본문으로

Kiel oni diras "ĉion plej bonan" en viaj linvoj?

글쓴이: Mateo93, 2010년 8월 25일

글: 15

언어: Esperanto

gabadubo (프로필 보기) 2010년 10월 31일 오후 9:55:07

Mi traduku la frazojn de Rogir litere:
"Het beste" nur signifas "la plej bonon"
"Sterkte" signifas "fortecon" kaj
"Succes" estas divenebla: "sukseson"

yugary (프로필 보기) 2010년 11월 4일 오전 8:42:58

Oni ne ofte uzas tian saluton, sed en formala letero oni povus skribi ĝin jene:

만사여의되시기를 기원합니다.
fonetike: mansajŏidöŝigirıl giŭŏnhamnida

만사여의(mansajŏi) devenas de la ĉina 萬事如意 (rekta traduko: "miriadaj aferoj laŭvole") kaj signifas ke ĉiuj aferoj progresu laŭvole. La cetero signifas ke la parolanto aŭ skribanto preĝe petegas (al la ĉielo aŭ al la dioj)ke fariĝu tiel.

oksigeno (프로필 보기) 2010년 11월 24일 오후 7:03:46

En la portugala de Portugalio:
Felicidades (feliĉoj)
Fica bem (staru bone)
Fica na boa (staru en la bona)

(al la aktoroj, en teatro, por deziri bonŝancon) muita merda (multa merdo)

cshtarkov (프로필 보기) 2010년 11월 24일 오후 7:09:53

En bulgara: Всичко е добре. (vsiĉko e dobre) aŭ la pli vulgara всичко е супер (vsiĉko e super).

tesi_s (프로필 보기) 2010년 12월 13일 오전 9:55:04

Mateo93:Kiel oni diras la deziron "ĉion plej bonan" en viaj lingvoj?

En la slovena:
Vse najboljše!
sal.gif

다시 위로