Повідомлення: 155
Мова: Esperanto
Fuzzy (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 10:08:33
vincas:Se mi tion agnoskus eĉ publike, neniu min kondamnus laŭ leĝo. Nun respondu vi al la mia demando.Fuzzy:Kara Fuzzy, ĉu vi agnoskus (teorie!), ke Luno estas farita el fromaĝo?
Vilius, vincas -- respondu, bonvolu: se vi agnoskus (teorie!) ke ne ĉio estas klara pri la kulpeco de Golovatov, ĉu vi ne rompus per tio "la stultan leĝon" de via lando, kaj ne farus tiumaniere krimon? Kial?
Vilius (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 10:12:16
Fuzzy:Nun respondu vi al la mia demando.Mi jam respondis. Legu paĝon 14.
Fuzzy (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 10:17:01
Vilius:Bone, kvankam mi ne tre komprenas kio estas "minaca aŭ ofenda maniero". Jen vincas ofendiĝis pro miaj vortoj, ĉu mi per tio rompis la leĝon?Fuzzy:Vilius, vincas -- respondu, bonvolu: se vi agnoskus (teorie!) ke ne ĉio estas klara pri la kulpeco de Golovatov, ĉu vi ne rompus per tio "la stultan leĝon" de via lando, kaj ne farus tiumaniere krimon? Kial?Ne. Ni legu tiun artikolon de litova puna kodo (artikolo 170 2 en ĉi tiu paĝo):
170 2 artikolo. Publika apogo al internaciaj krimoj, krimoj de Sovetunio aŭ Naziisma Germanio al Litova Respubliko aŭ ĝiaj loĝantoj, neo de tiuj krimoj aŭ drasta etigo
1. Tiu, kiu publike apogis {... mallonge: tiujn krimojn}, ilin neis aŭ draste etigis, se tio estis farita per minaca aŭ ofenda maniero aŭ pro tio estis ĝenita publika ordo {... la sama formulado ripetas pri aliaj krimoj, inkluzive pri eventoj de 1991},
estas punita per monpuno aŭ limigo de libero, aŭ aresto, aŭ malliberejo ĝis du jaroj.
La traduko ne estas plena, kaj verŝajne ne perfekta, sed la esenco videblas - "dubi" pri tiujn krimojn malpermeseblas nur en minaca aŭ ofenda maniero aŭ ĝenante publikan ordon. Laŭ tiu formulado vi povas sin defendi en kortumo, kaj ne esti akuzita pri rompado de priparolata leĝo. Do viaj duboj estas senenhavaj.
Do, vi asertas ke litovia kortumo povus teorie senkulpigi kaj liberigi Golovatovon, kaj la leĝo tion ne malhelpus? Ĉu la senkulpigo ne estus "drasta etigado de la krimoj de Sovetunio"?
Vilius (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 10:59:47
Fuzzy:Bone, kvankam mi ne tre komprenas kio estas "minaca aŭ ofenda maniero". Jen vincas ofendiĝis pro miaj vortoj, ĉu mi per tio rompis la leĝon?Nu kun minaca maniero, estas sufiĉe klare. Ĉu ne? La alia parto laŭ mi temas ne pri ofendiĝo de ia hadazda persono (Vincas, ekzemple), sed pri ofendado de tiuj, kiuj suferis vundojn aŭ estis mortigitaj dum tiuj eventoj. Laŭ mi eblas tute senprobleme defendi sin en kortumo sen minaco, kaj eviti ofendadon ankaŭ eblas, ĉu ne?
Fuzzy:Do, vi asertas ke litovia kortumo povus teorie senkulpigi kaj liberigi Golovatovon, kaj la leĝo tion ne malhelpus? Ĉu la senkulpigo ne estus "drasta etigado de la krimoj de Sovetunio"?Drasta etigo okazos, se vi diros, ke tiuj eventoj estis "voja akcidento", sed se vi diros ke "oni pafadis kaj ĵetis tankojn de televidturo" - vi nur montros ke vi estas idioto. Aserto, ke "mi tion ne faris", aŭ "mi havis ordonon de ... fari tion" ankaŭ etigas nenion - nur neas kulpon de akuzata persono. Do sindefendo eblas eĉ kun tiu leĝo (kiu estas stulta en ia okazo - nur pro tiu fakto, ke mi devis ĝin traduki kaj klarigi en Esperanto
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
vincas (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 12:38:18
Vilius:Mi jam eklerniĝisvincas:Mi ne estas juĝisto, do mi nomas aĵon laŭ ĝian veran nomon.Vincas, jen lernu novan vorton: suspektato (litove: įtariamasis).
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Fuzzy (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 13:24:14
Vilius:Drasta etigo okazos, se vi diros, ke tiuj eventoj estis "voja akcidento"Ĉu tio signifas ke oni rajtas nur diri ke ekzistis ordono dispremi la homojn per la tankoj?
Vilius:sed se vi diros ke "oni pafadis kaj ĵetis tankojn de televidturo" - vi nur montros ke vi estas idioto. Aserto, ke "mi tion ne faris", aŭ "mi havis ordonon de ... fari tion" ankaŭ etigas nenion - nur neas kulpon de akuzata persono. Do sindefendo eblas eĉ kun tiu leĝo (kiu estas stulta en ia okazo - nur pro tiu fakto, ke mi devis ĝin traduki kaj klarigi en EsperantoLa sindefendo eblas, sed mia demando temas pri la eventuala verdikto de la juĝo: ĉu la kortumo rajtas agnoski, ke la sovetiaj trupoj vere ne pafis al la civiluloj kaj tion faris iuj aliaj, kaj tuta afero estis nur granda provokacio de la tiamaj idiotaj (laŭ viaj vortoj) litoviaj estroj? Ĉu tia verdikto ne estus "draste etiganta la krimoj de Sovetunio"?)
nikko (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 14:29:59
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Vilius (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 18:15:15
Fuzzy:Ĉu tio signifas ke oni rajtas nur diri ke ekzistis ordono dispremi la homojn per la tankoj?Ni imagu, ke Litovio ŝanĝus sian leĝon aldonante escepton: permeseblas diri ion en kortumo: minaci, etigi, pligrandigi, ofendi, ne gravas - kion vi volas, tion parolu. Ĉu tiam Rusio permesus juĝi s-ro Golovatov?.. Ial mi dubas pri tio.
Fuzzy:La sindefendo eblas, sed mia demando temas pri la eventuala verdikto de la juĝo: ĉu la kortumo rajtas agnoski, ke la sovetiaj trupoj vere ne pafis al la civiluloj kaj tion faris iuj aliaj, kaj tuta afero estis nur granda provokacio de la tiamaj idiotaj (laŭ viaj vortoj) litoviaj estroj? Ĉu tia verdikto ne estus "draste etiganta la krimoj de Sovetunio"?Eble. Mi ne scias. Kiamaniere mi eksciu verdikton de juĝado, kiu neniam okazos?
Ni estu realistoj, Rusio defendos "siajn" sen diferenco, pri kiu krimo li kulpigas. Je litovaj kortumoj ili ne fidas, pri Eŭropaj arestordonoj ili prifajfas, internaciaj kortumoj ankaŭ malplaĉas... Ili ja estas "iloj de okcidento", ĉu ne?
Kial ni daŭrigu ĉi tiun diskutadon? Masakro ĉe televidturo ja estis voja akcidento. Kaj verŝajne limgardistoj ĉe Medininkaj sinmortigis?
Vilius (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 18:32:15
nikko:Venĝemaj litovoj komence juĝu komunistajn litovojn ene de lando. Eĉ se akcepti fakton de okupacio, plejaj perfiduloj estas certe litovaj komunistoj. Ĉu oni jam tiujn pendumigis en Demokratia Litovio?Ĉu juĝado de litovaj komunistoj (cetere, kiujn precipe ni juĝu kaj pro kio?) rilatas al juĝado de Golovatov?
Vilius (Переглянути профіль) 7 серпня 2011 р. 18:36:41
Fuzzy:kaj tuta afero estis nur granda provokacio de la tiamaj idiotaj (laŭ viaj vortoj) litoviaj estroj?Montru kie mi diris tion pri tiutempa estraro de Litovio. Mi tiel nomigis nur du apartajn personojn pri kialoj, kiujn mi ankaŭ klarigis...