K vsebini

Esperdozo (podkasto)

od T0dd, 21. marec 2011

Sporočila: 24

Jezik: Esperanto

T0dd (Prikaži profil) 21. marec 2011 22:02:48

Mi diris ke mi intencas fari ĉi tion, do mi faris ĝin.

Vi povas trovi la podkaston ĉe Esperdozo

Mi ne certas, ĉu mi daŭrigos la podkaston, sed mi volis provi!

RiotNrrd (Prikaži profil) 22. marec 2011 06:14:06

Tre bone! Mi aŭskultis al ĝi, kaj ŝatis ĝin ege. Mi nur malofte trinkas bieron, sed trovis la subjekton interesa kaj ĝuebla. Laŭ mi, via prononco ŝajnis bona.

Dankon! Mi antaŭĝuas la sekvan.

sudanglo (Prikaži profil) 22. marec 2011 08:47:50

Tre bona provo, Todd.

Sed pri la verbo 'brasi' mi iom dubas. Ŝajne tiu verbo estus rekonebla nur far franclingvanoj (ankaŭ far anglalingvanoj kiuj konas 'brasserie')

Braso estas efektive Zamenhofa vorto (ŝipfaktermino) kun la signifo 'brace, guy' en la angla lingvo.

Por 'brewery' oni jam diras 'bierfarejo'; por 'brew' (verbo) oni povus uzi 'produkti', 'fermentigi', 'fari bieron'

bobowo (Prikaži profil) 22. marec 2011 10:44:31

Dankon, mi audis.

T0dd (Prikaži profil) 22. marec 2011 12:46:33

Mi ĉerpis la verbon "brasi" el la poŝtelefona vortaro kiun mi elŝutis ĉi tie, kaj kompreneble ĝi ankaŭ aperas en la Lernu vortaro mem. La vorto aspektis al mi tiel natura kaj internacia, ke mi ne kontrolis ĝin PIVe. Tio, ke ĝi eble ne estas aŭtentika vorto eĉ ne frapis mian menson.

Angle, kompreneble la verbo "brew" ne temas nur pri biero. Oni "brew"-as teon kaj kafon. France, la verbo "brasser" temas pri la produkto de biero; mi ne scias ĉu oni povas apliki ĝin al teo aŭ kafo.

En mia unua versio de la podkastero, mi efektive uzis la vorton "produkti", sed me ne ŝatis ĝin. Do, mi kontentiĝis pro la trovo de "brasi"!

sudanglo (Prikaži profil) 22. marec 2011 14:59:31

Vi pravas, Todd. Brasi estas registrita en la Lernu Vorta en la Eo-angla.

Se vi enigis 'Braso' vi ricevas brace, guy

Eo-Français redonas brasiko por brasi
Eo-Deutsch redonas abbrassen, brasen (ne brauen)

Eĉ en CorpusEye (ink. Vikipedion) oni trovas neniujn trafojn.

Continuum (Prikaži profil) 22. marec 2011 15:54:22

Dankegon pro via unua elsendo, plue mi ŝategas bierojn! Mi tutkore esperas, ke vi tre baldaŭ prezentos vian duan elsendon. rido.gif

sudanglo (Prikaži profil) 23. marec 2011 10:28:49

Kio estas la procedo por korekti tradukon en la vortaroj de Lernu se oni trovas iun tradukon dubinda?

Continuum (Prikaži profil) 23. marec 2011 11:17:53

sudanglo:Kio estas la procedo por korekti tradukon en la vortaroj de Lernu se oni trovas iun tradukon dubinda?
Aŭ por aldoni iun mankantan tradukon!

horsto (Prikaži profil) 23. marec 2011 16:24:46

Continuum:
sudanglo:Kio estas la procedo por korekti tradukon en la vortaroj de Lernu se oni trovas iun tradukon dubinda?
Aŭ por aldoni iun mankantan tradukon!
Vidu ĉi tie.

Nazaj na začetek