Ke daftar isi

Lingvo ne estas algebro.

dari Solulo, 19 Agustus 2011

Pesan: 41

Bahasa: Esperanto

Solulo (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2011 20.03.54

Koracio:La lingvo ne estas algebra strukturo; la lingvo havas lingvan logikon, ne matematikan, kaj matematiko havas matematikan logikon. Tiuj logikoj ne estas samaj.
Bone. Mi samopinias, sed bonvolu traduki kara hungara samideano hungare ( la lingvon, kies lernado dum miaj studentaj jaroj estis por mi plezuro) la esperantan frazon:

Iu iam iel ial iom ie diris, ke....

Ĉi tio mi pritaksas kiel algebro. Natura, viva lingvo ne povas funkcii tiamaniere.

marcuscf (Tunjukkan profil) 1 September 2011 02.39.06

Eble tiu amiko konfuzas Esperanton kaj Loĵbanon…

Tamen mi kredas ke eĉ Loĵban tute funkcius kiel parolata “natura” lingvo. Homoj lernas per ekzemploj. Se la reguloj estas logikaj, tio nur helpas kaj ne malhelpas. Evoluo de lingvoj ja povas esti iom ĥaosa, sed la bazo devas esti kaj ja estas logika, alikaze oni ne sukcesus komuniki!

Eble se tiu amiko vidus grandan konstruaĵon, ĝi interesiĝus pli pri la artecaj detaletoj de la fenestroj, pordoj, ktp. sed ĝi ne povas diri ke la baza kaj simple rekta strukturo estas “nearkitektureca”. La konstruaĵo bezonas firman logikan strukturon, same kiel ĉiuj lingvoj havas bazan firman logikan strukturon por ebligi konstrui pli kaj pli kompleksajn pensojn. Sur tiu baza strukturo oni kelkfoje pentras malkongruajn kolorojn (tio estas la neregulaĵoj). Se ĝi interesiĝas pri la pentraĵo, tio estas simple ĝia prefero. Mi interesiĝas pri la strukturo, ĉar estas tio, sur kio eblas krei pli kaj pli.

Koracio (Tunjukkan profil) 13 September 2011 09.13.49

Mi ĝojas, ke vi lernis la hungaran lingvon.

Iu iam iel ial iom ie diris, ke....

Hungare:
Valaki valamikor valahogy valamiért egy keveset valahol azt mondott, hogy....

Oni iam havis la ideon, ke ankaŭ la hungara lingo estis artefarita. Sed ne povis pruvi tion, kompreneble.

AlexN (Tunjukkan profil) 13 September 2011 09.31.19

Koracio:La lingvo ne estas algebra strukturo; la lingvo havas lingvan logikon, ne matematikan, kaj matematiko havas matematikan logikon.
Ankaŭ logiko havas logikan logikon, ĉu ne ?

ChipsOnFire (Tunjukkan profil) 13 September 2011 12.00.43

Mi pensas kelkajn popolojn ne volas lerni Eo ĉar ili pensas ĝi estas tro facila. Ili estas tro fiera lerni ĝin. Eo estas ŝercaĵo al ilin.

Solulo (Tunjukkan profil) 13 September 2011 15.35.44

ChipsOnFire:Mi pensas kelkajn popolojn ne volas lerni Eo ĉar ili pensas ĝi estas tro facila. Ili estas tro fiera lerni ĝin. Eo estas ŝercaĵo al ilin.
Konsiderinte la kvanton de eraroj en via frazo, E-o ne estas tiel facila. rideto.gif
(Sen malbonaj intencoj)

Kodegadulo (Tunjukkan profil) 13 September 2011 16.30.44

Solulo:... sed bonvolu traduki ... la esperantan frazon:

Iu iam iel ial iom ie diris, ke....

Ĉi tio mi pritaksas kiel algebro. Natura, viva lingvo ne povas funkcii tiamaniere.
Angle (ete re-ordigite):

"Someone, somewhere, sometime, somehow, for some reason, somewhat said, that...".

Nekutima dirmaniero, certe, kaj eble poeta, sed mi ne komprenas kiel ĉi tio estus nepre nenatura. Ĝi povus komencigi kanton...

ChipsOnFire (Tunjukkan profil) 13 September 2011 16.32.43

Solulo:Konsiderinte la kvanton de eraroj en via frazo, E-o ne estas tiel facila. rideto.gif
(Sen malbonaj intencoj)
Haha Mi studis Eo nur unu kaj duono monatojn. lango.gif Mi legas ĉi tion forumojn per lerni rideto.gif

darkweasel (Tunjukkan profil) 13 September 2011 16.41.02

Kodegadulo:
Solulo:... sed bonvolu traduki ... la esperantan frazon:

Iu iam iel ial iom ie diris, ke....

Ĉi tio mi pritaksas kiel algebro. Natura, viva lingvo ne povas funkcii tiamaniere.
Angle (ete re-ordigite):

"Someone, somewhere, sometime, somehow, for some reason, somewhat said, that...".

Nekutima dirmaniero, certe, kaj eble poeta, sed mi ne komprenas kiel ĉi tio estus nepre nenatura. Ĝi povus komencigi kanton...
Kaj jen germane:
Irgendjemand hat irgendwann irgendwie aus irgendeinem Grund ein bisschen irgendwo gesagt, dass ...
Mi tamen ne vere komprenas, kion tio pruvas aŭ malpruvas.

KaraGu (Tunjukkan profil) 14 September 2011 10.09.14

Kiu enkondukis la vorton "ŝaki" je la signfo "kontroli". "ŝaki" oni eble faras dum ŝakludado.

Ŝajne la vorto troviĝas en angl-esperanto vortlisto. Tiu kiu estas kompetenta bv. kontrolu kaj eble aldoni klarigon ke "check" = "kontroli / kontrolu" ne "ŝaki" malgajo.gif

Kembali ke atas