Mensagens: 155
Idioma: Esperanto
mallumcavio (Mostrar o perfil) 22 de julho de 2011 17:27:19
Mi ne kredas ke la aŭstraj responduloj decidis bone. Ankaŭ, mi komprenas la ĝenajn sentojn de la litovoj. Ni, kiel civitanoj de la mondo, devas apogi ambaŭ popoloj.
Rimarku, ke mi emfazigas la vorton popolo. La registraroj de la landoj ne ĉiam reprezentas siajn loĝantarojn.
Mi petas, ke la civitanoj de ambaŭ landoj daŭre informos nin pri tiu grava afero el sia vidpunkto. Bonvolu, ni parolas la saman lingvon, do ni povas kompreni nin. La fivortoj ne estas bonaj komunikiloj.
Dankon.
vincas (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2011 11:02:33
Litovoj pensas ke klargoj, kial estis liberigita Golovatovo, estas malfortaj. En Litovaj gazetoj estas skribita,
ke registaro de Aŭstrio eĉ ne internonsentis kiel mensongi al Litovio. Mallonge dirus, Aŭstrio speciale liberigis
Golovatovon, kaj nun akuzas Litovion ke ĝi ion ne faris en la donita tempo. En tiu afero Aŭstrio estas tiu ŝato,
kiu malvenkas.
vincas (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2011 11:25:38
darkweasel:Finnujo donis al Golovatov ŝengenan vizon, kaj Ĉeĥujo kaj Kipro lasis lin envojaĝi.Mi tre volas scii kial tio okazis. Kial Golovatov ne estis arestita pli frue?
vincas (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2011 11:38:40
darkweasel:Ke Rusujo influis tiun decidon, estas tute klara. Ankaŭ mi volas diri ke mi estas tre malkontenta kiel litovaj prokuroroj solvas jurproceso de januaro 13.
Ne ekzistas pruvo, ke Rusujo influis tiun decidon.
fakte ili nenion faras. Do mi kritikas ne nur Aŭstrion.
Ĉu vi povos bone dormi sciante, ke murdisto estas libera?
Shame on Austria.
Honto al Aŭstrio.
darkweasel (Mostrar o perfil) 26 de julho de 2011 15:57:17
vincas:Jes, nun tio fariĝis klara, laŭ hodiaŭa novaĵraporto.darkweasel:Ke Rusujo influis tiun decidon, estas tute klara.
Ne ekzistas pruvo, ke Rusujo influis tiun decidon.
vincas:Ĉu vi povos bone dormi sciante, ke murdisto estas libera?Bona demando. Tio certe dependas de tio, pri kia murdisto temas.
Se homo kiel Anders BREIVIK, kiu murdis hazardajn homojn, kiuj nenion ajn faris kontraŭ li, tute per si mem sen ajna ordono, estus laŭscie libera - ne.
Tamen Golovatov ne estas tia murdisto. Ankaŭ li murdis, kaj tion mi neniom volas pravigi. Tamen li apenaŭ estas danĝera por la hodiaŭ vivantaj homoj. Laŭ tio, kion mi trovis en Vikipedio, li simple partoprenis en agado de Sovetunio kontraŭ la sendependiĝema Litovujo. Tio estas speco de milito. Mi ne pensas, ke Golovatov murdus homojn sen partopreni en tia agado. Mi do eĉ tiam ne timus lin, se li starus rekte antaŭ mi. Almenaŭ ne pro tio, kion li faris en 1991.
vincas:Shame on Austria.La tuta lando ne kulpas pri unu misdecido de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.
Honto al Aŭstrio.
darkweasel (Mostrar o perfil) 26 de julho de 2011 18:22:59
vidas vandenis:Sed hodiaŭ, legante lastajn mesaĝojn, al mi ŝajnas , ke Hitler estas kulpa,ĉar li malvenkis,do Stalin estas ne kulpa, ĉar li venkis.Mi ne scias, kiel tio rilatas al la temo, sed certe ambaŭ estis frenezaj diktatoroj, kiuj mortigis homojn el sia propra popolo pro nenio ajn.
vincas (Mostrar o perfil) 27 de julho de 2011 11:08:37
darkweasel:Laŭ tio, kion mi trovis en Vikipedio, li simple partoprenis en agado de Sovetunio kontraŭ la sendependiĝema Litovujo.Nu, Vikipedio en ĉi tiu afero ne estas tre valora informilo. Valoraj informiloj estus gravaj gazetoj kaj retejoj. Kaj oni devas tralegi ne nur unu informilon sed kelkajn. Mi ĉi tie miras, ke murdadon vi nomas nur per sensignifa vorto "agado".
darkweasel:Ne kulpas tiam, kiam tiu lando komprenas ke registaro faris agon malbonan. Kaj tiam, kiam la personoj, kiuj liberigis Golovatovon estos punitaj. Nur tiam Austrio povus forlavi sian kulpon.
La tuta lando ne kulpas pri unu misdecido de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.
Polaris (Mostrar o perfil) 27 de julho de 2011 15:14:42
darkweasel (Mostrar o perfil) 27 de julho de 2011 16:12:52
vincas:Nu, mi neniel volis pravigi liajn agojn. Tamen tio estas mia respondo al via demando, ĉu lia libereco timigas min persone.darkweasel:Laŭ tio, kion mi trovis en Vikipedio, li simple partoprenis en agado de Sovetunio kontraŭ la sendependiĝema Litovujo.Nu, Vikipedio en ĉi tiu afero ne estas tre valora informilo. Valoraj informiloj estus gravaj gazetoj kaj retejoj. Kaj oni devas tralegi ne nur unu informilon sed kelkajn. Mi ĉi tie miras, ke murdadon vi nomas nur per sensignifa vorto "agado".
vincas:Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.darkweasel:Ne kulpas tiam, kiam tiu lando komprenas ke registaro faris agon malbonan. Kaj tiam, kiam la personoj, kiuj liberigis Golovatovon estos punitaj. Nur tiam Austrio povus forlavi sian kulpon.
La tuta lando ne kulpas pri unu misdecido de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.
Fuzzy (Mostrar o perfil) 28 de julho de 2011 05:38:49