ĝis....?
从 Altebrilas, 2011年9月8日
讯息: 15
语言: Esperanto
Altebrilas (显示个人资料) 2011年9月8日下午3:46:15
Plie "je via sano" subkomprenigas "mi trinkas" aŭ "ni trinku".
Sed kion subkomprenigas "ĝis la revido"? Kio estus la tuta frazo?
Solulo (显示个人资料) 2011年9月8日下午4:03:32
dobri (显示个人资料) 2011年9月8日下午4:11:39
Altebrilas:Eble:"Fartu bone ĝis la tempo, kiam ni denove vidos nin."
Sed kion subkomprenigas "ĝis la revido"? Kio estus la tuta frazo?
darkweasel (显示个人资料) 2011年9月8日下午4:19:50
Solulo:Kaj kion subkompreniĝas aurevoir? auf widersehen, dosvidanja, do widzenia?Nenion, kaj ĝis la revido laŭ mi estas nura paŭso de tiuj alilingvaj terminoj.
dobri (显示个人资料) 2011年9月8日下午5:19:43
darkweasel:Ĉu vi opiniis "paŭso"?
Nenion, kaj ĝis la revido laŭ mi estas nura paŭzo de tiuj alilingvaj terminoj.
Paŭzo estas termino por tempo.
mihxil (显示个人资料) 2011年9月8日下午5:30:35
Altebrilas:En esperanto, "bonan tagon" subkomprenigas "mi deziras al vi" "mi deziras al vi bonan tagon". Tial aperas akuzativo. Same "saluton" verŝajne subkomprenigas "mi faras al vi (saluton)"Mi fakte pensas ke eĉ tiu ĉi interpreto estas iom artefarita. Eble ankaŭ en ĉi tiu kazo estas pli ĝuste simple konsideri la tutan esprimon kiel nuran paŭson. Ankaŭ la akuzativo supozeble simple estis paŭsita el la germana? Logike mi ne vidas multajn problemojn kun simple 'bona tago', ĉar se ni rajtas subkomprenigi duonajn frazojn, ni ja ankaŭ povas subkomprenigi frazon en kiu 'bona tago' estus ĝusta.
darkweasel (显示个人资料) 2011年9月8日下午6:20:08
dobri:Ha, jes. Mi konfuziĝis pro tiuj du similegaj vortoj, dankon pro la korekto.darkweasel:Ĉu vi opiniis "paŭso"?
Nenion, kaj ĝis la revido laŭ mi estas nura paŭzo de tiuj alilingvaj terminoj.
Paŭzo estas termino por tempo.
Tjeri (显示个人资料) 2011年9月8日下午6:44:39
zan (显示个人资料) 2011年9月9日上午12:29:46
Memoru al vi nian amikecon ĝis la revido.
Eltenu mian foreston ĝis la revido.
sudanglo (显示个人资料) 2011年9月9日下午12:34:04
Logike mi ne vidas multajn problemojn kun simple 'bona tago'Sed bona tago estas komento (eble la vetero estas bona, eble vi estas kontenta pri la atingoj dum la tago).
Aliflanke, 'bonan tagon' estas saluto. Kaj 'Gis revido' estas formulo por malsaluti.
La subkompreno de frazo estas nur instruista truko por helpi al lernantoj.