إلى المحتويات

Esperanto kaj kontraŭusona politiko

من maratonisto, 24 أغسطس، 2011

المشاركات: 36

لغة: Esperanto

zan (عرض الملف الشخصي) 29 أغسطس، 2011 9:13:26 ص

Se oni fariĝus usona riĉulo, oni ĉiu volus esti usonano. Se oni ne estas usonano, oni suferas pro usona politiko kaj ekonomio. Se mi fariĝus usona malriĉulo, mi ne volus esti tiu. Tio estas kialo, kial oni amas kaj malamas usonon.

Parenteze, kial teamano tiel ofte kaj facilamine forigas lernanton? Ĉu oni devas ĉiam zorgi, ke oni ne estu forigita? Eĉ se iu ofendis alian, ceteraj legantoj mem taksas, kiu estas malestimindulo. Kredu nin. Kaj ne forigu mesaĝojn, kiujn mi ne legis! Kaj miaj karaj, regu sin, bonvole.

maratonisto (عرض الملف الشخصي) 29 أغسطس، 2011 10:31:04 ص

Mia intenco estis atentigi, ke favori esperanton konkordas kun la politiko de kontraŭusonanoj registaroj. Kaj la esperantistoj sugestu tion al registaroj.

erinja (عرض الملف الشخصي) 29 أغسطس، 2011 2:26:17 م

zan:Parenteze, kial teamano tiel ofte kaj facilamine forigas lernanton? Ĉu oni devas ĉiam zorgi, ke oni ne estu forigita? Eĉ se iu ofendis alian, ceteraj legantoj mem taksas, kiu estas malestimindulo. Kredu nin. Kaj ne forigu mesaĝojn, kiujn mi ne legis! Kaj miaj karaj, regu sin, bonvole.
Jes, ĉiuj regu sin.

Sed la lernu-teamo ne facilanime forigas lernantojn. Se vi simple skribis kelkajn ofendajn mesaĝojn en forumo, kutime vi ricevos averton. Se vi plu kondutas kontraŭ la reguloj de la paĝaro, oni povus forigi vian konton.

Teme pri ĉi tiu lasta okazo, ne temis nur pri mesaĝoj en forumo, temis pri alispeca malbona konduto en la paĝaro.

Se vi sekvas la [url=http://lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]regulojn kaj kondiĉojn[/url] de la paĝaro, vi havas nenion por timi.

zan (عرض الملف الشخصي) 30 أغسطس، 2011 12:33:07 ص

@erinja
Dankon pro via respondo. sal.gif

maratonisto:Mia intenco estis atentigi, ke favori esperanton konkordas kun la politiko de kontraŭusonanoj registaroj. Kaj la esperantistoj sugestu tion al registaroj.
Ni devas reiri al la temo. rideto.gif

Popoloj de "kontraŭusonaj registaroj" havas esperantistaron. ekz:Irano kaj Kubo..
Sed mi malofte legas ĉi tie mesaĝojn de tiuj landanoj.

En antaŭa epoko japanoj lernis Esperanton por komuniki kun Sovet-unio aŭ Ĉinio celante kontraŭi al Usono, precize dirite, al sia registaro pro politika ideo. Nuntempe ŝajnas, ke Rusio kaj Ĉinio ne estas ĉefaj malamikoj de Usono. Ĉu nuntempe troviĝas esperantistaro, kiu komunikas kun "kontraŭusonaj" landoj por kontraŭi al Usono?

Mi legis, ke iu antaŭ-epoka japana esperantisto korespondis kun sovet-uniano; ĉi-lasta sendis kaŝitan mesaĝon al la japano "Atentu, ke mia lando ne estas tia, kian vi imagas." Nuntempe iranano same skribus?

Algis (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2011 12:11:24 م

Se vi sekvas la [url=http://lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]regulojn kaj kondiĉojn[/url] de la paĝaro, vi havas nenion por timi.[/quote]Atentigo

Tiu paĝo ne ekzistas. Povas esti, ke vi malbone enskribis la adreson.

Do, mi ne sukcesis trovi iajn regulojn...

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2011 12:33:07 م

Algis:Se vi sekvas la [url=http://lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]regulojn kaj kondiĉojn[/url] de la paĝaro, vi havas nenion por timi.
Atentigo

Tiu paĝo ne ekzistas. Povas esti, ke vi malbone enskribis la adreson.

Do, mi ne sukcesis trovi iajn regulojn...
ĝi ne funkcias ĉar ĝi enhavas ikson post c.
anstataŭigu en la adreso ĉ per c'x kaj ĝi funkcios.
la ligilo cetere estas ankaŭ en la menuo "pri lernu".

عودة للاعلى