daŭrigu tion. Ne estas bona ideo ŝanĝi la signifon de tiaj gravaj difinoj en esperanto. Tia agado nur kreas konfuzon.Oŝo-Jabe:Kio pri "vicgenerinto" aŭ "duongenerinto," kiel on faras kun aliaj parencvortoj?Miaopinie, vi ne tro cerbumu pri eblaj (apenaŭ kompreneblaj) alternativoj, sed diru simple la tute logikan kaj kompreneblan vorton gepatro.