Esperanto kaj kontraŭusona politiko
貼文者: maratonisto, 2011年8月24日
訊息: 36
語言: Esperanto
zan (顯示個人資料) 2011年8月29日上午9:13:26
Parenteze, kial teamano tiel ofte kaj facilamine forigas lernanton? Ĉu oni devas ĉiam zorgi, ke oni ne estu forigita? Eĉ se iu ofendis alian, ceteraj legantoj mem taksas, kiu estas malestimindulo. Kredu nin. Kaj ne forigu mesaĝojn, kiujn mi ne legis! Kaj miaj karaj, regu sin, bonvole.
maratonisto (顯示個人資料) 2011年8月29日上午10:31:04
erinja (顯示個人資料) 2011年8月29日下午2:26:17
zan:Parenteze, kial teamano tiel ofte kaj facilamine forigas lernanton? Ĉu oni devas ĉiam zorgi, ke oni ne estu forigita? Eĉ se iu ofendis alian, ceteraj legantoj mem taksas, kiu estas malestimindulo. Kredu nin. Kaj ne forigu mesaĝojn, kiujn mi ne legis! Kaj miaj karaj, regu sin, bonvole.Jes, ĉiuj regu sin.
Sed la lernu-teamo ne facilanime forigas lernantojn. Se vi simple skribis kelkajn ofendajn mesaĝojn en forumo, kutime vi ricevos averton. Se vi plu kondutas kontraŭ la reguloj de la paĝaro, oni povus forigi vian konton.
Teme pri ĉi tiu lasta okazo, ne temis nur pri mesaĝoj en forumo, temis pri alispeca malbona konduto en la paĝaro.
Se vi sekvas la [url=http://lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]regulojn kaj kondiĉojn[/url] de la paĝaro, vi havas nenion por timi.
zan (顯示個人資料) 2011年8月30日上午12:33:07
Dankon pro via respondo.
maratonisto:Mia intenco estis atentigi, ke favori esperanton konkordas kun la politiko de kontraŭusonanoj registaroj. Kaj la esperantistoj sugestu tion al registaroj.Ni devas reiri al la temo.
Popoloj de "kontraŭusonaj registaroj" havas esperantistaron. ekz:Irano kaj Kubo..
Sed mi malofte legas ĉi tie mesaĝojn de tiuj landanoj.
En antaŭa epoko japanoj lernis Esperanton por komuniki kun Sovet-unio aŭ Ĉinio celante kontraŭi al Usono, precize dirite, al sia registaro pro politika ideo. Nuntempe ŝajnas, ke Rusio kaj Ĉinio ne estas ĉefaj malamikoj de Usono. Ĉu nuntempe troviĝas esperantistaro, kiu komunikas kun "kontraŭusonaj" landoj por kontraŭi al Usono?
Mi legis, ke iu antaŭ-epoka japana esperantisto korespondis kun sovet-uniano; ĉi-lasta sendis kaŝitan mesaĝon al la japano "Atentu, ke mia lando ne estas tia, kian vi imagas." Nuntempe iranano same skribus?
Algis (顯示個人資料) 2011年9月1日下午12:11:24
Tiu paĝo ne ekzistas. Povas esti, ke vi malbone enskribis la adreson.
Do, mi ne sukcesis trovi iajn regulojn...
darkweasel (顯示個人資料) 2011年9月1日下午12:33:07
Algis:Se vi sekvas la [url=http://lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]regulojn kaj kondiĉojn[/url] de la paĝaro, vi havas nenion por timi.ĝi ne funkcias ĉar ĝi enhavas ikson post c.
Atentigo
Tiu paĝo ne ekzistas. Povas esti, ke vi malbone enskribis la adreson.
Do, mi ne sukcesis trovi iajn regulojn...
anstataŭigu en la adreso ĉ per c'x kaj ĝi funkcios.
la ligilo cetere estas ankaŭ en la menuo "pri lernu".