Tartalom

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

darkweasel-tól, 2011. július 22.

Hozzászólások: 155

Nyelv: Esperanto

vincas (Profil megtekintése) 2011. július 29. 16:10:31

Fuzzy:
Polaris:
Fuzzy:Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
En kia lando ne estas kontraŭleĝe murdi 14 civitanojn kaj vundi centojn da aliuloj? Laŭ la leĝo de Germanio, Hitler kaj Eichman ankaŭ ne faris nenion kriminalan--sed ili ankoraŭ estis kulpaj por militaj krimoj, ĉu ne? Se mortigi civilulojn sole pro sendependeco-protesto estas laŭleĝe en iu lando, tiuokaze, ili havas tiranecon kaj ne laŭleĝan registaron--kaj la resto de la kleriga mondo devas kondamni tion kaj deklari ke ne estas taŭga.
En tiuj okazintaĵoj unu el sovetuniaj oficiroj estis mortpafita. Do temas ne pri krimo kontraŭ "civiluloj". Ĉiukaze Rusio ne rajtas sendi siajn civitanojn en aliajn landojn por juĝi. Ĉu Usono agas alie?
Jes, mi pensas, ke Usono agas alie. Se mi bone memoras Usono fordonis unu civitanton por juĝi en Litovio. Tiu persono estis akuzita ke li mortpafis judojn.

Fuzzy:En tiuj okazintaĵoj unu el sovetuniaj oficiroj estis mortpafita. Do temas ne pri krimo kontraŭ "civiluloj".
Lin fazarde mortpafis mem soldatoj sovetaj.

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 29. 17:20:58

Hodiaŭ en la Aŭstruja tagĵurnalo "KURIER" estis enketo pri tiu ĉi okazo:

Litovujo forte kritikis Aŭstrujon pro la rapida liberigo de la Rusuja KGB-oficiro Mikhail Golovatov. Ĉu tiu ĉi kritiko estas prava aŭ ne?
52% jes
28% ne
20% mi ne scias

Ĉu la liberigo de Golovatov okazis flanke de la Aŭstrujaj juristoj sub atento al la leĝoj kaj templimoj sen politika influo? Aŭ ĉu Aŭstrujo submetis sin sub la premon el Rusujo?
53% sub premo de Rusujo
16% sen politika influo
31% mi ne scias

vincas (Profil megtekintése) 2011. július 29. 18:34:20

Fuzzy:Jes, bonaj rilatoj estas bona afero. Ĉu vi kontraŭas tion, ke inter Rusio kaj Aŭstrujo estu bonaj rilatoj?
Mi nur volas, ke Aŭstrujo agus laŭ leĝoj. Nun mi tre dubas, ĉu en ĉi tiu afero Aŭstrujo agis laŭleĝe. Diro, ke Europa Arestordono ne validas por krimoj antaŭ 2002, estas malklara.

Vilius (Profil megtekintése) 2011. július 29. 18:46:13

vincas:Diro, ke Europa Arestordono ne validas por krimoj antaŭ 2002, estas malklara.
Sed ŝajne vera. Laŭ Aŭstruja leĝo (darkweasel, korektu se mi ne pravas), ili ne devas obei al Eŭropa arestordono, se la krimo okazis antaŭ ol 2002 jaro. Certe ili povis agi laŭ tiu ordono, sed ne devis.

Vilius (Profil megtekintése) 2011. július 29. 18:53:32

Fuzzy:Jes, bonaj rilatoj estas bona afero. Ĉu vi kontraŭas tion, ke inter Rusio kaj Aŭstrujo estu bonaj rilatoj? Kial via lando provas malbonigi ilin? Pro kio vi tiom malamas Aŭstrujon, ke volas intermiksigi ĝin en vian senesperan kaj sensencan militaĉon kontraŭ Rusio? Aŭstrujo estas pacema lando, lasu ĝin trankvile vivi.
Mi komprenis! Vi skribas tiujn bedaŭrajn sensensaĵojn por via samlandano nikko, ke li ne sentu mankon de materialo por praktiki sian lertecon pri trovado de logikaj kaj argumentadaj eraroj. Jen vera amiko - ne timas oferi sian reputacion por bono de kamarado! lango.gif

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 29. 19:25:51

Vilius:
vincas:Diro, ke Europa Arestordono ne validas por krimoj antaŭ 2002, estas malklara.
Sed ŝajne vera. Laŭ Aŭstruja leĝo (darkweasel, korektu se mi ne pravas), ili ne devas obei al Eŭropa arestordono, se la krimo okazis antaŭ ol 2002 jaro. Certe ili povis agi laŭ tiu ordono, sed ne devis.
Nu, mi ne estas juristo, kaj juristoj certe scias pli multe ol mi. Mi ie legis ankaŭ, ke por krimoj antaŭ 1991 la Eŭropa Arestordono estas almenaŭ ordono haltigi la suspektaton ĝis ricevo de pliaj informoj - kaj certe ankaŭ antaŭ la Eŭropa Arestordono ekzistis leĝoj pri suspektul-forsendado.

Do, ĉu la respondeculoj agis tute laŭlege, estas certe malfacila demando, kiun preskaŭ nur juristoj povos respondi.

Polaris (Profil megtekintése) 2011. július 29. 21:34:26

Fuzzy:
Kaj jes, Internacia Kortumo estas maljusta ilo por puni ĉiujn malamikojn de Okcidento.
MALJUSTA? shoko.gif Fuzzy, se INTERNACIA kortumo estas maljusta (rimarku---ne la kortumo de unu el la nacioj, sed internacia kortumo), kion vi rekonas kiel "justa"? Kaj kiam la viktimoj de teruregaj abomenindaĵoj estas el nacioj ekonomie malpli signifaj aŭ finance malpli gravaj--kaj pro tio iuj aliaj nacioj preferas ignori la krimojn (pro avida deziro konservi bonan rilaton)--kion ili devas fari, se internacia kortumo estas maljusta? Ĉu vi sugestus ke ili fermu la buŝon kaj elportu ĝin--kaj ke ili komprenu ke neniu "ŝuldas" helpon al ili?

Polaris (Profil megtekintése) 2011. július 29. 21:49:32

Fuzzy: Do la sola vojo por Rusio esti demokratia lando estas neniel kaj neniam protekti siajn interesojn kaj civitanojn?
Ne, nur ne protekti siajn krimulojn (aŭ preteksti ke mortigo kontraŭ aliuloj ne estas krimo). Kaj ke bona rilato kun Rusio ne dependu de ignori la krimoj de siaj civitanoj, kiuj perforte atakas fremdulojn senpune.

vincas (Profil megtekintése) 2011. július 30. 9:54:01

Fuzzy:Pro kio vi tiom malamas Aŭstrujon, ke volas intermiksigi ĝin en vian senesperan kaj sensencan militaĉon kontraŭ Rusio?
Vi erare interpretas miajn vortojn. Jes, mi strikte kritikas Aŭstrujon, sed el tio TUTE ne elfuas, ke
mi malamas aŭ malŝatas Aŭstrujon. Do sciu, ke kritiki ne signifas malami aŭ malŝati.

Vilius:Sed ŝajne vera. Laŭ Aŭstruja leĝo (darkweasel, korektu se mi ne pravas), ili ne devas obei al Eŭropa arestordono, se la krimo okazis antaŭ ol 2002 jaro. Certe ili povis agi laŭ tiu ordono, sed ne devis.
Sed ĉu Rusio ne premis Aŭstrujon?

vincas (Profil megtekintése) 2011. július 30. 10:15:51

darkweasel:
Vilius: Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?
kiu ne validas en Aŭstrujo por krimoj antaŭ 2002.
Kial estis farita, ke Europa Arestordono ne validus antaŭ 2002? Kial estas, nome, dato 2002, sed ne, ekzemple, dato 1995 aŭ 1990?

Vissza a tetejére