Skip to the content

direkto per akuzativo en tiu frazo

by HaleBopp, June 1, 2011

Messages: 20

Language: Esperanto

Altebrilas (User's profile) June 2, 2011, 12:44:25 PM

sudanglo:
Kaj la NPIV'a difino de 'alveni' estas 'post moviĝo stari en la celita loko'.
Tio estas netolerebla diskriminacio kontraŭ handikapuloj en rulseĝo! okulumo.gif

darkweasel (User's profile) June 2, 2011, 12:58:03 PM

Altebrilas:
sudanglo:
Kaj la NPIV'a difino de 'alveni' estas 'post moviĝo stari en la celita loko'.
Tio estas netolerebla diskriminacio kontraŭ handikapuloj en rulseĝo! okulumo.gif
En tiu okazo oni komprenu stari kiel troviĝi (vidu la 6an difinon en ReVo).

HaleBopp (User's profile) June 2, 2011, 5:00:40 PM

Aĉ, Privat rekomencis!
Karlo tre ofte alvenis hejme malfrue post la fino de la posttagmezaj lecionoj.
ĉapitro 12, frazo 4

Enketo : Kiu dirus hejmen? lango.gif

zan (User's profile) June 3, 2011, 1:39:17 AM

Laŭ mi, tiakaze, ĝustaj estas sen -N, eraraj estas kun -N.

Ĉar 'alveni' signifas 'post moviĝo' ,sed ne 'moviĝo'. Direkta -N koncernas al moviĝo. Ne-moviĝo ne koncernas direkton.

Do, 'veni en la korton', 'kuri en la korton' estas ĝustaj pro la moviĝa signifo de 'veni' kaj 'kuri'.

'Alveni' signifas 'jam estas tie'. 'Alveni al la korto' eble signifas 'stari antaŭ la pordo de la korto'. 'Alveni en la korto' signifas 'stari en la korto post moviĝo'.

'Kliki' estas ago post moviĝo de muso, ne estas moviĝo mem. Do, 'klili sur la butomo' estas ĝusta. 'Trenu la muson sur la butonon, kaj kliku tie' estas ĝusta, ĉu ne?

le_chaz (User's profile) June 3, 2011, 6:44:35 AM

Efektive mi faris rapidan traserĉon per Tekstaro, kaj trovis ke Zamenhof kaj kelkaj aliaj aŭtoroj uzadas la verbon alveni jen sen akuzativo, jen kun. Sed en la plej multaj kazoj, oni ja uzas kun…

le_chaz (User's profile) June 3, 2011, 6:45:51 AM

[pardonu pri la fuŝo!]

EdRobertson (User's profile) June 3, 2011, 8:56:25 AM

zan:'Kliki' estas ago post moviĝo de muso, ne estas moviĝo mem.
Mi ne konsentas. Oni movas la fingron, kaj jen ĝi estas ne sur la butono de la muso, jen la uzanto movas la fingron sur la butonoN de la muso. Aŭ se la fingro ja jam estas sur la butono, la butono ne estas en la klikita pozicio, kaj la movado de la fingro igas ĝin klikita. Analogie, oni klikas sur la butonoN sur la ekrano.

Tamen, ne multe gravas. Ambaŭ estas korektaj, miaopinie.

sudanglo (User's profile) June 3, 2011, 9:39:19 AM

Kiu diras 'kliki' kaj kiu diras 'klaki'?

EdRobertson (User's profile) June 4, 2011, 12:52:10 PM

sudanglo:Kiu diras 'kliki' kaj kiu diras 'klaki'?
Mia impreso estas, ke 'kliki' laŭgrade anstataŭas 'klaki'.

Chainy (User's profile) June 4, 2011, 7:15:50 PM

EdRobertson:
sudanglo:Kiu diras 'kliki' kaj kiu diras 'klaki'?
Mia impreso estas, ke 'kliki' laŭgrade anstataŭas 'klaki'.
Nu, mi neniam aŭdis pri 'kliki' en ĉi tiu kunteksto. Kiam temas pri butonoj ktp, oni ĉiam 'klAkas' al ili.

Laŭ NPIV2002:

Back to the top