Meddelelser: 155
Sprog: Esperanto
Vilius (Vise profilen) 4. aug. 2011 15.11.44
vincas:Dubo = kalumnio!Nu... ne. Vi povas dubi pri kion vi volas, dubo estas nek kalumnio, nek krimo. Kalumnio estas kiam vi konscie vastigas malveron kun celo malutili reputacion de iu. Sed vi certege havas rajton (almenaŭ en liberaj demokratiaj landoj) publike dubi pri kio vi volas: pri konstitucio, pri dekreto de prezidanto, pri decido de juĝisto, ktp.
Memoru, dum Golovatov ne estas kondamnita pro tiuj krimoj, li estas nur suspektato, ne krimulo. Nu, kial iuj landoj malhelpas al juĝado, estas alia demando - precipe pri tiu demando estas nia diskuto.
Vilius (Vise profilen) 4. aug. 2011 15.39.35
Fuzzy:Ĉu oni povas esperi pri objektiva juĝo en lando kie LEĜO MALPERMESAS DUBI pri oficiala versio de la okazintaĵoj de 1991 jaro?Neniu malpermesas dubi. Nur estas malracie dubi pri faktoj, kiujn atestis miloj da homoj, kiuj estis registritaj en filmoj, ktp. Certe estas "aliaj opinioj", sed interese tiuj opinioj tre ofte aŭdigas per pro-Rusiaj buŝoj. Via tiel estimata Audrius Butkevičius estas ano de partio "Tvarka ir teisingumas" ("Ordo kaj justeco"). Tiu partio eĉ ne kaŝas sian pro-Rusiecon. Kio eĉ pli interesas - nia eks-prezidanto Rolandas Paksas, kiu provis sed ne sukcesis kaŝi siajn rilatojn kun Rusio, kaj kiu finfine estis forigita de sia posteno per tre malbela kaj hontinda akuzado (mi tiel tradukis vorton "impeachment") ankaŭ estas ano de tiu sama partio.
vincas (Vise profilen) 4. aug. 2011 16.49.47
Vilius:Sed ĉu iu povas dubi kio okazis dum januaro 13? Kiam mi diris dubo = kalumnio, mi havis en la kapo okazaĵojn de januaro 13. Oni tute ne rajtas dubi kio ozazis tiam.vincas:Dubo = kalumnio!Nu... ne. Vi povas dubi pri kion vi volas, dubo estas nek kalumnio, nek krimo. Kalumnio estas kiam vi konscie vastigas malveron kun celo malutili reputacion de iu. Sed vi certege havas rajton (almenaŭ en liberaj demokratiaj landoj) publike dubi pri kion vi volas: pri konstitucio, pri dekreto de prezidanto, pri decido de juĝisto, ktp.
Memoru, dum Golovatov ne estas kondamnita pro tiuj krimoj, li estas nur suspektato, ne krimulo. Nu, kial iuj landoj malhelpas al juĝado, estas alia demando - precipe pri tiu demando estas nia diskuto.
Se vi dubos ĉu okazis Holokaŭsto, tio laŭ mi, estas krimo.
Vilius (Vise profilen) 4. aug. 2011 17.18.44
vincas:Oni tute ne rajtas dubi kio ozazis tiam.Mi citos viajn vortojn: "El kiu marĉo vi tion eltiris?" (cetere al mi plaĉis tiu esprimo - mi ekuzos ĝin. Ĉu vi mem tradukis ĝin el la litova? Mi neniam aŭdis tion..)
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Oni rajtas dubi pri kion oni volas. Permeseblas eĉ publike esprimi sian dubon, kaj leĝoj devas tion permesi (kun iom da limoj, certe - por protekti aliajn personojn de kalumnado, ktp). Tiu estas unu de la plej gravaj fundamentoj de libera parolo kaj konsekvence de demokratio. SED. Se vi dubas pri tre evidentaj aferoj, vi mem devas akcepti la fakton, ke aliaj havas rajton dubi pri kion vi parolas, kaj ankaŭ esprimi sian dubon per rido al via vizaĝo. Libera parolo estas duvoja strato
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
vincas:Se vi dubos ĉu okazis Holokaŭsto, tio laŭ mi, estas krimo.Laŭ mi tio estas nur stulteco, eble iomete danĝera stulteco. Sed ne krimo.
darkweasel (Vise profilen) 4. aug. 2011 17.41.40
Vilius:bedaŭrinde en iuj landoj tio ja estas krimo, ekz. en aŭstrujo. tamen tio estas ekstertema.vincas:Se vi dubos ĉu okazis Holokaŭsto, tio laŭ mi, estas krimo.Laŭ mi tio estas nur stulteco, eble iomete danĝera stulteco. Sed ne krimo.
Vilius (Vise profilen) 4. aug. 2011 18.04.07
darkweasel:bedaŭrinde en iuj landoj tio ja estas krimo, ekz. en aŭstrujo. tamen tio estas ekstertema.Imagu, ke ia historiisto trovus tre gravaj pruvoj, ke holokaŭsto vere ne okazis, aŭ okazis ne tiel, kiel ni pensis. Ĉu iu leĝo malpermesus al li publiki sian verkon? Verŝajne ne. Leĝoj malpermesataj neon de holokaŭsto ne estas kontraŭ dubo, ili estas kontraŭ incitado de malamo. Sed mi ankaŭ dubas, ĉu tia leĝo vere estas necesa...
darkweasel (Vise profilen) 4. aug. 2011 18.22.23
Vilius:kiel mi diris tio ĉi estas ekstertema tie ĉi, bv malfermi alian fadenon por tio se vi volas pludiskuti la temon!darkweasel:bedaŭrinde en iuj landoj tio ja estas krimo, ekz. en aŭstrujo. tamen tio estas ekstertema.Imagu, ke ia historiisto trovus tre gravaj pruvoj, ke holokaŭsto vere ne okazis, aŭ okazis ne tiel, kiel ni pensis. Ĉu iu leĝo malpermesus al li publiki sian verkon? Verŝajne ne. Leĝoj malpermesataj neon de holokaŭsto ne estas kontraŭ dubo, ili estas kontraŭ incitado de malamo. Sed mi ankaŭ dubas, ĉu tia leĝo vere estas necesa...
Fuzzy (Vise profilen) 5. aug. 2011 04.05.32
Vilius:Jen vidu artikolon de jam menciita de mi gazeto DELFIFuzzy:Ĉu oni povas esperi pri objektiva juĝo en lando kie LEĜO MALPERMESAS DUBI pri oficiala versio de la okazintaĵoj de 1991 jaro?Neniu malpermesas dubi.
En Litovio oni unua fojo juĝas pro "neado de la agresio de USSR. Tie oni skribas ke Algirdas Paleckis estas juĝata pro du frazoj: "sed kio okazis en 13 januaro nokte ĉe la turo [televida]?" kaj "kiel nun evidentiĝas -- niaj homoj pafis al niaj".
Do estas evidenta ke litovia juĝo NENIEL POVUS senkulpigi Golovatovon, kaj tute ne gravas ĉu li vere estas kulpa aŭ ne. Tion mi ne nomus justa kaj senpartia juĝo de demokratia lando.
Vilius:Nur estas malracie dubi pri faktoj, kiujn atestis miloj da homoj, kiuj estis registritaj en filmoj, ktp.Eĉ milionoj da homoj povas esti trompataj, ekzemploj de tio abundas en la historio. Sed tre atentindas la opinioj de homoj kiuj organizis kaj gvidis la tutan agon, ĉu vi ne konsentas?
Vilius:Certe estas "aliaj opinioj", sed interese tiuj opinioj tre ofte aŭdigas per pro-Rusiaj buŝoj.Algirdas Paleckis estas estro de partio Socialista Popolfronto, ĉu ĝi ankaŭ estas por-rusia? Ŝajnas ke la por-rusistoj abundas en Litovio
Via tiel estimata Audrius Butkevičius estas ano de partio "Tvarka ir teisingumas" ("Ordo kaj justeco"). Tiu partio eĉ ne kaŝas sian pro-Rusiecon. Kio eĉ pli interesas - nia eks-prezidanto Rolandas Paksas, kiu provis sed ne sukcesis kaŝi siajn rilatojn kun Rusio, kaj kiu finfine estis forigita de sia posteno per tre malbela kaj hontinda akuzado (mi tiel tradukis vorton "impeachment") ankaŭ estas ano de tiu sama partio.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
vincas (Vise profilen) 5. aug. 2011 11.09.46
Vilius:Mi citos viajn vortojn: "El kiu marĉo vi tion eltiris?" (cetere al mi plaĉis tiu esprimo - mi ekuzos ĝin. Ĉu vi mem tradukis ĝin el la litova? Mi neniam aŭdis tion..)Mi nun ne povas memori, ĉu mi legis, aŭ ĉu mi aŭdis.
vincas (Vise profilen) 5. aug. 2011 13.56.59
Do kara Fuzzy, Se mi diros publike en Rusio, ke Rusio okupis Baltajn ŝtatojn kaj ke Rusio egale kun nacia Germanio kulpas pri la dua mondmilito.
Ĉu min neniu punus en Rusio?