Sisu juurde

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

kelle poolt lgg, 5. detsember 2011

Postitused: 148

Keel: Esperanto

darkweasel (Näita profiili) 27. detsember 2011 9:45.11

miĥil:Kaj kio precize nun pli bonas?
Ke la teamo entute avertis lin uzi normalan skribon.

mihxil (Näita profiili) 27. detsember 2011 17:27.19

darkweasel:
miĥil:Kaj kio precize nun pli bonas?
Ke la teamo entute avertis lin uzi normalan skribon.
Sed ŝajnas al mi ke tiu averto nun anstataŭas liajn verajn mesaĝojn. Alivorte ni nun rigardas al fadeno plena de stultaj avertoj kiuj neniel min interesas. Mi eĉ preferus skribojn en malnormala ortografio.

AlfRoland (Näita profiili) 27. detsember 2011 19:43.25

Kompreneble estas privilegio por Lernu kaj ĝia teamo decidi pri la reguloj de la paĝaro. Tiuj, kiuj ne emas obei la regulojn estu forĵetotaj. Tamen ili rajtas krei proprajn paĝarojn por siaj celoj.
Mi pensas ke la teamo eĉ estas TRO tolerema.

maratonisto (Näita profiili) 27. detsember 2011 20:20.08

lgg:Ankorau dum tuta diskutado neniu eksplikis:

- Chu estas normale por iu lingvo havi TRI alfabetojn bazantajn sur UNU skribo latina, samtempe?
- Chu ekzistas similajn precedencojn en lingvaj naturaj?
Aĉa trolo! Vi ĉeestas ne nur en la rusa fadeno, sed ankaŭ ĉi tie. Klare, ke vi ne ŝatas esperanton. Tiam kion vi faras en esperanta forumo? Se mi estus debatestro, mi forigus vin.

horsto (Näita profiili) 28. detsember 2011 0:49.24

miĥil:Agnoskindas ke esperanto en si mem estas superfluaĵo kiu nur servas kiel hobio. Tute neniel vere gravas kiel oni uzus ĝin aŭ ne uzus ĝin. Se oni amuziĝus pro trolado per strangaj ortografioj, aŭ pro kontraŭbatalo de tio, tiam oni faru. Sed indas vere nenio.
Dankegon por viaj klarigoj. Mi ĉiam tre ĝojas pri viaj mesaĝoj, kiuj ĉiam tre klare esprimas, kio estas superflua kaj ne gravas. Tiel mi ne mem devas pensas pri tio, mi ja havas vian kompetentegan opinion.

lgg (Näita profiili) 28. detsember 2011 11:05.13

maratonisto:Klare, ke vi ne ŝatas esperanton.
Ni ne estas en Sovdeputitujo, do bonvolu bonkonduti. Oni demandis, kial Esperanto ne povas uzi UNU alfabeton, prefere ASCII-kongruan, plejmalbone ISO-8859-1-kongruan, anstataue TRI nekongruaj. Respondu, ne trolu.

darkweasel (Näita profiili) 28. detsember 2011 11:27.47

lgg:ne trolu.

vincas (Näita profiili) 28. detsember 2011 11:47.51

Por mi literoj ĉĝĥĵŝŭ tute taŭgas. Mi ne komprenas la problemon! Se al vi ne plaĉas ĉapetitaj literoj lernu idon.

Por idistoj ne klaki. Se vi klakos ligilon, vi serte bedaŭros poste.

Ligilo

kefga_x (Näita profiili) 28. detsember 2011 13:47.03

karaj esperantistoj,

mi estas ja komencanto, sed mi volus diri iom al vi. ne estas ĝi demandon stilan. Mi pensas ke neniu, lgg mem, malŝatas la ĉapelojn literojn. Estas nur demando de praktiko.

Oni ne povas havi ĉapelojn literojn ĉe lernu! en la pasvorto.

la alia demando de lgg estas grava ankaŭ, mem se lgg estas enuiga. Kial esperanto havas triajn skribmanierojn? Mi pensas ke ĉiu scias la kialo, sed la demando estas se ĝi estas bona. Mi ne scias se estas bona, sed mi volus legi konvenajn pravojn el veteranaj esperantistoj.

Pardonu miajn scriberarojn !

Amike.

hebda999 (Näita profiili) 28. detsember 2011 14:35.25

kefga_x:...Kial esperanto havas triajn skribmanierojn?...
Estimata amiko, Esperanto havas nur unu skribsistemon - ĝuste la ĉapelitan! Ĉiuj aliaj estas nur helpsistemoj, kiam oni ne povas skribi tiujn ĉi ĉapelitajn literojn. Esperanto estas parola lingvo, ne skriba.

Tagasi üles