Lingvo ne estas algebro.
от Solulo, 19 августа 2011 г.
Сообщений: 41
Язык: Esperanto
Solulo (Показать профиль) 31 августа 2011 г., 20:03:54
Koracio:La lingvo ne estas algebra strukturo; la lingvo havas lingvan logikon, ne matematikan, kaj matematiko havas matematikan logikon. Tiuj logikoj ne estas samaj.Bone. Mi samopinias, sed bonvolu traduki kara hungara samideano hungare ( la lingvon, kies lernado dum miaj studentaj jaroj estis por mi plezuro) la esperantan frazon:
Iu iam iel ial iom ie diris, ke....
Ĉi tio mi pritaksas kiel algebro. Natura, viva lingvo ne povas funkcii tiamaniere.
marcuscf (Показать профиль) 1 сентября 2011 г., 2:39:06
Tamen mi kredas ke eĉ Loĵban tute funkcius kiel parolata “natura” lingvo. Homoj lernas per ekzemploj. Se la reguloj estas logikaj, tio nur helpas kaj ne malhelpas. Evoluo de lingvoj ja povas esti iom ĥaosa, sed la bazo devas esti kaj ja estas logika, alikaze oni ne sukcesus komuniki!
Eble se tiu amiko vidus grandan konstruaĵon, ĝi interesiĝus pli pri la artecaj detaletoj de la fenestroj, pordoj, ktp. sed ĝi ne povas diri ke la baza kaj simple rekta strukturo estas “nearkitektureca”. La konstruaĵo bezonas firman logikan strukturon, same kiel ĉiuj lingvoj havas bazan firman logikan strukturon por ebligi konstrui pli kaj pli kompleksajn pensojn. Sur tiu baza strukturo oni kelkfoje pentras malkongruajn kolorojn (tio estas la neregulaĵoj). Se ĝi interesiĝas pri la pentraĵo, tio estas simple ĝia prefero. Mi interesiĝas pri la strukturo, ĉar estas tio, sur kio eblas krei pli kaj pli.
Koracio (Показать профиль) 13 сентября 2011 г., 9:13:49
Iu iam iel ial iom ie diris, ke....
Hungare:
Valaki valamikor valahogy valamiért egy keveset valahol azt mondott, hogy....
Oni iam havis la ideon, ke ankaŭ la hungara lingo estis artefarita. Sed ne povis pruvi tion, kompreneble.
AlexN (Показать профиль) 13 сентября 2011 г., 9:31:19
Koracio:La lingvo ne estas algebra strukturo; la lingvo havas lingvan logikon, ne matematikan, kaj matematiko havas matematikan logikon.Ankaŭ logiko havas logikan logikon, ĉu ne ?
ChipsOnFire (Показать профиль) 13 сентября 2011 г., 12:00:43
Solulo (Показать профиль) 13 сентября 2011 г., 15:35:44
ChipsOnFire:Mi pensas kelkajn popolojn ne volas lerni Eo ĉar ili pensas ĝi estas tro facila. Ili estas tro fiera lerni ĝin. Eo estas ŝercaĵo al ilin.Konsiderinte la kvanton de eraroj en via frazo, E-o ne estas tiel facila.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
(Sen malbonaj intencoj)
Kodegadulo (Показать профиль) 13 сентября 2011 г., 16:30:44
Solulo:... sed bonvolu traduki ... la esperantan frazon:Angle (ete re-ordigite):
Iu iam iel ial iom ie diris, ke....
Ĉi tio mi pritaksas kiel algebro. Natura, viva lingvo ne povas funkcii tiamaniere.
"Someone, somewhere, sometime, somehow, for some reason, somewhat said, that...".
Nekutima dirmaniero, certe, kaj eble poeta, sed mi ne komprenas kiel ĉi tio estus nepre nenatura. Ĝi povus komencigi kanton...
ChipsOnFire (Показать профиль) 13 сентября 2011 г., 16:32:43
Solulo:Konsiderinte la kvanton de eraroj en via frazo, E-o ne estas tiel facila.Haha Mi studis Eo nur unu kaj duono monatojn.![]()
(Sen malbonaj intencoj)
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
darkweasel (Показать профиль) 13 сентября 2011 г., 16:41:02
Kodegadulo:Kaj jen germane:Solulo:... sed bonvolu traduki ... la esperantan frazon:Angle (ete re-ordigite):
Iu iam iel ial iom ie diris, ke....
Ĉi tio mi pritaksas kiel algebro. Natura, viva lingvo ne povas funkcii tiamaniere.
"Someone, somewhere, sometime, somehow, for some reason, somewhat said, that...".
Nekutima dirmaniero, certe, kaj eble poeta, sed mi ne komprenas kiel ĉi tio estus nepre nenatura. Ĝi povus komencigi kanton...
Irgendjemand hat irgendwann irgendwie aus irgendeinem Grund ein bisschen irgendwo gesagt, dass ...
Mi tamen ne vere komprenas, kion tio pruvas aŭ malpruvas.
KaraGu (Показать профиль) 14 сентября 2011 г., 10:09:14
Ŝajne la vorto troviĝas en angl-esperanto vortlisto. Tiu kiu estas kompetenta bv. kontrolu kaj eble aldoni klarigon ke "check" = "kontroli / kontrolu" ne "ŝaki"
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)