Sadržaj

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

od darkweasel, 22. srpnja 2011.

Poruke: 155

Jezik: Esperanto

mallumcavio (Prikaz profila) 22. srpnja 2011. 17:27:19

Mi ne ŝatas la tonon de la diskuto.

Mi ne kredas ke la aŭstraj responduloj decidis bone. Ankaŭ, mi komprenas la ĝenajn sentojn de la litovoj. Ni, kiel civitanoj de la mondo, devas apogi ambaŭ popoloj.

Rimarku, ke mi emfazigas la vorton popolo. La registraroj de la landoj ne ĉiam reprezentas siajn loĝantarojn.

Mi petas, ke la civitanoj de ambaŭ landoj daŭre informos nin pri tiu grava afero el sia vidpunkto. Bonvolu, ni parolas la saman lingvon, do ni povas kompreni nin. La fivortoj ne estas bonaj komunikiloj.

Dankon.

vincas (Prikaz profila) 25. srpnja 2011. 11:02:33

En Litovaj gazetoj estas skribita, ke Aŭstrio kliniĝis al Rusio. Aŭstrio faris agon maljusta kaj maljura.
Litovoj pensas ke klargoj, kial estis liberigita Golovatovo, estas malfortaj. En Litovaj gazetoj estas skribita,
ke registaro de Aŭstrio eĉ ne internonsentis kiel mensongi al Litovio. Mallonge dirus, Aŭstrio speciale liberigis
Golovatovon, kaj nun akuzas Litovion ke ĝi ion ne faris en la donita tempo. En tiu afero Aŭstrio estas tiu ŝato,
kiu malvenkas.

vincas (Prikaz profila) 25. srpnja 2011. 11:25:38

darkweasel:Finnujo donis al Golovatov ŝengenan vizon, kaj Ĉeĥujo kaj Kipro lasis lin envojaĝi.
Mi tre volas scii kial tio okazis. Kial Golovatov ne estis arestita pli frue?

vincas (Prikaz profila) 25. srpnja 2011. 11:38:40

darkweasel:

Ne ekzistas pruvo, ke Rusujo influis tiun decidon.
Ke Rusujo influis tiun decidon, estas tute klara. Ankaŭ mi volas diri ke mi estas tre malkontenta kiel litovaj prokuroroj solvas jurproceso de januaro 13.
fakte ili nenion faras. Do mi kritikas ne nur Aŭstrion.

Ĉu vi povos bone dormi sciante, ke murdisto estas libera?

Shame on Austria.
Honto al Aŭstrio.

darkweasel (Prikaz profila) 26. srpnja 2011. 15:57:17

vincas:
darkweasel:

Ne ekzistas pruvo, ke Rusujo influis tiun decidon.
Ke Rusujo influis tiun decidon, estas tute klara.
Jes, nun tio fariĝis klara, laŭ hodiaŭa novaĵraporto.

vincas:Ĉu vi povos bone dormi sciante, ke murdisto estas libera?
Bona demando. Tio certe dependas de tio, pri kia murdisto temas.

Se homo kiel Anders BREIVIK, kiu murdis hazardajn homojn, kiuj nenion ajn faris kontraŭ li, tute per si mem sen ajna ordono, estus laŭscie libera - ne.

Tamen Golovatov ne estas tia murdisto. Ankaŭ li murdis, kaj tion mi neniom volas pravigi. Tamen li apenaŭ estas danĝera por la hodiaŭ vivantaj homoj. Laŭ tio, kion mi trovis en Vikipedio, li simple partoprenis en agado de Sovetunio kontraŭ la sendependiĝema Litovujo. Tio estas speco de milito. Mi ne pensas, ke Golovatov murdus homojn sen partopreni en tia agado. Mi do eĉ tiam ne timus lin, se li starus rekte antaŭ mi. Almenaŭ ne pro tio, kion li faris en 1991.

vincas:Shame on Austria.
Honto al Aŭstrio.
La tuta lando ne kulpas pri unu misdecido de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

darkweasel (Prikaz profila) 26. srpnja 2011. 18:22:59

vidas vandenis:Sed hodiaŭ, legante lastajn mesaĝojn, al mi ŝajnas , ke Hitler estas kulpa,ĉar li malvenkis,do Stalin estas ne kulpa, ĉar li venkis.
Mi ne scias, kiel tio rilatas al la temo, sed certe ambaŭ estis frenezaj diktatoroj, kiuj mortigis homojn el sia propra popolo pro nenio ajn.

vincas (Prikaz profila) 27. srpnja 2011. 11:08:37

darkweasel:Laŭ tio, kion mi trovis en Vikipedio, li simple partoprenis en agado de Sovetunio kontraŭ la sendependiĝema Litovujo.
Nu, Vikipedio en ĉi tiu afero ne estas tre valora informilo. Valoraj informiloj estus gravaj gazetoj kaj retejoj. Kaj oni devas tralegi ne nur unu informilon sed kelkajn. Mi ĉi tie miras, ke murdadon vi nomas nur per sensignifa vorto "agado".

darkweasel:
La tuta lando ne kulpas pri unu misdecido de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.
Ne kulpas tiam, kiam tiu lando komprenas ke registaro faris agon malbonan. Kaj tiam, kiam la personoj, kiuj liberigis Golovatovon estos punitaj. Nur tiam Austrio povus forlavi sian kulpon.

Polaris (Prikaz profila) 27. srpnja 2011. 15:14:42

Ŝajnas al mi ke tiu afero pri al supozita svageco aŭ maldetaleco de la Litova arestordorno estis nur malforta preteksto aŭ senkulpigaĉo. Se Aŭstrujo ne havis sufiĉe detalojn aŭ se ili bezonis ian ajn tradukon--ta-ta-ta--devintus atendi kaj peti pli informojn. Liberigi Golovatov (ene de 24 horoj!) kaj ekforsendi lin al Rusio (kie li estos sendanĝera de aresto) estis malrespondece kaj riproĉinde. Tiaj agoj subfosas kaj malfortigas la unuecon kaj kunlaboreblon de ambaŭ landoj. Imagu kiel vi sentus se via patro aŭ frato estus inter la mortigitoj en Litovio. Mi tute ne kulpigas al Litovio pro sia kolero.

darkweasel (Prikaz profila) 27. srpnja 2011. 16:12:52

vincas:
darkweasel:Laŭ tio, kion mi trovis en Vikipedio, li simple partoprenis en agado de Sovetunio kontraŭ la sendependiĝema Litovujo.
Nu, Vikipedio en ĉi tiu afero ne estas tre valora informilo. Valoraj informiloj estus gravaj gazetoj kaj retejoj. Kaj oni devas tralegi ne nur unu informilon sed kelkajn. Mi ĉi tie miras, ke murdadon vi nomas nur per sensignifa vorto "agado".
Nu, mi neniel volis pravigi liajn agojn. Tamen tio estas mia respondo al via demando, ĉu lia libereco timigas min persone.

vincas:
darkweasel:
La tuta lando ne kulpas pri unu misdecido de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.
Ne kulpas tiam, kiam tiu lando komprenas ke registaro faris agon malbonan. Kaj tiam, kiam la personoj, kiuj liberigis Golovatovon estos punitaj. Nur tiam Austrio povus forlavi sian kulpon.
Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.

Fuzzy (Prikaz profila) 28. srpnja 2011. 05:38:49

Estus malprudente por Aŭstrio difekti siajn interrilatojn kun Rusio nur por kontentigi Latvion. Kial aŭstrianoj devas malprofiti pro iu ruso kiun Latvio volas juĝi? Ĝi tion volas do ĝi mem lin kaptu.

Natrag na vrh