글: 19
언어: Esperanto
fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오전 12:27:51
Ĉu vi povas kompreni tion?
geo63 (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오전 5:39:35
fanjono:En Ĉina Esperanto-forumo oni publikigis jenan tradukon: Timato estas pensato. Kredato estas aŭdato.Ne, mi ne komprenas tion.
Ĉu vi povas kompreni tion?
darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오전 6:14:45
fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오전 9:20:59
darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.Se pensato estus pripensato, kia estos?
darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오전 9:59:49
fanjono:Homo pri kiu oni pensas. Do io komprenebla kaj ĝusta.darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.Se pensato estus pripensato, kia estos?
sudanglo (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오전 10:14:21
Eble la celita senco estas - oni timas pensi (por si mem), oni preferas kredi kion oni aŭdas (kion diras aliaj).
La originala teksto estas certe tre malklara.
geo63 (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오전 10:28:36
fanjono:Ĉu la tutan sencon oni ne povas esprimi simple kaj klare en la internacia lingvo? Esperanto do taŭgas por simpla kaj klara esprimado de ideoj, kiuj estas malfacile esprimeblaj en naciaj lingvoj. Rigardu la tekston de sudanglo. Mi komprenas lin senprobleme. Li uzas klaran esperanton.darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.Se pensato estus pripensato, kia estos?
Abusonhhoson (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오전 10:38:51
Kirilo81 (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오후 1:15:31
"Timata homo estas pensata homo." → Sensenca, ĉu ne?
"Kredata homo estas aŭdata homo." → Laŭ mi tio povus signifi, ke oni (pli volonte) aŭskultas homon, kiun oni fidas. Uzi "kredi" kaj "aŭdi" por tio tamen ŝajnas mallerte.
fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 17일 오후 1:22:17
Timato estas pensato. Kredato estas audato.
1,(mi)Se mi ne estus ĉinlingvano, mi neniel kapablus kompreni tion!