Kwa maudhui

Kunmetaĵoj kun "iu"

ya Oŝo-Jabe, 14 Februari 2010

Ujumbe: 37

Lugha: Esperanto

KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 8:17:19 asubuhi

Saluton!

Eddycgn:
AlfRoland:... temas pri grupo kun almenaŭ unu reprezentanto de ambaŭ seksoj.
Konsekvence, se mi diras "gefratoj" tio povas esti nur almenau du personaj, unu po sekso.
Jes.
La formo per ge- devenas varŝajne el la germana
(Gebrüder, Geschwister, Gemenge, ktp.).
Jes.
Tamen en la germana oni povas diri "Gebrüder" ankaŭ pri nur vira multaĵo, ekz. "Gebrüder Müller" okaze pri Firmao, aŭ "Gebrüder Grimm", la famaj novelskribantoj.
Mi ne scias ekzakte pri esperanto... kiu scias certe?
En la germana ge- ne uziĝas same sisteme kiel en Esperanto.

Gebrüder = Brüder = fratoj

La vorto Geschwister kutime uziĝas nur plurale kaj tiam ja signifas gefratoj.

Sed ĝi uzeblas ankaŭ singulare -- simile al Elter (= "iu el la gepatroj") -- kaj tiam signifas frato fratino.

(darkweasel certe volonte uzus gefrato en tia situacio.)
Cetere, se mi diras "gefratinoj" tiu povas estis grupo de nur virinoj, ekz. ankaŭ ĉi-tie por firma emblemo: Gefratinoj Muelisto (Muelisto estus la familia nomo).
GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon. (laŭ PMEG)

La vorto fratino estas nek vira nek sekse neŭtra.

Se nur estas virinoj, oni ja uzu Fratinoj Müller.

[Estas vero, ke la germanaj i]Geschwister[/i] povas esti nur fratoj aŭ nur fratinoj, se estas nur viraj aŭ nur inaj infanoj en la familio. Do nomo kia Geschwister Müller povus esti konvena por firmao estrata de du aŭ pli da idoj, pri kies sekso oni ne volas detaligi.]

Kolonjano

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 1:45:26 alasiri

"GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon."

Ĉu do ne eblas geputinoj?

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 2:05:42 alasiri

darkweasel:"GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon."

Ĉu do ne eblas geputinoj?
Ne gravas vi ĉiuokaze estas tro juna por uzi tiajn vortojn.

Cetere: Gratulojn okaze de via hodiaŭa datreveno!

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 2:09:50 alasiri

AlfRoland:
darkweasel:"GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon."

Ĉu do ne eblas geputinoj?
Ne gravas vi ĉiuokaze estas tro juna por uzi tiajn vortojn.

Cetere: Gratulojn okaze de via hodiaŭa datreveno!
Ĉu do ne eblas gedamo?

Mi ja sufiĉe aĝus por pridemandi pri geputinoj, sed estas ankaŭ gejunuloj ĉi tie.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 2:18:01 alasiri

AlfRoland:
Cetere: Gratulojn okaze de via hodiaŭa datreveno!
Dankon!

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 2:22:58 alasiri

Filu:
AlfRoland:
darkweasel:"GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon."

Ĉu do ne eblas geputinoj?
Ne gravas vi ĉiuokaze estas tro juna por uzi tiajn vortojn.

Cetere: Gratulojn okaze de via hodiaŭa datreveno!
Ĉu do ne eblas gedamo?

Mi ja sufiĉe aĝus por pridemandi pri geputinoj, sed estas ankaŭ gejunuloj ĉi tie.
Eble vi povus diri "gedamoj" kondiĉe ke vi dubas ke unu de la damoj vere estas damo lango.gif

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 3:46:06 alasiri

AlfRoland:Eble vi povus diri "gedamoj" kondiĉe ke vi dubas ke unu de la damoj vere estas damo lango.gif
Eble en Little Britain, "I am a Lady!" rido.gif rido.gif

Kurudi juu