Viestejä: 155
Kieli: Esperanto
vincas (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2011 16.10.31
Fuzzy:Jes, mi pensas, ke Usono agas alie. Se mi bone memoras Usono fordonis unu civitanton por juĝi en Litovio. Tiu persono estis akuzita ke li mortpafis judojn.Polaris:En tiuj okazintaĵoj unu el sovetuniaj oficiroj estis mortpafita. Do temas ne pri krimo kontraŭ "civiluloj". Ĉiukaze Rusio ne rajtas sendi siajn civitanojn en aliajn landojn por juĝi. Ĉu Usono agas alie?Fuzzy:Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.En kia lando ne estas kontraŭleĝe murdi 14 civitanojn kaj vundi centojn da aliuloj? Laŭ la leĝo de Germanio, Hitler kaj Eichman ankaŭ ne faris nenion kriminalan--sed ili ankoraŭ estis kulpaj por militaj krimoj, ĉu ne? Se mortigi civilulojn sole pro sendependeco-protesto estas laŭleĝe en iu lando, tiuokaze, ili havas tiranecon kaj ne laŭleĝan registaron--kaj la resto de la kleriga mondo devas kondamni tion kaj deklari ke ne estas taŭga.
Fuzzy:En tiuj okazintaĵoj unu el sovetuniaj oficiroj estis mortpafita. Do temas ne pri krimo kontraŭ "civiluloj".Lin fazarde mortpafis mem soldatoj sovetaj.
darkweasel (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2011 17.20.58
Litovujo forte kritikis Aŭstrujon pro la rapida liberigo de la Rusuja KGB-oficiro Mikhail Golovatov. Ĉu tiu ĉi kritiko estas prava aŭ ne?
52% jes
28% ne
20% mi ne scias
Ĉu la liberigo de Golovatov okazis flanke de la Aŭstrujaj juristoj sub atento al la leĝoj kaj templimoj sen politika influo? Aŭ ĉu Aŭstrujo submetis sin sub la premon el Rusujo?
53% sub premo de Rusujo
16% sen politika influo
31% mi ne scias
vincas (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2011 18.34.20
Fuzzy:Jes, bonaj rilatoj estas bona afero. Ĉu vi kontraŭas tion, ke inter Rusio kaj Aŭstrujo estu bonaj rilatoj?Mi nur volas, ke Aŭstrujo agus laŭ leĝoj. Nun mi tre dubas, ĉu en ĉi tiu afero Aŭstrujo agis laŭleĝe. Diro, ke Europa Arestordono ne validas por krimoj antaŭ 2002, estas malklara.
Vilius (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2011 18.46.13
vincas:Diro, ke Europa Arestordono ne validas por krimoj antaŭ 2002, estas malklara.Sed ŝajne vera. Laŭ Aŭstruja leĝo (darkweasel, korektu se mi ne pravas), ili ne devas obei al Eŭropa arestordono, se la krimo okazis antaŭ ol 2002 jaro. Certe ili povis agi laŭ tiu ordono, sed ne devis.
Vilius (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2011 18.53.32
Fuzzy:Jes, bonaj rilatoj estas bona afero. Ĉu vi kontraŭas tion, ke inter Rusio kaj Aŭstrujo estu bonaj rilatoj? Kial via lando provas malbonigi ilin? Pro kio vi tiom malamas Aŭstrujon, ke volas intermiksigi ĝin en vian senesperan kaj sensencan militaĉon kontraŭ Rusio? Aŭstrujo estas pacema lando, lasu ĝin trankvile vivi.Mi komprenis! Vi skribas tiujn bedaŭrajn sensensaĵojn por via samlandano nikko, ke li ne sentu mankon de materialo por praktiki sian lertecon pri trovado de logikaj kaj argumentadaj eraroj. Jen vera amiko - ne timas oferi sian reputacion por bono de kamarado!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
darkweasel (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2011 19.25.51
Vilius:Nu, mi ne estas juristo, kaj juristoj certe scias pli multe ol mi. Mi ie legis ankaŭ, ke por krimoj antaŭ 1991 la Eŭropa Arestordono estas almenaŭ ordono haltigi la suspektaton ĝis ricevo de pliaj informoj - kaj certe ankaŭ antaŭ la Eŭropa Arestordono ekzistis leĝoj pri suspektul-forsendado.vincas:Diro, ke Europa Arestordono ne validas por krimoj antaŭ 2002, estas malklara.Sed ŝajne vera. Laŭ Aŭstruja leĝo (darkweasel, korektu se mi ne pravas), ili ne devas obei al Eŭropa arestordono, se la krimo okazis antaŭ ol 2002 jaro. Certe ili povis agi laŭ tiu ordono, sed ne devis.
Do, ĉu la respondeculoj agis tute laŭlege, estas certe malfacila demando, kiun preskaŭ nur juristoj povos respondi.
Polaris (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2011 21.34.26
Fuzzy:MALJUSTA?
Kaj jes, Internacia Kortumo estas maljusta ilo por puni ĉiujn malamikojn de Okcidento.
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
Polaris (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2011 21.49.32
Fuzzy: Do la sola vojo por Rusio esti demokratia lando estas neniel kaj neniam protekti siajn interesojn kaj civitanojn?Ne, nur ne protekti siajn krimulojn (aŭ preteksti ke mortigo kontraŭ aliuloj ne estas krimo). Kaj ke bona rilato kun Rusio ne dependu de ignori la krimoj de siaj civitanoj, kiuj perforte atakas fremdulojn senpune.
vincas (Näytä profiilli) 30. heinäkuuta 2011 9.54.01
Fuzzy:Pro kio vi tiom malamas Aŭstrujon, ke volas intermiksigi ĝin en vian senesperan kaj sensencan militaĉon kontraŭ Rusio?Vi erare interpretas miajn vortojn. Jes, mi strikte kritikas Aŭstrujon, sed el tio TUTE ne elfuas, ke
mi malamas aŭ malŝatas Aŭstrujon. Do sciu, ke kritiki ne signifas malami aŭ malŝati.
Vilius:Sed ŝajne vera. Laŭ Aŭstruja leĝo (darkweasel, korektu se mi ne pravas), ili ne devas obei al Eŭropa arestordono, se la krimo okazis antaŭ ol 2002 jaro. Certe ili povis agi laŭ tiu ordono, sed ne devis.Sed ĉu Rusio ne premis Aŭstrujon?
vincas (Näytä profiilli) 30. heinäkuuta 2011 10.15.51
darkweasel:Kial estis farita, ke Europa Arestordono ne validus antaŭ 2002? Kial estas, nome, dato 2002, sed ne, ekzemple, dato 1995 aŭ 1990?Vilius: Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?kiu ne validas en Aŭstrujo por krimoj antaŭ 2002.