Späť na obsah

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

od darkweasel, 22. júla 2011

Príspevky: 155

Jazyk: Esperanto

vincas (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 16:40:04

Fuzzy:
Vilius, vincas -- respondu, bonvolu: se vi agnoskus (teorie!) ke ne ĉio estas klara pri la kulpeco de Golovatov, ĉu vi ne rompus per tio "la stultan leĝon" de via lando, kaj ne farus tiumaniere krimon? Kial?
Kara Fuzzy, ĉu vi agnoskus (teorie!), ke Luno estas farita el fromaĝo?

darkweasel (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 17:28:39

vincas:
Fuzzy:
Vilius, vincas -- respondu, bonvolu: se vi agnoskus (teorie!) ke ne ĉio estas klara pri la kulpeco de Golovatov, ĉu vi ne rompus per tio "la stultan leĝon" de via lando, kaj ne farus tiumaniere krimon? Kial?
Kara Fuzzy, ĉu vi agnoskus (teorie!), ke Luno estas farita el fromaĝo?
vi komparas pomojn kun piroj. ke la luno estas farita el fromaĝo estas pruvita malvera. tamen ĉu sinjoro golovatov estas krimulo, estas ankoraŭ decidende por juĝisto.

Vilius (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 17:35:28

Fuzzy:Vilius, vincas -- respondu, bonvolu: se vi agnoskus (teorie!) ke ne ĉio estas klara pri la kulpeco de Golovatov, ĉu vi ne rompus per tio "la stultan leĝon" de via lando, kaj ne farus tiumaniere krimon? Kial?
Ne. Ni legu tiun artikolon de litova puna kodo (artikolo 170 2 en ĉi tiu paĝo):

170 2 artikolo. Publika apogo al internaciaj krimoj, krimoj de Sovetunio aŭ Naziisma Germanio al Litova Respubliko aŭ ĝiaj loĝantoj, neo de tiuj krimoj aŭ drasta etigo
1. Tiu, kiu publike apogis {... mallonge: tiujn krimojn}, ilin neis aŭ draste etigis, se tio estis farita per minaca aŭ ofenda maniero aŭ pro tio estis ĝenita publika ordo {... la sama formulado ripetas pri aliaj krimoj, inkluzive pri eventoj de 1991},
estas punita per monpuno aŭ limigo de libero, aŭ aresto, aŭ malliberejo ĝis du jaroj.

La traduko ne estas plena, kaj verŝajne ne perfekta, sed la esenco videblas - "dubi" pri tiujn krimojn malpermeseblas nur en minaca aŭ ofenda maniero aŭ ĝenante publikan ordon. Laŭ tiu formulado vi povas sin defendi en kortumo, kaj ne esti akuzita pri rompado de priparolata leĝo. Do viaj duboj estas senenhavaj.

Vilius (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 17:51:05

Fuzzy:Neniu dubas ke la sangoverŝo vere okazis. Temas pri tio, kiu kulpas je ĝi. Pri tio la ĉeestantoj facile povas havi tute erarajn opiniojn.
Ĉu vi asertas ke homoj ne vidis kiu pafadas al ili kaj ke multaj homoj estas vundataj per batado kaj tankoj? Tio estas ridinda aserto.
Fuzzy:Vi plu ignoras tiun fakton, kiuj nome estas tiuj "tendenca persono" kaj "idioto". Kial ili meritas tute neniom da fido, laŭ vi? Ĉu nur pro tio, ke ilia opinio ne kongruas kun la ŝtata oficiala mito?
Tute ne. Mi mem legis la libron kaj trovis ĝin erara pri multaj faktoj, do laŭ mi tiu libro havas nur etan beletran valoron, sed ne historian. Por la sama kialo mi ne fidas je Audrius Butkevičius - mi sufiĉe legis pri li, inkluzive kion li mem parolis, kaj konkudis, ke li ne indas mian fidon. Mi povas pensi per sia kapo kaj ne bezonas ke iu diru, je kiu mi fidu aŭ kion mi kredu.
Fuzzy:La kortumo ne povus juĝi juste pro "la stulta leĝo". Do ĝi neniom povus klarigi la aferon, nur severe kondamni la eble senkulpan homon.
Tio malveras. Mi jam tradukis parton de tiu artikolo speciale por vi. lango.gif
Fuzzy:Do la homo diras malĝuste ĉar li estas malĝusta homo.
Paleckis nur ripetas, kion li legis en tiu libro, pri kiun ni eĉ tro multe parolis, do lia persono ne havas rilaton al nia diskuto. Sed je li mi ne fidas pro la samaj kialoj - de tio kion mi legis kaj aŭkultis de lia parolado li ne meritis mian fidon. Pri la partio mi skribis, ĉar vi demandis ĉu ĝi estas pro-Rusa aŭ ne.
Fuzzy:Vi tiom severe juĝas viajn najbarojn. Ĉu vi ne tro fieras pri via moderneco?
Vi vizitu ambaŭ landoj kaj decidu mem.
Fuzzy:Kiom da litovianoj formigris el la lando? Ĉu ĉio bonas kun la senlaboreco?
Nu estas malfacilaj tempoj, multaj landoj havas problemojn. Tamen tio ne ŝanĝas fakton, ke Litovio estas pli moderna kaj ege pli libera lando ol Belorusio.

darkweasel (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 17:56:22

hm. tamen ĉu vere en litovujo homo tiel malamata de la publiko ricevos objektivan proceson?

Vilius (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 18:05:24

darkweasel:hm. tamen ĉu vere en litovujo homo tiel malamata de la publiko ricevos objektivan proceson?
Mi jam diris, ke mi mem ne certas pri tio. Laŭ mi estus pli bone, se tiel emociplenajn kaj politike sensitivajn aferojn juĝu internaciaj korumoj (sed ili ial ne tro avidas okupiĝi pri krimoj de Sovietunio).
Alia problemo estas ke nia orienta amiko, kaj lia patrujo ne tro fidas je internaciaj kortumoj...

vincas (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 18:45:59

darkweasel:
vincas:
Fuzzy:
Vilius, vincas -- respondu, bonvolu: se vi agnoskus (teorie!) ke ne ĉio estas klara pri la kulpeco de Golovatov, ĉu vi ne rompus per tio "la stultan leĝon" de via lando, kaj ne farus tiumaniere krimon? Kial?
Kara Fuzzy, ĉu vi agnoskus (teorie!), ke Luno estas farita el fromaĝo?
vi komparas pomojn kun piroj. ke la luno estas farita el fromaĝo estas pruvita malvera. tamen ĉu sinjoro golovatov estas krimulo, estas ankoraŭ decidende por juĝisto.
Mi ne estas juĝisto, do mi nomas aĵon laŭ ĝian veran nomon.

darkweasel (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 18:56:41

demando.gif

Vilius (Zobraziť profil) 6. augusta 2011 18:59:56

vincas:Mi ne estas juĝisto, do mi nomas aĵon laŭ ĝian veran nomon.
Vincas, jen lernu novan vorton: suspektato (litove: įtariamasis).

Fuzzy (Zobraziť profil) 7. augusta 2011 10:06:54

vincas:
Fuzzy:Kiel tio koncernas la fakton, ke en ĝi ne ekzistas leĝo malpermesanta opinii ion ajn pri historiaj faktoj? Kontraste al tia demokratia kaj libera lando kiel Litovio.
Mi tre malbone legas ruse, sed mi trovis ĉi tion.
http://www.regnum.ru/news/1153517.html

Ĉu ĉi tiu leĝo estis ne akceptita?
Jes.

Nahor